Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Malfunkcio de ITV?

22 views
Skip to first unread message

Tim Morley (forstreku la legoman koloron de mia retadreso)

unread,
Nov 30, 2005, 9:30:06 AM11/30/05
to
Mi ne sukcesas konekti al ITV ĉi matene ("Could not locate remote
server"). Ĉu problemo mia aŭ ilia? Ĉu iu scias pliajn detalojn pri tio?

Mike Leon

unread,
Dec 1, 2005, 11:11:07 AM12/1/05
to

Je 21:07 UT la servo ankoraux ne funkciis.

Mike L.
Nov-Zelando

"Tim Morley (forstreku la legoman koloron de mia retadreso)"
<t_mo...@argonet.rapkoloro.co.uk> wrote in message
news:OHijf.11518$y36....@newsfe1-win.ntli.net...
> Mi ne sukcesas konekti al ITV ci matene ("Could not locate remote
> server"). Cu problemo mia au ilia? Cu iu scias pliajn detalojn pri tio?


D.R.L.S.

unread,
Nov 30, 2005, 4:20:16 PM11/30/05
to
Certe, chi momente (21.20 UTC) la pagho http://internacia.tv/ ne
funkcias.

Sed provu meti en vian vidilon (Windows Media Player, Real Player ktp).
au en vian retumilon la adreson:

http://www.interrogacaodigital.com/stream/itv

Per tiu adreso mi jhus rekte sukcesis vidi la ITV-programon, kvankam
malperfekte char mi ne havas rapidan ADSL konekton. Tiuj, kiuj havas
ADSL sendube povos spekti la ITV-programon senprobleme per tiu rekta
ligilo.

Dario Rodriguez

Jean-Jacques Schmit

unread,
Nov 30, 2005, 5:17:21 PM11/30/05
to
D.R.L.S. wrote:
>
> http://www.interrogacaodigital.com/stream/itv
>
> Per tiu adreso mi jhus rekte sukcesis vidi la ITV-programon, kvankam
> malperfekte char mi ne havas rapidan ADSL konekton. Tiuj, kiuj havas
> ADSL sendube povos spekti la ITV-programon senprobleme per tiu rekta
> ligilo.
Mi sukcesis vidi la ITV-programon per MPlayer kompilita en debiana
linukso. Sed la programon haltas ofte, ekzemple kiam filmeto finigxas.
Mi ne scias cxu la kialo estas la elsendo, la konekto aux Mplayer.

Mplayer vidigas la sekvontan mesagxon:
Ahhhh, stream_chunck size is too small: 44828/4828 5% 23% 0.6% 1 0 1%

Error while parsing chunk header
A: 199.9 V: 200.0 A-V: -0.086 ct: -1.287 4882/4882 5% 23% 0.6% 1 0 0%

Exiting... (End of file)

Skribulo

unread,
Nov 30, 2005, 8:01:51 PM11/30/05
to

Mi havis la saman problemon kun "mplayer" en debiana linukso
(testo/etcxo). Nun mi uzas "gxine". Jen:

gxine mms://itv.interrogacaodigital.net/itv


--Skribulo


Mike Leon

unread,
Dec 1, 2005, 5:33:29 PM12/1/05
to
Gxangalo raportas ....

Malica hakero provis forvisxi retejon de Internacia Televido
La retejo de Internacia Televido estis atakita de fihakero, kiu forvisxis
cxion en nia servilo. La atako ne estis tamen pli damagxa dank' al antauaj
problemoj de Gxangalo kun fihakeroj, kio igis la teamon de ambaux iniciatoj
havi laborprocedon por rapide reaktivigi la retejojn ....

Plena raporto:
http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2401


mireille corobu

unread,
Dec 1, 2005, 5:22:28 AM12/1/05
to

> http://www.interrogacaodigital.com/stream/itv

> Dario Rodriguez

Dankon por la adreso. Iam mi provis per la adreso de la unua linio sed
ne sukcesis.
Per la dua adreso mi ricevis bone per WMP per ADSL 128k sur windows 98
de la jaro 2000.
La sono estas bona, la filmo sufiĉe bonas sed sur mia ekrano la bildoj
ofte estas tro malhelaj sekve apenaŭ videblaj.
Tio dependas de mia komputilo sed mi ne scias kiel pliheligi la bildojn.
Ne gravas!
Gratulon por la ITV!
Jen komenco...
Ŝerceme aldonas mi ke Zamenhof, kie li estas, li spektas kaj helpos al
la ITV fariĝi pli kaj pli interesa, mi ne dubas pri tio ;-)
Mireja
Hm! tondras...mi malŝaltas mian komputilon :-/

Tim Morley (forstreku la legoman koloron de mia retadreso)

unread,
Dec 1, 2005, 8:35:01 AM12/1/05
to
Mike Leon wrote:
> Malica hakero provis forvisxi retejon de Internacia Televido
> <...>
> Plena raporto:
> http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2401

Dankon pro tiu atentigo. Estas bedaŭrinde, ke oni tiel atakas, sed
gratulon al la ITV-a skipo pro la rapida restartigo.

Jean-Jacques Schmit

unread,
Dec 3, 2005, 6:18:31 AM12/3/05
to
Skribulo wrote:
> Mi havis la saman problemon kun "mplayer" en debiana linukso
> (testo/etcxo). Nun mi uzas "gxine". Jen:
>
> gxine mms://itv.interrogacaodigital.net/itv

Mi probis "xine-ui" kaj "totam-xine" kiuj estas havebla
en la stabila versio de Debian (Sarge).
Bedauxrinde okazas alia problemo.
Mi ricevas la mesagxon:
"Totem could not play 'mms://www.interrogacaodigital.com/stream/itv'.
The connection to this server was refused."
(Cxu estas ".com" aux ".net"? mi probis ambaux sensukcese).
Mi aldonis ankoraux "MPlayer essentials codec" en la "plugins"
dosierujo de xine, sed gxi ne helpas.

Bertilo Wennergren

unread,
Dec 3, 2005, 7:55:37 AM12/3/05
to
Jean-Jacques Schmit:

> Mi probis "xine-ui" kaj "totam-xine" kiuj estas havebla
> en la stabila versio de Debian (Sarge).
> Bedauxrinde okazas alia problemo.
> Mi ricevas la mesagxon:
> "Totem could not play 'mms://www.interrogacaodigital.com/stream/itv'.
> The connection to this server was refused."
> (Cxu estas ".com" aux ".net"? mi probis ambaux sensukcese).
> Mi aldonis ankoraux "MPlayer essentials codec" en la "plugins"
> dosierujo de xine, sed gxi ne helpas.

Mi rigardas senprobleme ITV-on per "Kaffeine" en Kubuntu (bazita sur
Debiano) post kompletigo per multaj kododosieroj.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Marobin

unread,
Dec 3, 2005, 3:21:09 PM12/3/05
to
> Mi ne sukcesas konekti al ITV ci matene ("Could not locate remote
> server"). Cu problemo mia au ilia? Cu iu scias pliajn detalojn pri tio?<

Gxi funkcias por mi 03.12.2005 je 20:20GMT

Lenio Marobin


egriml...@yahoo.co.uk

unread,
Dec 4, 2005, 3:00:11 PM12/4/05
to
Kiam iu pretendas, ke TTT-ejo cxesis funkcii pro atako, sed ne donas
pliajn informojn, tio ofte signifas, ke malkompetenta administristo
volas forpusxi la kulpon de si mem.

La pretendo estas speciale suspektinda, kiam malgraux la manko de
detaloj oni pretendas scii, kia homo atakis, kaj kiajn motivojn tiu
homo havis.

Gxenerale, se TTT-ejo efektive estis atakita, oni devas longe kaj pene
analizi la situacion por ekscii, kio precize okazis. Gxenerale oni ne
havas tempon por tion fari, do oni simple reinstalas plej aktualan
version de la programaro kaj restarigas cxion. Se oni estas honesta,
oni poste diras, ke la TTT-ejo cxesis funkcii "eble pro iuspeca atako",
cxar honeste oni ne scias pli precize.

0 new messages