Malnovaj versioj de KDE havis esperanton, sed, poste, la projektestraro
enkondukis limigon de subtenigitaj lingvoj al tiuj lingvoj kiuj havis
sufiĉe da tradukoj. La esperanta traduko atingis tion limon lastversie, kaj
nun KDE 3.3 haveblas - kun esperanta traduko!
Mi gratulas al la tradukintoj; mi mem jam kontribuas al la itala lokaĵaro.
Estas ankoraŭ multa laboro farenda, ĉi tial, tiuj, kiuj havas iom da tempo,
uzas KDEn kaj volas helpi, povas kontakti la esperanta tradukistaro ĉe la
paĝo:
http://eo.i18n.kde.org/
-Federico
> Mi anoncas, ĉar ĝi ne ankoraŭ fariĝis ĉi-forume, ke esperanto iĝis subtenata
> lingvo de KDE, la plej uzata grafika ĉirkaŭaĵo por Linux kaj Unix.
>
> Malnovaj versioj de KDE havis esperanton, sed, poste, la projektestraro
> enkondukis limigon de subtenigitaj lingvoj al tiuj lingvoj kiuj havis
> sufiĉe da tradukoj. La esperanta traduko atingis tion limon lastversie, kaj
> nun KDE 3.3 haveblas - kun esperanta traduko!
Jen mi timis, ke vi estis tradukinta gxin esperanten.
(Timis: pro miaj spertoj de via Opera-traduko.)
> Mi gratulas al la tradukintoj; mi mem jam kontribuas al la itala lokaĵaro.
Puh. Dankon!
Pauxlo
Ĉu ekzistas simila projekto por Gnome?.
Federico Zenith escribió:
| Saluton!
| Mi anoncas, ĉar ĝi ne ankoraŭ fariĝis ĉi-forume, ke esperanto iĝis
subtenata
| lingvo de KDE, la plej uzata grafika ĉirkaŭaĵo por Linux kaj Unix.
-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.2.4 (GNU/Linux)
Comment: Using GnuPG with Mozilla - http://enigmail.mozdev.org
iD8DBQFBLbOpSb7JLNkTk80RAvkfAJ0XKnX3217DD+OelDmq34YSJeXLJgCePH95
h8B9Hi+WWheDtq0xX+vXEnM=
=FUN9
-----END PGP SIGNATURE-----
Ne, sed ekzistas projektestro: http://developer.gnome.org/projects/gtp/teams.html
Mi volas traduki GNUstep-o, sed mi ne faris ankoraux.
:-( Estas fusxklavaro denove :-(
> "Federico Zenith" skribis:
>> [...]
> Jen mi timis, ke vi estis tradukinta gxin esperanten.
> (Timis: pro miaj spertoj de via Opera-traduko.)
>
Nu, almenaux KDE estas malfermita softo ("open source")
do se iu traduko ne kontentigas, cxiu rajtas ensendi siajn
plibonigojn...
Oliver
KDE estas libera programaro, mi kredas.
> Jen mi timis, ke vi estis tradukinta gxin esperanten.
> (Timis: pro miaj spertoj de via Opera-traduko.)
Jen alia homo kiu kredas sin fakulo, sed estas nur fuck-you-ulo.
Ŝajnas fakte ke estas ĉi tia projekto, kaj iom da traduko jam fariĝis:
http://l10n-status.gnome.org/gnome-2.6/eo/index.html
http://l10n-status.gnome.org/gnome-2.8/eo/index.html
(Statistikoj por 2.6, nuna, kaj 2.8, estonta)
Laŭ la sekvanta paĝo, estas bedaŭrinde ankoraŭ multo farenda, por ke
esperanto akceptiĝu:
http://l10n-status.gnome.org/gnome-2.8/essential.html
Normale oni bezonas iom da tradukoj por akceptiĝi, sed mi ne precize scias
kiel ĝi funkcias sub Gnome. Tamen, nur 5.99% da tradukoj de fundamentaj
dosieroj estas sendube sub ajna akceptonivelo ĉiuprojekte.
Ĝis,
-Federico
> Nu, almenaux KDE estas malfermita softo ("open source")
> do se iu traduko ne kontentigas, cxiu rajtas ensendi siajn
> plibonigojn...
