Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

La prezidanto de UEA kandidatighas kun la amikoj de Milosevic, de Hamas kaj Hezbollah.

2 views
Skip to first unread message

Info_ERA

unread,
Jun 11, 2006, 3:46:54 AM6/11/06
to
La prezidanto de UEA kandidatighas kun la amikoj de Milosevic, de Hamas kaj
Hezbollah.
Gazetara komuniko de Esperanto-Radikala Asocio

Renato Corsetti, serioza kaj neutrala UEA-Prezidanto, okaze de freshdata
Roma komunuma vochdonado kandidatighis por Partito dei Comunisti Italiani
(la Partio de italaj komunistoj www.comunisti-italiani.it) kaj en Libera
Folio difinis "neserioza" (www.liberafolio.org/2006/boninoministro/) la
agadon de radikalaj esperantistoj sin montrante tiele kiel perfekta kaj
ortodoksa itala komunisto.
Fakte samopinias kiel li la amikoj de sia Partio, la komunistoj chinaj,
vietnamaj, laosaj kaj kubaj, kiuj plurfoje klopodis (sed chiam senrezulte)
kune kun eksa KGB Vladimir Putin forpeligi Radikalan Transnacian Partion,
kies konstituanta asocio estas ankau ERA, de Unuighintaj Nacioj pro sia
plena engaghigho por defendi la civilajn rajtojn de popoloj subpremataj de
la amikoj de amikoj de Corsetti..
Ni bone rememoras, cetere, ke dum la Radikala Transnacia Partio kaj ERA
kolektis en plena soleco subskribojn por procesigi che Haga tribunalo la
"eksekutiston"de Beogrado (kaj precipe de Sarajevo kaj Sebrenica), tiam
ankorau potencan, la sampartianoj de Corsetti partoprenis la kongreson de la
partio de Milosevic kaj omaghis al la lauvica diktatoro.
Ni ne parolu pri Hamas kaj Hezbollah, teroristaj organizoj kun kiuj la
partio de Corsetti havas bonajn interrilatojn kaj kontaktojn, kvankam ili
deklaras malkashe sian volon elimini Israelon (kaj israelanojn). Kion pensus
pri tio judo Zamenhof?
La radikalaj esperantistoj estas sekve de tio fieraj ke ili ne estas
seriozaj kaj neutralaj kiel Corsetti kaj liaj amikoj kaj amikoj de liaj
amikoj.


Marcos

unread,
Jun 11, 2006, 8:44:56 AM6/11/06
to
Por bone kompreni kial ĉi tiuj akuzoj estas senbazaj, bonvolu tralegi
la artikolon en libera folio pri ili:
http://www.liberafolio.org/2006/eracorsetti/

Marcos

Info_ERA

unread,
Jun 11, 2006, 10:02:18 AM6/11/06
to
Por MALboni kompreni bonvolu tralegi la artikolon en MALlibera folio...

Jens S. Larsen

unread,
Jun 11, 2006, 11:23:14 AM6/11/06
to
Marcos:

> Por bone kompreni kial ci tiuj akuzoj estas senbazaj, bonvolu tralegi


> la artikolon en libera folio pri ili:
> http://www.liberafolio.org/2006/eracorsetti/

Jen kion RC mem diras al Libera Folio:

- Okaze de la urbaj elektoj en Romo, mi estis vokita de grupeto de
vegetaranoj tre radikalaj, ec batalantaj por la rajtoj de bestoj,
kaj ili
demandis min, cu, intersange de enprenado de Esperanto ... en la
programon de la grupeto, mi pretus kandidati ...
- Mi taksis, ke la afero estas avantaga por Esperanto ... Neniam
estis ec konsidero pri tio, ke unu el ni povus esti efektive
elektita.
Tiu grupeto prezentigis kiel sendependa grupeto en la listo de la
Partio de Italaj Komunistoj (car la verduloj taksis la programon tro
revolucia). Fakte la rezulto estas la mencio de Esperanto en
dekmiloj da elekto-reklamiloj, kiuj estis disdonitaj en Romo, kelkaj
radiaj intervjuoj, ktp.

La prezidanto de UEA kandidatas por ekologiisma grupeto, kiu estis tro
stranga ecx por la Verda partio kaj sekve iris al la italaj
nereformitaj komunistoj, kiuj sxajne pretas fari kion ajn por
plimultigi (aux malplimalmultigi) siajn vocxdonojn. Cxiuokaze, sxajnas
ke demokratio por RC estas nur fasado, cxar li ne kalkulis kun la
ebleco esti elektita.

