Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

23an Majo almenaŭ unu sercheto

18 views
Skip to first unread message

Dario Rodriguez

unread,
May 23, 2012, 3:26:53 PM5/23/12
to
Virino eniras trajnon. Ŝi havas infanon sur la brakoj.
Portisto, helpante kun ŝiaj valizoj, vidas la infanon, kaj diras "Sinjorino,
tiu estas la plej malbela infano kiun mi vidis iam ajn!"

La virino ekfuriozas. Ŝi marŝas for kaj insistas alparoli la konduktoron. Ŝi
diras al la konduktoro "La portisto ĵus ofendis min terure!"

La konduktoro tre bedaŭras. Li diras, "Mi petas, trankviliĝu. Mi admonos la
portiston. Mi movos vin al unuan klason. La portisto kaj mi faros al vi
formalan bedaŭron. Kaj, se vi deziras, mi eĉ penos trovi bananon por via
simio."

(kolekto Philip Brewer)

Dario Rodriguez

unread,
May 23, 2012, 3:32:08 PM5/23/12
to
Kia manio ! Ne temas pri sercheto, sed pri sherceto !

Tamen vere la ŝerceto aperis ĉar mi trovis ĝin per serĉeto (en la reto)

D.

LeviPetro

unread,
May 24, 2012, 4:30:32 AM5/24/12
to
On 23 mai, 21:26, "Dario Rodriguez"
Por malshtreci la amtofseron mi proponas nelogismo "sherchi" kun ambau
signifon.

Dario Rodriguez

unread,
May 24, 2012, 11:15:01 AM5/24/12
to
Petro Levi diris "Por malshtreci la amtofseron mi proponas nelogismo
"sherchi" kun ambau
signifon"

Vrabe ! mi forte aprovas bian shaghha pronopon :-)

Дарио Родригез

LeviPetro

unread,
May 25, 2012, 6:10:09 AM5/25/12
to
On 24 mai, 17:15, "Dario Rodriguez"
Bone. Ni tamen ne tro strebu daŭrigi tiastile. :-)

Πέτρος Λεβή

Sergio

unread,
May 25, 2012, 6:26:27 AM5/25/12
to
On May 24, 10:15 pm, "Dario Rodriguez"
<kontrauspama_falsa_adr...@spamo.ne> wrote:

[...]

> Vrabe ! mi forte aprovas bian shaghha pronopon  :-)

> Дарио Родригез

Hm, en la tradicia rusa transskribo via familinomo estas "Родригес"
(kun la fina [s]).

--
Sergio

mireille corobu

unread,
May 25, 2012, 9:21:13 AM5/25/12
to
La de mi serĉeto de la rusa transkribo de mia propra nomo "Mireille"
aspektas kiel vera ŝerceto en gugla tradukilo.
Jen la rezulto :-)
"Мирей Матье" !!!!!
http://translate.google.fr/#fr|ru|mireille

Kaj eĉ pli ŝerca estas la rusa transkribo de
"mireille corobu" kiu proponas aliortografiigi la ne rusan "corobu" per
Мирей корову !!!!!
http://translate.google.fr/#fr|ru|%D0%9C%D0%B8%D1%80%D0%B5%D0%B9%20corobu

Mia konsoleto:
deorele estas diferenco inter корову kiu orele egalas karoVo kaj la
prononco de "corobu" = orele karoBo.

Alia konsolo:
corobu ruse ne proksimas al бык :-).

Nu....nur al kelkaj tre fidindaj personoj mi diris kial mi elektis en
1997 mian kromnomon "corobu" :).
ŝerceme
Mireja

mireille corobu

unread,
May 25, 2012, 9:24:43 AM5/25/12
to
Le 25/05/2012 15:21, mireille corobu a écrit :
Parto de la ligiloj perdiĝis en la reto...

> La de mi serĉeto de la rusa transkribo de mia propra nomo "Mireille"
> aspektas kiel vera ŝerceto en gugla tradukilo.
> Jen la rezulto :-)
> "Мирей Матье" !!!!!
> http://translate.google.fr/#fr|ru|mireille
parto de la ligilo perdiĝis en la reto...
<http://translate.google.fr/#fr|ru|mireille >

> Kaj eĉ pli ŝerca estas la rusa transkribo de
> "mireille corobu" kiu proponas aliortografiigi la ne rusan "corobu" per
> Мирей корову !!!!!
> http://translate.google.fr/#fr|ru|%D0%9C%D0%B8%D1%80%D0%B5%D0%B9%20corobu

