La mondo protestas kontrau la milito

9 views
Skip to first unread message

Dafydd ap Fergus

unread,
Mar 20, 2003, 12:53:42 PM3/20/03
to
de http://gxangalo.com

Lavango da protestoj kaj manifestacioj pacifismaj etendighas chien sur
la tuta mondo, post kiam la unuaj bomboj falis en Irako.

Chirkau tri horoj post kiam la unua usona misilo 'Tomahok' [Tomahawk]
trafis Bagdadon (iraka chefurbo), almenau 40 mil personoj paralizis la
duan plej grandan urbon en Australio, Melburno.

En Germanio, 50 mil studentoj faris manifestacion che la Placo
Aleksandro [Alexanderplatz], en Berlino (chefurbo germana), apud la
usona ambasadejo kaj la Brandenburga Pordego. La protestantoj bruis
per fajfiloj kaj kantadis, portante banderolojn, sur kiuj legeblis
"Haltigu la armilojn de Bush", "Georgo Hitlero" kaj "Neniel petrolo
por sango".

Gigantajn manifestaciojn kaj protestojn oni preparas por la semajnfino
en multaj urboj tra la mondo. Interreto estas la shlosilo, per kiu
tiaj protestoj fulme aperas.

Dume en Hispanio, centoj da manifestaciantoj kolektighis ekster la
usona ambasadejo en Madrido (hispana chefurbo). Miloj da studentoj
protestis en Vieno (austria chefurbo). En proksimume 20 svisaj urboj
oni planas okazigi protestojn.

En la Gaza-strio, palestinaj infanoj marshis tra la aleoj de la
rifughejo en Rafaho, bruligante usonan kaj israelan flagojn. En Kairo
(egipta chefurbo), la polico per batiloj malproksimigis pli nervozaj
protestantoj de la usona ambasadejo. Ankau okazis manifestacioj en
Indonezio, Malajzio kaj Pakistano.

de http://gxangalo.com

Pri Esperanto: http://esperanto.net

CC

unread,
Mar 20, 2003, 2:58:15 PM3/20/03
to

"Dafydd ap Fergus" <dafydda...@yahoo.com> wrote in message
news:bc9bf5a4.03032...@posting.google.com...
> de http://gxangalo.com

> En Germanio,
> Gigantajn manifestaciojn kaj protestojn
> Dume en Hispanio,
> En la Gaza-strio,

Irakaj usonanoj subtenas la militon.

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 20, 2003, 4:26:18 PM3/20/03
to
"CC" <espera...@hotmail.com>:

> Irakaj usonanoj subtenas la militon.

Jes, pluraj irakanoj, kiuj loghas en Usono, apogas ghin. Ankau la
opozicigrupoj heziteme apogas ghin, sed ili tre pridubas la intencojn de
Usono. Multegaj irakaj enmigrintoj timas pri sorto de siaj parencoj.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

Dafydd ap Fergus

unread,
Mar 21, 2003, 3:39:10 AM3/21/03
to
"CC" <espera...@hotmail.com> wrote in message


> > En Germanio,
> > Gigantajn manifestaciojn kaj protestojn
> > Dume en Hispanio,
> > En la Gaza-strio,
>
> Irakaj usonanoj subtenas la militon.

Eble, sed chu ili subtenas la politikon de George Bush rilate al Irako
kaj arabaj landoj? Tute ne. Kaj ankau en Europo la vasta plejparto de
la popoloj estas kontrau chi tiu milito.

Dafydd

Raskolnikov

unread,
Mar 21, 2003, 6:47:08 AM3/21/03
to

"CC" <espera...@hotmail.com> a écrit dans le message news:
1810f97b1e025342...@news.teranews.com...

>
>
> Irakaj usonanoj subtenas la militon.
>
ne mirige - ili timas ke usonanoj trudos al ili la saman sorton kiel al siaj
fratoj en Irako.

dominik
http://milenia.ifrance.com
+


Thom Wilkerson

unread,
Mar 21, 2003, 10:11:41 AM3/21/03
to
 dominik skribis:

>ne mirige - ili timas ke usonanoj trudos
> al ili la saman sorton kiel al siaj fratoj en
> Irako.

Bedaurinde, la usonmilitanoj ne trudos al la francaj malvenkemaj simioj
la saman sorton!
         


,<^>,<^>,<^>,<^>,<^>,<^>,<^>,<^>,<^>,
=They accepted dishonour to have peace.
They will have their dishonour, and war. --
Winston Churchill - 1938

Jaena Esperantisto

unread,
Mar 21, 2003, 11:36:29 AM3/21/03
to
Thom Wilkerson skribis:

>
> Bedaurinde, la usonmilitanoj ne trudos al la francaj malvenkemaj simioj
> la saman sorton!


