Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Kia estas Esperanto?

3 views
Skip to first unread message

Jens S. Larsen

unread,
Mar 31, 1996, 3:00:00 AM3/31/96
to d.hor...@tu.delft.nl
En sia "Plano por esperantistigo" la KpE-komisiono de Nederlanda
Esperanto-Junularo skribas:
=20
TASKLIMIGO
=20
Por sxpari siajn limigitaj fortojn, KpE konsideras ekster sia taskaro:
=20
* umojn ekster la povo de NEJ (ekzemple sxangxi Esperanton aux
Esperantumon, aux estigi la Finan Venkon);
* decido kio estu la senco de Esperantumo; cxiuj elektu por si mem.
^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^
* e-istigo de ne-celgrupanoj;
* estigo de simpatiantoj kiuj neniam lernos la lingvon, aux homoj
kiuj nur lernas la lingvon, kaj ne e- istigos (laux la difino de
KpE).

Estas ja agrable ke KpE rifuzas kredi ke oni povas dikti al homoj
kiel pensi. Tion ni atendis de ili, kaj ili ne desapontis nin.

Aliloke ili tamen skribas:
=20
Principo de ne- neuxtraleco
=20
La visio estu neuxtrala, en tiu senco, ke gxi estas akceptebla al la
plejmulto de la Esperantistoj. Tamen gxi ne estu tro neuxtrala. Por la
efiko gravas nur la kiomo de jes-allogatoj, ne la kiomo de
ne-allogatoj kaj mal-allogatoj. Se, por eviti ke iu malkonsentus aux
ofendigxus, oni farus la vision tro neuxtrala, ne restus iun sencon de
e-istigxo en gxi. Oni optimumigu la vision laux efiko, inter
neuxtralecon kaj malneuxtralecon. Plue, certe estas neniu kialo por
provi placxi al ekstremistoj: funkcius ja kontrauxige.

Cxi tio montras profundan nescion pri la karakterizo de neuxtraleco.
La aserto ke Esperanto estas la neuxtrala lingvo impresas treege
provoke kaj ekstreme en la hodiauxa mondo, cxar tio signifas ke la
Angla (kaj cxiu alia etnolingvo) ne tauxgas en tiu rolo.

Sen Esperanto oni ne povas diskuti kiel arangxi la mondon, oni povas
nur diskuti _por kies profito_ arangxi la mondon. Reale tio estas
simpla fakto, sed tiom pli malvolonte agnoskata.

Kion do tio signifas praktike? Nu, unue necesas vigla debato pri la
senco de "Esperantumo"; kompreneble oni rajtas havi sian proprajn
pensojn pri tio, sed se oni ne diskutas la demandon, kiel do trovi
siajn pensojn? Ja malmulte oni tion debatas, tial en la movado
estas tro malmulte da homoj, kiuj (malkiel mi) ne estus absolutaj
nuloj sen Esperanto.

Due, tio signifas ke estas tre malfacile, eble principe nefareble,
klarigi al ne-Esperantisto niajn verajn motivojn esti Esp-istoj.
Reale ne allogas nin la "praktikaj" utiligebloj (ili cxefe tauxgas
por ne allogigi nin al aliaj planlingvoj), sed la revoj. Iuj revas
pri la perfekta lingvo, iuj pri la ebleco famigxi tutmonde, iuj pri
ekzotika koramikino ktp. - sed cxiuj revas. Estas malhoneste aserti
alion.

Trie, necesas anticipi la neuxtralan mondon de la estonteco. Laux
mi, Rauxmismo ne kontrauxdiras tion. Gxi nur atentigas ke oni gxuu
kion oni povas atingi, anstataux malesperi pro la neatingitajxoj.

Kvare, por ke estu tute klare: nia neuxtraleco ne estas
trankviligilo, gxi estas timigilo. Tial ni eble ne troigu gxin en
nia ekstera informado. Sed eble gxi estu la cxefkolono de la interna!

/Jens Stengaard Larsen ( =3D je...@cphling.dk )

"Dio benu vin!" - diris la ateisto.
---------------------------------------------------------------------------=
--
Esperanto parolata * English spoken * Deutsch wird gesprochen * Dansk t=E5=
les
---------------------------------------------------------------------------=
--


PEJNO Simono

unread,
Apr 1, 1996, 3:00:00 AM4/1/96
to
>> Estas ja agrable ke KpE rifuzas kredi ke oni povas dikti al homoj
kiel pensi. <<

Fakte oni povas - kaj faras. Se oni rolas la tutan tagon pro timo de iu
sekreta polico aw perfidoj de iuj najbaroj, ecx de la propraj infanoj,
iam la rolo realigxos.

Simono


Jens S. Larsen

unread,
Apr 4, 1996, 3:00:00 AM4/4/96
to
On 1 Apr 1996, PEJNO Simono wrote:

> >> Estas ja agrable ke KpE rifuzas kredi ke oni povas dikti al homoj
> kiel pensi. <<

>=20


> Fakte oni povas - kaj faras. Se oni rolas la tutan tagon pro timo de iu
> sekreta polico aw perfidoj de iuj najbaroj, ecx de la propraj infanoj,
> iam la rolo realigxos.

La maksimumo kion oni povas atingi el tio estas ke homoj _ne_
pensas.