Mi ne sentas grandan bezonon ekkoni per klacxado la pozicion de RC pri
Serbio kaj Israelo. Lia memdeklarita pozicio en la urbopartaj balotoj
de Romo pli ol suficxas por demandi kiom naiva oni rajtas esti.

Amike,
Jens S. Larsen

/dev/brain

unread,
Jun 11, 2006, 12:07:58 PM6/11/06
to
Info_ERA skribis:

> La prezidanto de UEA kandidatighas kun la amikoj de Milosevic, de Hamas kaj
> Hezbollah.

Estas surprize: itala radikala partio estas en sama registaro kun la
itala komunista partio, sed radikaluloj opinias preskaux logxi kun
krimuloj! kohereco ne plu estas kvalito...

Mi ne estas komunistulo. Sed mi opinias, ke itala komunista tradicio
vere estas demokratia tradicio. Italaj komunistaj havis tre grandan
rolon por la batalo kontraux la fasxismo, kaj kontraux la terorismo cxe
la sepdek jaroj. Se oni asertas alimaniere, oni mensogas.

Urbopartaj balotoj estas ne tre gravaj cxe Italujo. Urboparta registaro
zorgas pri benkoj, publikaj gxardenoj... do akuzi RC kiel krimulo pri
tio, sxajnas al mi esti malsincera trograndigo.


--
========
http://precarityblog.ilcannocchiale.it
il blog di Giampaolo Squarcina

Jens S. Larsen

unread,
Jun 12, 2006, 6:21:18 AM6/12/06
to
/dev/brain:

> Estas surprize: itala radikala partio estas en sama registaro kun la
> itala komunista partio, sed radikaluloj opinias preskaux logxi kun
> krimuloj! kohereco ne plu estas kvalito...

La sola kio kuntenas la nunan Italan registaron estas la deziro fini la
Berlusconi-eraon. Kompense, kaj felicxe, tiu deziro sxajnas esti tre
forta.

> Mi ne estas komunistulo. Sed mi opinias, ke itala komunista tradicio
> vere estas demokratia tradicio. Italaj komunistaj havis tre grandan
> rolon por la batalo kontraux la fasxismo, kaj kontraux la terorismo cxe
> la sepdek jaroj. Se oni asertas alimaniere, oni mensogas.

Tiuj meritoj agxas respektive ses kaj tri jardekojn. Kiu el la nunaj
partioj laux vi estas la auxtenta heredanto de la tiama PCI, kaj kiaj
estas gxiaj meritoj aktualaj?

> Urbopartaj balotoj estas ne tre gravaj cxe Italujo. Urboparta registaro
> zorgas pri benkoj, publikaj gxardenoj... do akuzi RC kiel krimulo pri
> tio, sxajnas al mi esti malsincera trograndigo.

Bagateligi RC estas tre facile. Gxuste tio estas la problemo.

Amike,
Jens S. Larsen

Dirk Bindmann

unread,
Jun 12, 2006, 6:47:15 AM6/12/06
to
Jens S. Larsen skribis:

>> Urbopartaj balotoj estas ne tre gravaj cxe Italujo. Urboparta registaro
>> zorgas pri benkoj, publikaj gxardenoj... do akuzi RC kiel krimulo pri
>> tio, sxajnas al mi esti malsincera trograndigo.
>
> Bagateligi RC estas tre facile. Gxuste tio estas la problemo.

Kion bagateligi? Chu vi opinias lin krimulo? Chu kandidatigho urbopartaj
elektoj estas lau vi krimo? Nekredeble!

Dirk

--
neverdaj vestaĵoj: www.lot49.de/butiko

Giuseppe Castelli

unread,
Jun 12, 2006, 3:03:09 PM6/12/06
to
Jens S. Larsen:

> Kiu el la nunaj partioj laux vi estas la auxtenta heredanto de la tiama
> PCI, kaj kiaj estas gxiaj meritoj aktualaj?

La Itala Komunista Partio (PCI) estis tre aparta afero. Ĝi estis kvazaŭ
ŝtato ene de la itala ŝtato. Ĝi havis pli ol du milionoj da membroj
(membroj, ne voĉdonantoj); ĝi grave kontribuis verki la italan
konstitucion; ĝi havis grandegan rolon en la kulturo, en la socio, en la
teritorio, en la ekonomio. Ĝi regis tutajn regionojn, kiuj akiris
reputacion kiel la plej modernaj kaj bonfartaj en Italio.

Ne tute facilas elekti heredanton, ĉar nuntempe ne plu ekzistas io tia. La
membraro (kaj ĝenerale la politika agado) ŝrumpis, kaj nuntempe la partioj
estas pli opiniaj ol apartenaj. La surloka enradikiĝo iom restas nur en la
antaŭe menciitaj "ruĝaj" regionoj.