Bonshance mi scias ke en Usono multaj homoj ne pensas kiel vi kaj amas
la pacon.

Ne al la milito!.

Mireille Corobu

unread,
Mar 21, 2003, 11:56:14 AM3/21/03
to

"Thom Wilkerson" <th...@webtv.net> a écrit dans le message de news:
9963-3E7...@storefull-2356.public.lawson.webtv.net...

sebastian hartwig

unread,
Mar 21, 2003, 12:39:50 PM3/21/03
to
On Fri, 21 Mar 2003, Thom Wilkerson wrote:

> Bedaurinde, la usonmilitanoj ne trudos al la francaj malvenkemaj simioj
> la saman sorton!

Nu, ni en Europo estas iom pli kultur-richaj. Tial mi citas titolon de
kanto de Ernst Busch k Hanns Eisler:

AMI GO HOME

http://www.8ung.at/kampflieder/lieder/ami.htm

Sebastiano

Donald J. HARLOW

unread,
Mar 21, 2003, 1:57:57 PM3/21/03
to
Je 07.11 atm 2003.03.21 -0800, Thom WILKERSON skribis

> dominik skribis:
> >ne mirige - ili timas ke usonanoj trudos
> > al ili la saman sorton kiel al siaj fratoj en
> > Irako.
>
>Bedaurinde, la usonmilitanoj ne trudos al la francaj malvenkemaj simioj
>la saman sorton!
>

La malgxentile esprimita opinio ne estas tiel malofta en Usono. Antaux
kelkaj tagoj mi vidis sxildon sur kamiono: "Irakon unue - poste Francion!"

La Markizo de Lafayette certe malkvietas en sia tombo pri la nedankemo de
lia sxatata adopta lando ...


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

Pasis longa voj'
Iri ći tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...

LiteraturaĽoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo

Mireille Corobu

unread,
Mar 21, 2003, 1:59:12 PM3/21/03
to

"Thom Wilkerson" <th...@webtv.net> a écrit dans le message de news:
9963-3E7...@storefull-2356.public.lawson.webtv.net...

Mireille Corobu

unread,
Mar 21, 2003, 3:34:46 PM3/21/03
to
>> dominik skribis:

>> ne mirige - ili timas ke usonanoj trudos
>> al ili la saman sorton kiel al siaj fratoj en
>> Irako.

> Thom Wilkerson:

> Bedaurinde, la usonmilitanoj ne trudos al la francaj
> malvenkemaj simioj la saman sorton!

Per tiaj vortoj vi ne simias
Winston Churchill

/---\
-=-=-=-=-
ç o o ?
( ! )
~
/

> <^>,<^>,<^>,<^>,<^>,<^>,<^>,<^>,<^>,
> =They accepted dishonour to have peace.
> They will have their dishonour, and war.

> Winston Churchill - 1938

<v>,<v>,<v>,<v>,<v>,<v>,<v>,<v>,<v>,
= They accept war to have dishonour.


They will have their dishonour, and war.

Kiel videble mi estas neeltenebla franca simianto
kaj vi? kiun do vi simiis per viaj vortoj?

Parenteze, mi preferas esti simio kiu homas ol homo kiu simias!
Mireja
-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
kaj jen citajxoj de fama franco kiu vi eble rekonos (li ne estas
nuntempa homo).
--------
| Au fond, vous savez, mon seul rival international, c'est Tintin !
| Nous sommes les petits qui ne se laissent pas avoir par les grands.
| On ne s'en aperçoit pas, à cause de ma taille.
--------
mia traduko:
Finfine, sciu: mia nura internacia rivalo estas Tincxjo!
Ni estas la malgranduloj kiujn ne kaptas la granduloj.
Estas nevideble pro mia grando.
--------
| Il n'y a de réussite qu'à partir de la vérité
---------
mia traduko:
Nur ekde la vero eliras la sukceso.
---------
| Car, en notre temps, la seule querelle qui vaille
| est celle de l' homme.
| C'est l'homme qu'il s'agit de sauver, de faire vivre
| et de développer. " (1969)
---------
mia traduko:
Cxar, tiutempe, la unika kverelo kiu valoras estas
por/pri la homo. temas pri gxia savo, gxia vivo kaj gxia progreso.
---------
| On s'est aperçu qu'il n'y avait pas de montagnes
| entre l'Angleterre et la France ; il y a seulement un canal.
---------
Oni malkovris ke inter Britujo kaj Francio ne staris montoj;
nur kusxis kanalo.
---------
|En général, les gens intelligents ne sont pas courageux
|et les gens courageux ne sont pas intelligents
---------
Ofte, la inteligentuloj ne estas kuragxuloj kaj
la kuragxuloj ne estas inteligentoj.
---------
|Ce qu'il faut surtout pour la paix, c'est la compréhension des peuples.
|Les régimes, nous savons ce que c'est : des choses qui passent. Mais
les
|peuples ne passent pas.
---------
Por la paco, plej gravas la interkompreno de la popoloj.
La registaroj, ni scias kiaj ili estas: trapasantaj/efemeraj.
Male, la popoloj travivas/stauxdas.
---------
| Dans ce monde d'aujourd'hui, on ne peut dissocier
| le sentiment et la politique.
---------
En la nuntempa mondo, ne eblas disigi senton kaj politikon.
-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-