La tradukon de Opera mi libere publikigis surrete, kaj ĉiu ja rajtas fari
kion ri volas. Mi neniam intencis trudi al la mondo uzi la mian esperanton.
Mi ne povis GPL-igi la dosieron ĉar mi uzis anglan dosieron de Opera kiel
komenco, kaj ili havas kopirajton pri parto de la dosiero.
Plue, la akraj kritikoj kiujn mi ricevis ĉi-forume baziĝis sur
malmultenombraj okazoj - granda plejparto de tradukoj neniel malegalas al
la kutima, ĉi-foruma esperanto; verŝajne multaj eĉ ne legis la dosieron,
ĉar neniu indikis al mi ke estis iuj mesaĝoj netradukitaj, kiujn mi ne
vidis, en la unua versio (nun tradukitaj, post mia relegado).
Malpost iom da monatoj, sendis retleteron al mi la respondecistino pri
tradukoj de Opera, kiu interesiĝis pri publiko de esperanta traduko; mi
povis nur respondi ke mi ne volas ĝenan retpoŝton en la leterkeston
ĉiutage, spamo sufiĉas.
-Federico
> Oliver Kellogg <okel...@freenet.de> wrote:
>> Nu, almenaux KDE estas malfermita softo ("open source")
>
> KDE estas libera programaro, mi kredas.
La distingo enkondukiĝis en la angla ĉar "free software" ŝajnas tro simila
al "senkosta programaro", anstataŭ "libera programaro". Esperante (kaj
simile itale, france, germane ktp.) mi kredas ke oni uzas "libera
programaro" kaj "malfermita softvaro/fonto" interŝanĝe.
Tamen, por la precizeco, KDE distribuas sub GPL, kaj ankaŭ Qt sur kiu KDE
estas bazata.
-Federico
Kompreneble. Mi neniel volis indiki tion.
(Se mi havus suficxe da tempo kaj emo, mi ja
mem korektus. Sed mi ne havis ...)
Pardonu mian unuan afisxon - mi povus elekti
pli gxentilajn vortojn.
> Plue, la akraj kritikoj kiujn mi ricevis ĉi-forume baziĝis sur
> malmultenombraj okazoj - granda plejparto de tradukoj neniel malegalas al
> la kutima, ĉi-foruma esperanto;
Eble estas malmultaj okazoj, sed tiuj (por mia uz-kutimoj)
suficxe ofte aperas.
Fakte mi elprovis gxin, kaj tuj vidis mesagxfenestron
kun ci-demando ("Cxu ci volas ...") - kaj tio tre gxenas
min. (Mi kredas, ke la plej multajn aliajn de viaj ne-kutimaj
lingvouzoj mi tute ne rimarkus.)
Tial mi ne povis dauxre uzi gxin kaj resxaltis al
la germana versio.
La problemo kun tiaj ne-normala lingvajxo estas,
ke oni ne povas proponi gxin al novulo por lerni
la lingvon - cxar ili lernos ne Esperanton, sed
nur ion similan.
Kaj se jam estas havebla iaspeca traduko, la emo
de aliaj retraduki tion malaperas.
Pauxlo
Eta resumo por tiuj, kiuj maltrafis la antaŭan disputon:
- Vi tradukis la retumilon Opera en Esperanton.
- Ĉiuj bedaŭris, ke vi makulis vian kuraĝan laboron per ĝene malbelaj
reformoj.
- Vi opiniis, ke viaj reformoj estas tute malgravaj.
- Ankoraŭ, ĉiuj malŝatis viajn reformojn.
- Vi koleriĝis, pro tio, ke oni ne komprenas, ke viaj reformoj estas
malgravaj.
- Ankoraŭ, ĉiuj malŝatis viajn reformojn.
- Nun vi sakras, asertante ke nur pseŭdofakuloj malakceptadas viajn
reformojn.
- Kaj daŭre ĉiuj malŝatos viajn reformojn...
--
Roel Haveman
http://www.tekstoj.nl
La ŝanĝo estas regula. En notepad, oni serĉas " ci" (kun spaceto) por trovi
ĉiuj okazoj de "ci", "cia" ktp.; egale por "malpost" kaj kj-vortoj.
Artikolon kun poseda pronomo oni trovas serĉante ĉiuj posedajn pronomojn per
"ia".
Mi ne kredas ke la tuta laboro daŭros dum pli ol tridek minutoj.
-Federico