Dominique Couturier

unread,
Apr 6, 1996, 3:00:00 AM4/6/96
to
Mi ne konsentas, ke esperantistoj "revas".
Kiam iu konstatas, ke la mondiro estas maljusta, cxu "revi" provi
provoki sxangxoj al pli da egaleco?
Kiam oni vidas, ke demokratio malmulte ekzistas en pratiko, cxu
revado agi por pli da?
Mi ne opinias, ke "realismo" estu akcepti la mondo kun gxiaj difektoj.
Estas agi por sxangxi gxin iomete, kvankam sciante, ke oni havas
malmulte da povo. Sed tamen provi. Tio estas agi kiel homo, ne besto.
La bestoj agas precipe lau instinktoj kaj propraj interesoj. Kaj
bedaurinde restas multe da besto en homoj.
Mi ne taksas min revulino. Cxiutage mi konstatas, ke infanoj el
malricxaj familioj malsukcesas en lernejo, kaj ankau en lernado de
lingvoj. Cxiutage mi vidas, ke la homoj kiu suficxe bone scipovas la
anglan au la germanan, venas el mezricxaj au ricxaj familioj.
Mi mem kreskis en nericxa familio, sed iel estis bonsxanca. Do pro tio,
mia elekto de esperanto estas tute neutrala, sed politika. Celi al pli da
egaleco en esprimado-komunikado estas politika.
Cxar parolo estas povo....


Manuel M Campagna

unread,
Apr 9, 1996, 3:00:00 AM4/9/96
to
En Artikolo 27029 Dominique Couturier <dcout...@a2i-micro.fr>
lastatempe tajpis :

<<
La bestoj agas precipe lau instinktoj kaj propraj interesoj. Kaj
bedaurinde restas multe da besto en homoj.
>>

"Instinkto" estas fantazio de epokoj malpli informitaj pri biiko. Same
estas la artefarita divido inter "homoj" kaj "bestoj". Nu, ni ja havas
tiun vastan cerbon nomitan novkortiko (neocortex). Sed ni apenavxete
uzetas gxin. La plej kleraj homoj uzas proksimume 2%-ojn de tiu
mirinda organo en sia tuta vivo. La nekropsio de Ludoviko Pastevxra
rivelis, ke tuta duonsfero de lia cerbo estis atrofiigita...

Gxenerale homoj funkcias per sia malnovkortiko (palaeocortex), kiun
normale uzas la kanguruoj (la kanguruoj malhavas novkortikon)... Tamen
vasta malplio de la homoj funkcias per sia eta (kiel pizo) cerebelo
(cerebellum), kiu estas la sola cerbo de la rampuloj kaj amfibiuloj.
Kaj la homaro asertas esti aparta kaj supera al la "bestoj" ?!? Homoj
ja estas bestoj... gxis plia uzo de sia novkortiko... gxis tiam, kiam
la konstanta uzo de la novkortiko estos nepra traviva rimedo ! Sed tio
estas -- nu -- revo !

Manvxelo

.
Manvxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
opini-enketisto . . Otavo (Ontario) Kanadio
tradukisto (an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca

Jens S. Larsen

unread,
Apr 10, 1996, 3:00:00 AM4/10/96
to
On 6 Apr 1996, Dominique Couturier wrote:

> Mi ne konsentas, ke esperantistoj "revas".
> Kiam iu konstatas, ke la mondiro estas maljusta, cxu "revi" provi
> provoki sxangxoj al pli da egaleco?
> Kiam oni vidas, ke demokratio malmulte ekzistas en pratiko, cxu
> revado agi por pli da?
> Mi ne opinias, ke "realismo" estu akcepti la mondo kun gxiaj difektoj.

La realismo estas konstati la difektojn de la mondo (kaj la
maldifektojn). La revismo estas opinii kiel ripari ilin. =20

Unu ne povas malhavi la alian.

[...]

Jens S. Larsen

unread,
Apr 12, 1996, 3:00:00 AM4/12/96
to
Je 9 Apr 1996, Manuel M Campagna skribis:

> Kaj la homaro asertas esti aparta kaj supera al la "bestoj" ?!?=20

Ni povas diskuti tion, la bestoj ne povas. Sekve, ni estas
nekontesteble apartaj, sed eble ni ankoraux povas eviti farigxi
superaj.

Manuel M Campagna

unread,
Apr 13, 1996, 3:00:00 AM4/13/96
to
En Artikolo 27208 "Jens S. Larsen" <je...@cphling.dk> lastatempe tajpis
:

<<
Ni povas diskuti tion, la bestoj ne povas. Sekve, ni estas
nekontesteble apartaj, sed eble ni ankoraux povas eviti farigxi
superaj.
>>

Antavx ol kelkaj klereguloj havos tempon eklerni, kiel plene uzi sian
novkortikon, la kretenoj estos sukcesintaj arangxi la detruon de la
homaro kaj multegaj aliaj bestoj kaj plantoj...

Jens S. Larsen

unread,
Apr 16, 1996, 3:00:00 AM4/16/96
to
Je 13 Apr 1996, Manuel M Campagna skribis:

> En Artikolo 27208 "Jens S. Larsen" <je...@cphling.dk> lastatempe tajpis
> :

>=20


> <<
> Ni povas diskuti tion, la bestoj ne povas. Sekve, ni estas
> nekontesteble apartaj, sed eble ni ankoraux povas eviti farigxi
> superaj.
> >>

>=20


> Antavx ol kelkaj klereguloj havos tempon eklerni, kiel plene uzi sian
> novkortikon, la kretenoj estos sukcesintaj arangxi la detruon de la
> homaro kaj multegaj aliaj bestoj kaj plantoj...

Sxajnas ke la kretenoj jam sukcesis arangxi la detruon de via bona
humoro.

0 new messages