Mireille Corobu

unread,
Mar 21, 2003, 3:56:09 PM3/21/03
to
> Don HARLOW:

> La malgxentile esprimita opinio ne estas tiel malofta en Usono.
Antaux
> kelkaj tagoj mi vidis sxildon sur kamiono: "Irakon unue - poste
> Francion!"

Via lando kaj Britujo faris/as kiel eble plej bone (kaj diversflanke) la
militon. Normale por militanto...
La nia transiris por via lando de "amika" al "malamika", sen nuancoj.
Normale en
milito...

Mi kaj multaj francoj pensas ke amikoj povas malkonsenti sen igxi
malamikoj.
Kiam inter amikoj (kaj ecx paro) vekigxas neniu malakordo tio simple
pruvas ke unu estas submetita al la alia do ne plu temas pri amikeco
(amo).
Mireja

Dario Rodriguez

unread,
Mar 21, 2003, 4:37:04 PM3/21/03
to
Mi, hispano, diras al vi, Thom:

Francio estas honorplena lando, same kiel Germanio, Belgio kaj aliaj
honorindaj europaj sxtatoj kiuj kontrauis la senhontan agadon de la
usona, brita kaj hispana registaroj.

Hontinda, kontraue, la sinteno de la registaro de mia lando, Hispanio,
kiu kontrauas la publikan opinion de hispanoj, 90 procente kontrau la
krima milito.

En la hieraua kunveno de la Parlamento de la hispana Regiono Madrido,
cxiuj parlamentanoj de la maldekstra opozicio levigxis kaj kun grandega
emocio kantis la francan himnon "La Marseillaise" honore al nia najbara
kaj kuragxa nacio. Je la fino, unu el la parlamentanoj kriis: VIVE LA
FRANCE !!!

Mi kunigxas plenkore al tiu krio: VIVE LA FRANCE !!!!!

Dario Rodriguez

Wolfram Diestel

unread,
Mar 21, 2003, 5:00:03 PM3/21/03
to
Thom Wilkerson skribis:

> Bedaurinde, la usonmilitanoj ne trudos al la francaj malvenkemaj simioj
> la saman sorton!

Jes, tiel parolas la knaboj en sablokestoj. Plenkreskaj
homoj normale iam eksciis, ke milito ne estas bataleto
inter knaboj sed konsiderinde pli serioza. Usonanoj longe
ne spertis militon sur propra teritorio por ekscii rekte
kiel terure aspektas tujaj kaj postaj sekvoj de milito.

Aliflanke lastseptembre okazis evento, kiu estis sufiĉe
simila al milito kvankam ridinda kompare kun vera milito.
El via supra stultaĵo mi supozas, ke vi iel maltrafis
la lastjarajn eventojn suniĝanta sur bela insulo aŭ vi
eble supozis, ke temas pri fiktivaĵo. Aliokaze, vi ne serioze
povus deziri al aliaj homoj, ke hejme ĉe ili aspektu kiel
en Novjorko tie, kie antaŭe staris la du turoj.

--
Wolfram Diestel <wol...@steloj.de.FORIGU>

sebastian hartwig

unread,
Mar 22, 2003, 6:15:39 AM3/22/03
to
On Fri, 21 Mar 2003, Dario Rodriguez wrote:

> Mi kunigxas plenkore al tiu krio: VIVE LA FRANCE !!!!!

Almenau tiom longe, ghis kiam la francujaj registoj denove trovos militon
pli utila por siaj interesoj.