<http://translate.google.fr/#fr|ru|%D0%9C%D0%B8%D1%80%D0%B5%D0%B9%20corobu>


Dario Rodriguez

unread,
May 25, 2012, 11:13:29 AM5/25/12
to
Sergio diris pri mia cirila transskribo Дарио Родригез:
"Hm, en la tradicia rusa transskribo via familinomo estas "Родригес"
(kun la fina [s]"

Por ciriligi ĝin, mi uzis la konvertilon de traduku net, kiu nun ŝanĝis sian
adreson al http://lingvo.org/elitrad

Nu, kara Sergio kaj ceteraj SCE-uloj kiuj scivolemas pri la ĝusta prononco
de mia familia nomo: ´
la fina litero de Rodriguez prononciĝas en ortodoksa hispana lingvo kiel la
angla [th] . Mi ne scias ĉu ekzistas cirila litero por tiu sono, sed jes ja
en la Internacia Fonetika Alfabeto: θ

Sed mi klarigu ke tio, kion mi nomas "ortodoksa hispana lingvo" (laŭ
prononco) nur estas uzata en norda Hispanio kaj ankaŭ fare de
hispan-ŝtatanoj kies lingvo ne estas la hìspana (eŭskoj, galegoj,
katalunoj). Ankaŭ la televidaj kaj radiaj parolistoj uzas tian ortodoksan
prononcon. En suda Hispanio kaj Kanaria Insularo la prononco de [z] estas
[s].

Dario



Sergio

unread,
May 27, 2012, 7:45:02 AM5/27/12
to
On May 25, 8:21 pm, mireille corobu <mncor...@hotmail.com> wrote:
> La de mi serĉeto de la rusa transkribo de mia propra nomo "Mireille"
> aspektas kiel vera ŝerceto en gugla tradukilo.
> Jen la rezulto :-)
> "Мирей Матье" !!!!!http://translate.google.fr/#fr|ru|mireille

Evidente tiu programo ne estas tradukilo sed serĉilo.

> Kaj eĉ pli ŝerca estas la rusa transkribo de
> "mireille corobu" kiu proponas aliortografiigi la ne rusan "corobu" per
> Мирей корову
> !!!!!http://translate.google.fr/#fr|ru|%D0%9C%D0%B8%D1%80%D0%B5%D0%B9%20corobu

> Mia konsoleto:
> deorele estas diferenco inter корову kiu orele egalas karoVo kaj la
> prononco de "corobu" = orele karoBo.

Mi ne esploris la programon, sed ŝajnas evidenta ke ĝi estas ia
kombino de fonetika enigilo kaj literumilo (correcteur
orthographique). Ekzistas diversaj programoj por enigi cirilan
tekston per la angla klavaro, uzantaj diversajn principojn: iuj
similas la iks-sistemon, aliaj estas fonetikaj ktp, laŭ la diversaj
gustoj.

Normala elfrancigo de "Mireille Corobu" estas Мирей Коробю.

--
Sergio

mireille corobu

unread,
May 28, 2012, 5:26:12 AM5/28/12
to
> [...]. Normala elfrancigo de "Mireille Corobu" estas Мирей Коробю.
>
> --
> Sergio

Мирей Коробю dankas al vi pro la rusigo de sia porreta nomo.
Ŝi ĝojas ke la rusigo pensigas pri skatoloj ĉar tio memorigas ŝin ke iam
ŝi enretigis simplajn origamiaĵojn fareblajn per infanaj manetoj ;-).
Por la hodiaŭa rakonteto:

En ĉi mateno, dum matenmanĝo, pro tio ke mi prenis la du lastajn
ortepipedajn sukerpecetojn el la familia skatolo, antaŭ forĵeto de la
skatolo mi faldis ĝin, memore de infanecaj ludoj ĉe la tablo inter mi
kaj miaj gefratoj.
Ni disputis por fari monujon el la malplena sukerskatolo...
(ne temas pri la metala skatolo en kiu oni metas la sukerskatolon
aĉetitan kompreneble, estus ege malfacile faldi ĝin, ĉu?)
Unuaj tre fruaj paperfaldadoj :-).
Hodiaŭ oni faras monujon el laktoskatolo: alia generacio sed samaj
kreemoj! Mi ĵus trovis la jenan:
http://www.laglaneuse.fr/Je-fabrique-mon-porte-monnaie-avec-une-brique-de-lait-_a238.html
<http://www.laglaneuse.fr/Je-fabrique-mon-porte-monnaie-avec-une-brique-de-lait-_a238.html>
Mireja salutas gaje ĉiujn legantojn
http://www.corobu.com/skatolo.html
<http://www.corobu.com/skatolo.html>

http://www.corobu.com/boite2.pdf
<http://www.corobu.com/boite2.pdf>







0 new messages