La partio DS (Maldekstraj Demokratoj) heredis la plejparton el la rimedoj,
el la strukturo, el la regado-sperto kaj el la voĉoj. Ĝia nuna merito
verŝajne estas ĝuste tio: ĝi havas organizon kaj strukturon, sen kiuj la
tuta Unuiĝo (la centro-maldekstra alianco) ne povus ekzisti.

La Partio de la Italaj Komunistoj (PDCI) estas tre malgranda. Ĝi estas pli
maldekstra ol DS, sed ege fidela al la alianco (eble tro fidela: ekzemple
ĝi subtenis la registaron eĉ kiam Italio partoprenis en la bombado de
Beogrado). Eble ĝiaj meritoj estas:
1) Ke ĝi havas relative gravan intelektularon (Tranfaglia, Asor Rosa,
Canfora).
2) Ke ĝi klopodas konservi la memoron pri la historio kaj la graveco de la
iama PCI.

Fine, en la parlamento ekzistas alia partio nomata Komunista Refondo (RC).
Ĝi ne vere estas heredanto de PCI, sed de la multaj partietoj (PSIUP,
PDUP, DP...) kiuj siatempe situis je ĝia maldekstro. Ĝi estas pli
spontanisma, pli pacisma, pli movadisma, kaj eble pli "kaviara" ol PDCI
(kaj multe pli granda, sed multe malpli ol DS).

> Bagateligi RC estas tre facile. Gxuste tio estas la problemo.

Ĉio en ĉi tiu diskuto estas bagatela: esperanto estas bagatela lingvo, do
UEA (kaj do ankaŭ Corsetti) kaj ERA (kaj do ankaŭ Pagano) estas bagatelaj
organizoj; la Partio de la Italaj Komunistoj estas bagatela, la ekstremaj
vegetaranoj kiuj kandidatiĝis en ĝia listo por la romaj kvartalaj elektoj
eĉ pli bagatelas, kaj tiu elekto mem estas bagatelaĵo.

La neelektiĝo de Corsetti igas la aferon eĉ pli bagatela, kaj la
publikigon de deklaroj pri ĝi eĉ pli ridinda.

Jens S. Larsen

unread,
Jun 13, 2006, 6:29:20 AM6/13/06
to
Dirk Bindmann:

> Jens S. Larsen skribis:

>>> Urbopartaj balotoj estas ne tre gravaj cxe Italujo. Urboparta registaro
>>> zorgas pri benkoj, publikaj gxardenoj... do akuzi RC kiel krimulo pri
>>> tio, sxajnas al mi esti malsincera trograndigo.

>> Bagateligi RC estas tre facile. Gxuste tio estas la problemo.

> Kion bagateligi?

La personon RC.

> Chu vi opinias lin krimulo?

Ne, naivulo.

> Chu kandidatigho urbopartaj elektoj estas lau vi krimo?
> Nekredeble!

Nekredeble kaj nekredinde.

JSL.

Jens S. Larsen

unread,
Jun 13, 2006, 6:34:23 AM6/13/06
to
Giuseppe Castelli:

> Jens S. Larsen:


>> Bagateligi RC estas tre facile. Gxuste tio estas la problemo.

> Cio en ci tiu diskuto estas bagatela: esperanto estas bagatela lingvo,

Kial vi volas klasi gxin bagatela? Cxu la homa lingvo mem estas
bagatelo, aux cu estas io speciala cxe Esperanto, kio bagateligas gxin?

> do UEA (kaj do ankau Corsetti) kaj ERA (kaj do ankau Pagano) estas bagatelaj


> organizoj; la Partio de la Italaj Komunistoj estas bagatela, la ekstremaj

> vegetaranoj kiuj kandidatigis en gia listo por la romaj kvartalaj elektoj
> ec pli bagatelas, kaj tiu elekto mem estas bagatelajo.

Espereble la elekto mem ne estas tiel bagatela por tiuj kiuj logxas en
la koncerna kvartalo de Romo.

> La neelektigo de Corsetti igas la aferon ec pli bagatela, kaj la
> publikigon de deklaroj pri gi ec pli ridinda.

Nu jes, suficxus mallonga informo.

Amike
Jens S. Larsen

Giuseppe Castelli

unread,
Jun 13, 2006, 5:04:29 PM6/13/06
to
Jens S. Larsen:

>> esperanto estas bagatela lingvo,
>
> Kial vi volas klasi gxin bagatela? Cxu la homa lingvo mem estas
> bagatelo, aux cu estas io speciala cxe Esperanto, kio bagateligas gxin?