Sebastiano

Klivo

unread,
Mar 22, 2003, 11:10:06 AM3/22/03
to
Jaena Esperantisto <pablo...@hotmail.com> wrote in message news:<b5feni$d0c$1...@lumo.pacujo.net>...

Estas bedaurinde ke oni ne povas trudi pacamon.

Klivo

Raskolnikov

unread,
Mar 22, 2003, 11:29:12 AM3/22/03
to

"Thom Wilkerson" <th...@webtv.net> wrote in message
news:9963-3E7...@storefull-2356.public.lawson.webtv.net...

dominik skribis:
>ne mirige - ili timas ke usonanoj trudos
> al ili la saman sorton kiel al siaj fratoj en
> Irako.

Bedaurinde, la usonmilitanoj ne trudos al la francaj malvenkemaj simioj
la saman sorton!

kiam oni malhavas raciajn argumentojn je sia dispono, oni uzas psikologiajn,
kiajn insultojn.
dominik
+

marteno

unread,
Mar 22, 2003, 3:16:56 PM3/22/03
to
th...@webtv.net (Thom Wilkerson) wrote in message news:<9963-3E7...@storefull-2356.public.lawson.webtv.net>...

>
> Bedaurinde, la usonmilitanoj ne trudos al la francaj malvenkemaj simioj
> la saman sorton!

ĉu la vorto "malvenkemaj" signifas
mal(venkemaj) == malaj ol venkemaj == malemaj venki
aŭ ĉu
(malvenk)emaj == emaj malvenki
?

klare estas du diversaj signifoj; kiel ilin distingi?

(preterdire, mi estante mezeŭropano ĉiam pensis ke nek en francio vivas
iuj simioj...)

m.
------------------------------------------------------
La kunfulma fotado kaj uzado na notiloj de ajna speco,
inkluzive de plumoj, krajonoj, okuloj kaj oreloj,
estas strikte ... ... ... instigata

Arnold Victor at Earthlink News

unread,
Mar 23, 2003, 12:46:15 AM3/23/03
to
marteno wrote:
th...@webtv.net (Thom Wilkerson) wrote in message news:<9963-3E7...@storefull-2356.public.lawson.webtv.net>...
  
Bedaurinde, la usonmilitanoj ne trudos al la francaj malvenkemaj simioj
la saman sorton!
    
ĉu la vorto "malvenkemaj" signifas 
mal(venkemaj) == malaj ol venkemaj == malemaj venki
aŭ ĉu
(malvenk)emaj == emaj malvenki
?

klare estas du diversaj signifoj; kiel ilin distingi?

Ĝi signifas 'kapitulacemaj'--"surrender monkeys."

(preterdire, mi estante mezeŭropano ĉiam pensis ke nek en francio vivas
iuj simioj...)

  
La citaĵo venas de "Bart Simpson," karikaturo de mallernema juna usonano. El lia buŝo, ĝi devas esti traktata kiel satiro de senpensa argumentado. Ia eraro pri geografio estas bagatelo. La plej amuza en la afero estas, ke tiom da senpensaj argumentantoj citas liajn vortojn sen percepti la satiron sur si mem.
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||  ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

marteno

unread,
Mar 23, 2003, 9:26:51 AM3/23/03
to
Arnold Victor at Earthlink News <arvi...@earthlink.net> wrote in message news:<3E7D4A0A...@earthlink.net>...

> marteno wrote:
>
> >ĉu la vorto "malvenkemaj" signifas
(1)

> >mal(venkemaj) == malaj ol venkemaj == malemaj venki
> >aŭ ĉu
(2)

> >(malvenk)emaj == emaj malvenki
> >?
> >
> >klare estas du diversaj signifoj; kiel ilin distingi?
> >
>
> Ĝi signifas 'kapitulacemaj'--"surrender monkeys."

do temas pri la dua (2) signifo, emaj malvenki;
cxu temas pri gxenerala regulo?

te. ekz. cxu "malsekigxema" == "ema malsekigxi", kaj ne "malema sekigxi"?
kaj se oni volas diri la alian signifon, do "malema sekigxi", cxu oni povas
diri per iu (alia) kunmetajxo?

alivorte, cxu estas iu regulo pri "asociado" de esperantaj radikoj k afiksoj?
tute kapturnigite

marteno

Arnold Victor at Earthlink News

unread,
Mar 23, 2003, 11:18:47 PM3/23/03
to
Estas tie multaj pli kompetentaj ol mi tion prikomenti. Mi nur volis klarigi la tro ambigue tradukitan frazeron, kies fonton mi scias.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages