Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Strangaj ĉapeloj en linukso

8 views
Skip to first unread message

Manuel Pancorbo

unread,
May 7, 2003, 6:51:36 PM5/7/03
to
Mi provis linuksan instalojn Mandrake kaj RedHat kaj klopodis
esperantigi ilin helpe de la konsiloj de gratulinda Bertilo.

Tamen mia unua shoko venis kiam mi vidis ke la esperantaj literoj ache
montrighas surekrene :-( Ili formighas el malsama tiparo ol la ceterlitera.

Vershajne, la tiparoj estas unikodaj. En RedHat ech instalighas
"freetype2", tiparoj eksplicite unikodaj (www.freetype.org). Mi provis
instali vindozajn (TrueType) tiparojn sed la problemo nesatige solvighas.

Chu aliaj linuksuloj spertis ion similan? Kiu estas la ghusta solvo?

(Por Bertilo: konsideru aldoni komenton pri tiparoj en via bonega
instrukciaro pri esperanto kaj linukso)

--
Manuel Pancorbo
http://babil.komputilo.org/index.cgi?ago=sercxu&sercx_kasx=Manolo

Marko Rauhamaa

unread,
May 7, 2003, 6:58:23 PM5/7/03
to
Manuel Pancorbo <man...@galerio.org>:

> Tamen mia unua shoko venis kiam mi vidis ke la esperantaj literoj ache
> montrighas surekrene :-( Ili formighas el malsama tiparo ol la
> ceterlitera.

Mi divenas, ke al la cheftiparo mankas la chapelitaj literoj kaj la
sistemo automate uzas victiparon en tiu situacio.

> Vershajne, la tiparoj estas unikodaj. En RedHat ech instalighas
> "freetype2", tiparoj eksplicite unikodaj (www.freetype.org). Mi provis
> instali vindozajn (TrueType) tiparojn sed la problemo nesatige
> solvighas.

Se tiparo estas unikoda, tio ne signifas, ke ghi estas kompleta. Ghi
signifas nur tion, ke la enhavataj signoj estas en la kodlokoj difinitaj
per unikodo. Fakte la tiparo povas esti ech ekzemple latin-1-a, sed la
sistemo scias konverti unikodon en latin-1.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

Bertilo Wennergren

unread,
May 7, 2003, 7:52:00 PM5/7/03
to
Manuel Pancorbo:

> Mi provis linuksan instalojn Mandrake kaj RedHat kaj klopodis
> esperantigi ilin helpe de la konsiloj de gratulinda Bertilo.

Dankon!

> Tamen mia unua shoko venis kiam mi vidis ke la esperantaj literoj ache
> montrighas surekrene :-( Ili formighas el malsama tiparo ol la
> ceterlitera.

> Vershajne, la tiparoj estas unikodaj. En RedHat ech instalighas
> "freetype2", tiparoj eksplicite unikodaj (www.freetype.org). Mi provis
> instali vindozajn (TrueType) tiparojn sed la problemo nesatige solvighas.

> Chu aliaj linuksuloj spertis ion similan? Kiu estas la ghusta solvo?

Efektive la tiparoj ofte estas tre mankohavaj en Linuksaj distribuoj. En
multaj el la tiparoj mankas la Esperantaj literoj. Kiam en iu tiparo mankas
tiuj signoj, la programoj ofte ĉerpas la bezonatajn signojn el alia tiparo.
Tio ofte rezultigas harstarigajn malbelaĵojn.

La sola solvo estas instali pli bonajn tiparojn, kaj ankaŭ elekti tiujn
tiparojn en la programoj, kiujn oni uzas. Mi uzas precipe "monotype arial"
kaj "monotype courier new", kiujn mi kopiis el mia Vindoza sistemo.

> (Por Bertilo: konsideru aldoni komenton pri tiparoj en via bonega
> instrukciaro pri esperanto kaj linukso)

Mi provos.

--
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> <http://www.bertilow.com>

Federico Zenith

unread,
May 7, 2003, 7:55:31 PM5/7/03
to
Manuel Pancorbo wrote:
> Mi provis linuksan instalojn Mandrake kaj RedHat kaj klopodis
> esperantigi ilin helpe de la konsiloj de gratulinda Bertilo.
>

Mi instalis RedHat 8.0 kaj 9.0, sed nun uzas Gentoo.
Se ci instalas _ĉiujn_ lingvopaketojn, ial la unikoda subteno estas
perfekta: ci devas nur far xmodmap'on por difini esperantaj klavoj, kiel
en la paĝo de Bertilo. Mi ne memoras kial mi faris tiel, sed ĝi
funkciis. Ne scias kial...

Pri tiparoj, ci devus kontroli ĉu en /etc/X11/XF86Config ĉiuj tiparaj
dosierujoj estas elektataj, t.e. neniu havas # malpost si. Ĉi tio ial
okazis al mi je la dosierujoj TTF kaj truetype, kiam mi instalis Xfree
4.3.0, kiun RH9 uzas, sed mi uzis jam Gentoo'n tiam.

Bonŝancon!

-Federico

Manuel Pancorbo

unread,
May 8, 2003, 7:59:45 AM5/8/03
to
Bertilo Wennergren:

>
>
> Efektive la tiparoj ofte estas tre mankohavaj en Linuksaj distribuoj. En
> multaj el la tiparoj mankas la Esperantaj literoj. Kiam en iu tiparo mankas
> tiuj signoj, la programoj ofte ĉerpas la bezonatajn signojn el alia tiparo.
> Tio ofte rezultigas harstarigajn malbelaĵojn.
>
> La sola solvo estas instali pli bonajn tiparojn, kaj ankaŭ elekti tiujn
> tiparojn en la programoj, kiujn oni uzas. Mi uzas precipe "monotype arial"
> kaj "monotype courier new", kiujn mi kopiis el mia Vindoza sistemo.
>

La solvon per "TrueType" mi eksperimentis en Mandrake 9. Tamen programoj
kiaj Mozilo rifuzis uzi tiajn tiparojn. Kroma aĉaĵo estas ke mia ekrano
estas nevakutuba ("ebena") kaj en tiaj ekranoj bona malgrajnigo nepras,
sed linukso ne havas tiajn malgrajnecajn tiparojn.

Mi trovis tiun "freetype" tiparojn kiuj verŝajne havas bonegan
malgrajnecan trajton kaj estas ankaŭ unikodaj. Sed, laŭ Marko, povus
rezulti ke ne ekzistas e-literoj en tiuj tiparoj.

Dankon pro la helpo.

Bertilo Wennergren

unread,
May 8, 2003, 8:23:31 AM5/8/03
to
Manuel Pancorbo:

> Bertilo Wennergren:

>> La sola solvo estas instali pli bonajn tiparojn, kaj ankaŭ elekti tiujn
>> tiparojn en la programoj, kiujn oni uzas. Mi uzas precipe "monotype
>> arial" kaj "monotype courier new", kiujn mi kopiis el mia Vindoza
>> sistemo.

> La solvon per "TrueType" mi eksperimentis en Mandrake 9. Tamen programoj
> kiaj Mozilo rifuzis uzi tiajn tiparojn.

Mia Mozilo, kaj cetere ankaŭ plej multaj aliaj Linuksaj programoj, uzadas
senprobleme miajn Trutajpajn tiparojn.

Manuel Pancorbo

unread,
May 8, 2003, 6:58:52 PM5/8/03
to
Federico Zenith:

> Manuel Pancorbo wrote:
>
>> Mi provis linuksan instalojn Mandrake kaj RedHat kaj klopodis
>> esperantigi ilin helpe de la konsiloj de gratulinda Bertilo.
>>
>
> Mi instalis RedHat 8.0 kaj 9.0, sed nun uzas Gentoo.

Bv. plu rakonti pri via sperto kun Gentoo rilate al ghia internaciigo. La
nura informo pri tio en la Gentoo-retejo estas surprize superflua kaj
iomete malesperiga: atingi euro-simbolon en X-medio estas kvazau aventuro!

http://www.gentoo.org/doc/en/guide-localization.xml

Tamen la gentoa sperto allogas min...

> Se ci instalas _chiujn_ lingvopaketojn, ial la unikoda subteno estas
> perfekta:

chu en RedHat au en Gentoo?

>
> Pri tiparoj, ci devus kontroli chu en /etc/X11/XF86Config chiuj tiparaj
> dosierujoj estas elektataj, t.e. neniu havas # malpost si. Chi tio ial

> okazis al mi je la dosierujoj TTF kaj truetype, kiam mi instalis Xfree
> 4.3.0, kiun RH9 uzas, sed mi uzis jam Gentoo'n tiam.

RH9 ne plu uzas la tipreprezentilon de X, sed propran. Tial, la indikon
pri tiparaj dosierujoj anstatauas alispeca ordono.

>
> Bonshancon!
>

Neniam ghi sufichos....

Federico Zenith

unread,
May 9, 2003, 5:31:04 AM5/9/03
to
Manuel Pancorbo wrote:
> Federico Zenith:

>>Mi instalis RedHat 8.0 kaj 9.0, sed nun uzas Gentoo.
>
> Bv. plu rakonti pri via sperto kun Gentoo rilate al ghia internaciigo. La
> nura informo pri tio en la Gentoo-retejo estas surprize superflua kaj
> iomete malesperiga: atingi euro-simbolon en X-medio estas kvazau aventuro!
>
> http://www.gentoo.org/doc/en/guide-localization.xml
>
> Tamen la gentoa sperto allogas min...

Ci pravas, mi kontaktos ilin. Eble mi konvinkos ilin al enmeti novan
gvidon esperantan, ili havas ja plurajn lingvojn...
Sed unue mi devas labori por ekzamenoj nun.

>>Se ci instalas _chiujn_ lingvopaketojn, ial la unikoda subteno estas
>>perfekta:
>
> chu en RedHat au en Gentoo?

RedHat 8.0 kaj 9.0. Mi ŝatis ilin pro tio, sed 9.0 donis al mi retaj
problemoj kaj mi malinstalis tuj.

> RH9 ne plu uzas la tipreprezentilon de X, sed propran. Tial, la indikon
> pri tiparaj dosierujoj anstatauas alispeca ordono.

Ho, mi ne sciis... Nun mi komprenas kial la mia RH ne plu rulis kiam mi
provis enmeti novajn ttf-tiparojn!

>>Bonshancon!
>
> Neniam ghi sufichos....

...sed ĝi bezonos ;-)

Amike,
-Federico

0 new messages