Ĉu nova lingva miskompreno en aviado?
La teksto klarigis aparte ke la flugfirmao posedanta la Tupolev-aviadilon ne
kutimas flugservi ekster rusa teritorio kaj, tial, siaj pilotoj parolis nur
ruse kaj umis nur kun la dekuma sistemo, malkongrue kun internaciaj reguloj
kiu ordonas uzon de la angla lingvo kaj de la brita mezursistemo.
--
Manuel Pancorbo Castro
Manuel Pancorbo Castro skribis:
> Pri la terura akcidento de Tupolev avidilo kun kvindeko da infanoj
> somerumontaj en la hispana marbordo, mi eklegis ke eble la rusa piloto ne
> reagis al averto de kontrolisto ŝanĝi sian altecon por eviti kraŝon kun
> samalte fluganta varporta aviadilo.
Rusiaj informkanaloj nun rakontas nur pri la katastrofo kaj ili i.a.
mencias, ke la averto de la kontrolisto venis 50 sekundojn antaux la krasxo
(de kie ili tion scias, mi ne komprenis). La rusia aviadilo obeis la ordonon
kaj ekdirektis malsupren, sed same faris ankaux la alia aviadilo.
> Ĉu nova lingva miskompreno en aviado?
Dume neniu versio estas pruvita. Eble jes, eble - ne. Sed, kio koncernas la
piloton, li tute bone sciis la anglan kaj regule flugadis internacie.
Sed en tiu cxi historio estas nur ne tre videbla antauxhistorio: la aviadilo
entute ne devus aperi en tiu loko kaj en tiu tempo, se iu turisma oficisto
en Moskvo ne fusxus. Tiu erare sendis la infanojn al malgxusta aerhaveno kaj
tiuj maltrafis sabatan flugon al Hispanio. Tial oni alsendis por ili
specialan aviadilon kaj organizis aldonan flugon...
Andrej
> Rusiaj informkanaloj nun rakontas nur pri la katastrofo kaj ili i.a.
> mencias, ke la averto de la kontrolisto venis 50 sekundojn antaux la krasxo
> (de kie ili tion scias, mi ne komprenis).
Laų novajxoj en Norvegio oni eksciis tion pro la informoj en la
parolregistrilo kaj vojagxoregistrilo de la rusa aviadilo. Laų tiu
artikolo la rusa aviadilo komencis subeniri post 25 sekundoj.
Jardar
Amike,
Petro.
> Cetere necesas konscii, ke ankau inter esperantistoj
> okazas miskomprenoj pro nesuficha scio de la lingvo.
Jes, sed ŝajne io tia ne okazis en la terura aviakcidento.
Laŭ ĉiuj raportoj la pilotoj regis la Anglan lingvon tre bone.
Ne estas inde provi uzi tiun teruran akcidenton kiel propagandan
materialon por Esperanto, kaj certe ne antaŭ ol estos tute certe,
ke la akcidenton efektive kaŭzis lingvaj problemoj.
--
Bertilo Wennergren <http://www.bertilow.com> <bert...@gmx.net>