Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

teksto de "Mia propra Trajno" de Kajto urgxe sercxata

4 views
Skip to first unread message

Otti

unread,
Jun 6, 2005, 12:16:45 PM6/6/05
to
Saluton,

por nia venonta Esperanto-kurso mi urgxe bezonas la tekston de la kanto de
Kajto "Mia propra Trajno".

Bedaurinde mi nenie en interreto trovis la tekston de tiu cxi kanto.

Cxu iu el vi povas helpi min?

Koregan dankon!

Otti


--
*** esperanto.startblatt.at ***

Das neue deutschsprachige Esperanto-Linkverzeichnis aus Österreich

http://esperanto.startblatt.at


Rainer.Schwenkreis

unread,
Jun 6, 2005, 3:33:45 PM6/6/05
to Otti
Otti wrote:
> Saluton,

Saluton,

>
> por nia venonta Esperanto-kurso mi urgxe bezonas la tekston de la kanto de
> Kajto "Mia propra Trajno".
>
> Bedaurinde mi nenie en interreto trovis la tekston de tiu cxi kanto.
>
> Cxu iu el vi povas helpi min?
>

Eble mi:

Refreno:
en mia trajno - 'zuf!' - mi rapidegas tra la land',
kaj la sonojn de la maŝino superbruas mia kant'.
Ĉiun semajnon - 'Zuf!' - vendrede tuj post la labor',
mi vekas la lokomotivon kaj baldaŭ poste mi iras for!

Kiel maŝinisto mi decidas pri la rapidec',
mi elektas la destinon, mi responsas pri la sekurec'.
Mi mem estas la konduktoro en tiu ĉi trajnet',
do kiel pasaĝero, mi vojaĝas sen bilet'.
Kelkfoje trompkaŝeme, mi veturas sur la ĉefaj trakoj;
mi ĝuas kiam nur por mi malleviĝas barilbrakoj.
De la homoj atendantaj, la vizaĝoj min amuzas.
Do gaje kaj triumfe, mi al ili svingsalutas.

Sur ponto, tra tunelo, apud abismo aŭ ravin' -
mi ŝatas la montaron, la cirkonstancoj ne timigas min.
Descendas kaj supreniras mi deklivojn kun bravuro.
Kelkfoje la alarmobremson mi altiras por plezuro.
Vespere por ripozi, mi serĉas flanktraketon.
La lastaj sunradioj lumtiklas la momenton.
Mi tranoktas sub la aroj; kun la birdoj mi vekiĝas.
Kaj frumatene la lokomo denove ekmoviĝas.


> Koregan dankon!
>
> Otti
>
nedankinde

Rainer

Rainer.Schwenkreis

unread,
Jun 6, 2005, 3:35:53 PM6/6/05
to Otti
Otti wrote:
> Saluton,

Saluton,

>
> por nia venonta Esperanto-kurso mi urgxe bezonas la tekston de la kanto de
> Kajto "Mia propra Trajno".
>
> Bedaurinde mi nenie en interreto trovis la tekston de tiu cxi kanto.
>
> Cxu iu el vi povas helpi min?
>

Rainer Schwenkreis

unread,
Jun 6, 2005, 3:37:39 PM6/6/05
to Otti
Otti wrote:
> Saluton,

Saluton,

>
> por nia venonta Esperanto-kurso mi urgxe bezonas la tekston de la kanto de
> Kajto "Mia propra Trajno".
>
> Bedaurinde mi nenie en interreto trovis la tekston de tiu cxi kanto.
>
> Cxu iu el vi povas helpi min?
>

0 new messages