La "homa lingvo" estas grava afero (sed supozeble malpli grava ol laŭ la
prezento de iuj E-istoj). E-o estas bagatela ĉar malmultegaj parolas ĝin,
kaj ĉar eĉ por ili ĝi kutime ne estas la ĉefa lingvo, sed nur la dua aŭ
malpli.

> Espereble la elekto mem ne estas tiel bagatela por tiuj kiuj logxas en la
> koncerna kvartalo de Romo.

Laŭ mia scio en Italio la kvartalaj konsilioj havas malmultege da povo.
Ili estas preskaŭ simbola institucio kaj oni apenaŭ interesiĝas pri ĝi.

Jens S. Larsen

unread,
Jun 14, 2006, 10:00:09 AM6/14/06
to
Giuseppe Castelli:

> Jens S. Larsen:

>>> esperanto estas bagatela lingvo,
>> Kial vi volas klasi gxin bagatela? Cxu la homa lingvo mem estas
>> bagatelo, aux cu estas io speciala cxe Esperanto, kio bagateligas gxin?

> La "homa lingvo" estas grava afero (sed supozeble malpli grava ol lau la
> prezento de iuj E-istoj). E-o estas bagatela car malmultegaj parolas gin,
> kaj car ec por ili gi kutime ne estas la cefa lingvo, sed nur la dua au
> malpli.

Kiel vi rilatas al la koncepto de protektado de malplimultoj?

Amike
Jens S. Larsen

Giuseppe Castelli

unread,
Jun 14, 2006, 3:31:53 PM6/14/06
to
Jens S. Larsen:

> Kiel vi rilatas al la koncepto de protektado de malplimultoj?

Kompreneble endas protekti la persekutatajn malplimultojn.

Jens S. Larsen

unread,
Jun 15, 2006, 5:02:44 AM6/15/06
to
Giuseppe Castelli:

> Jens S. Larsen:
>> Kiel vi rilatas al la koncepto de protektado de malplimultoj?

> Kompreneble endas protekti la persekutatajn malplimultojn.

Se oni ne bagateligas ilin, ili entute ne ekestas persekutataj.

Amike,
Jens S. Larsen

Info ERA

unread,
Jun 17, 2006, 1:43:31 AM6/17/06
to
UEA-Statuto:

5. Neŭtraleco.
UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj
politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj
rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la
koncernaj problemoj.
Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj
ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj
aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA
escencaj kondiĉoj.

Nicola Ruggiero

unread,
Jun 17, 2006, 6:09:16 AM6/17/06
to
Info_ERA ha scritto:

> La radikalaj esperantistoj estas sekve de tio fieraj ke ili ne estas
> seriozaj kaj neutralaj kiel Corsetti kaj liaj amikoj kaj amikoj de liaj
> amikoj.

Bone. Chu ni volas, finfine!, lerni esperanton kaj disvastigi ghin? Chu
oni estos kolera por chiam pro nura 3-vochdona rezulto?


Nicola Ruggiero

Gary Mickle

unread,
Jun 17, 2006, 7:31:32 AM6/17/06
to
Info ERA wrote:

> UEA-Statuto:
>
> 5. Neutraleco.
> UEA estas neutrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj


> politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj

> rilatoj. Tiu neutraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la


> koncernaj problemoj.
> Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj
> ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj
> aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA

> escencaj kondicoj.

La UEA-statuto ne postulas de la membroj neuxtralecon en sia vivo
ekster UEA. Krome, cxi tiu statutero ecx ne estas plenumebla, se oni
interpretas gxin strikte. Praktike ne eblas preni starpunkton pri la
"lingva problemo en internaciaj rilatoj" sen samtempe preni starpunkton
pri kelkaj pli largxaj sociaj kaj politikaj problemoj, kies konsistero
estas la lingva problemo. Sed la UEA-statuto sxajnigas, ke tio eblas.

Riprocxi oni povas al la gvidantoj de UEA ne tion, ke ili kandidatas
por iu aux alia partio, sed ekzemple, ke ili provas alianci UEA kun
"lingvodefendantoj". Tiu "lingvodefendado" ne estas ia kultura agado,
sed en preskaux cxiuj gxiaj formoj politika agado bazita sur naciismo
kaj gxiaj supozoj pri la "gxustaj" individuaj kaj grupaj identecoj. El
tiuj supozoj gxi konkludas pri la supozata "neceso", ke la lingvoj
restu puraj de fremdaj "poluajxoj". Oni povas riprocxi, ke ili cxi tie
entiras UEA kiel asocion en naciisman aferon, kies politikan karakteron
ili provas obskurigi al la membraro. Sed la kandidatigxo de unuopa
estrarano aux alia membro por politika partio estas senproblema.

kun amikaj salutoj de Gary

0 new messages