Nun kiam mankas nur 11 tagoj gxis la 12a de decembro, la tago de la fina
nomumo de la elektantoj de Florido, la disputo ne jam estas solvita kaj la
parlamento de Florido minacas neglekti la rezultojn de la popola vocxdonado
kaj mem nomumi la prezidentigajn elektantojn de Florido. Kvankam tio eblas
laux la konstitucio de Usono kaj de Florido, tio estus principa afero kun
gravaj konsekvencoj.
Aliflanke ne plu suficxas la tempo por nombri cxiujn disputatajn
vocxdonilojn, do sxajnas ke justa solvo ne plu eblas. Tamen mi pensas ke tia
solvo sen granda peno eblas:
En Florido por la vocxdonado funkcias du sistemoj:
1) La optika sistemo kiu estas tre preciza. En graflandoj (counties) kie oni
uzas la optikan sistemon la kvoto de eljxetitaj vocxdoniloj (pro evidenta
nevocxo) estas cxirkaux 0,04 procentoj.
2) La kaduka premtrancxa sistemo "Votomatic" kiu estas multe malpli preciza
kaj eljxetas multe pli da vocxdoniloj kiel nevocxoj, nome cxirkaux 1,5
procentoj.
Oni povus supozi ke tiu procentajxo estus simila al tiu de la sistemo 1) se
oni uzus tiun sistemon en la respektivaj graflandoj.
Eblus nun kalkuli jene por atingi korektitan nombron de vocxoj en cxiu
unuopa graflando uzanta la premtrancxan sistemon:
Nombro de vocxoj x 1,5/100 minus nombro de vocxoj x 0,04/100 = nombro de
vocxoj tro eljxetitaj (tronombro).
La tronombro estas atribuata al la koncernaj kandidatoj laux la proporcio
kiun la kandidatoj atingis en la unua masxina nombrado.
Tiel cxiuj kandidatoj ricevos pli da vocxoj en cxiuj graflandoj kun sistemo
2). Se post konsidero de la tiamaniere korektita rezulto montrigxus signife
pli granda distanco inter la du kandidatoj, oni povus konsideri tiun
rezulton kiel valida kaj deklari la venkinton de la vocxdonado.
Se oni konas la respektivajn ciferojn, la kalkulo estas farebla tre rapide.
Mi kiel euxropano kompreneble ne rajtas enmiksigxi en usonajn aferojn. Do
eble iu usonano povus mem pripensi mian ideon kaj turni sin al granda
amaskomunikilo prezentante tiun ideon. Se iu tion faros, mi petos informi
min.
Kun intereso
Anton Oberndorfer
Mi ankaux esploris en kiuj graflandoj la "Votomatic" estas uzata. Mi trovis
tion laux la jena url-o:
http://election.dos.state.fl.us/votemeth/cvs.shtml
Poste mi sumigis la vocxojn por la du cxefaj kandidatoj en la graflandoj en
kiuj oni uzas la premtrancxan sistemon.
El la diferenco el ambaux sumoj mi kalkulis 1,1 procentojn kaj jen mi
atingis signifan ciferon kiu donas avantagxon al unu el ambaux kandidatoj.
La rezulto restas ankaux unusignifa ecx se oni ne plu konsideras tiujn
graflandojn kie oni jam renombris la vocxojn.
Mi nun ne publikigas cxi tie mian rezulton por ke vi mem kalkulu. Vi bezonas
por tio vere nur tre malmulte da tempo.
Prijugxu mem cxu tiu metodo donas al vi fidindan bildon.
Scivoleme
Anton Oberndorfer
La granda aro jurista venkegis, venkegas, venkegos! Tiuj uloj ege ricxigxas pro
la disputo!
(Bonsxance mia filo baldaux eniros bonegan juristan studejon.)
Fakte ni ne havas gravan problemon. Aux Bush aux Gore prezidentigxos. Ambaux
estas inteligentaj, honestaj uloj kiuj ege amas siajn familiojn kaj sian
nacion.
Teorie Bush estas dekstrulo kaj Gore estas maldekstrulo, sed pro tio ke la
nacio ege prosperas, la plejparto de Usonanoj estas aux etete dekstrulaj aux
etete maldekstrulaj kaj do Bush igxis etete dekstrula kaj Gore igxis etete
maldekstrula.
Tio ne estas elekto inter monstro kaj senpeka heroo. Tio estas elekto inter du
neperfektaj homoj kiuj estas tre adekvataj.
Sylvan Zaft (syl...@aol.comREMOVE)
Farmington, Michigan, USA
Hejmpagxo/Homepage: http://members.aol.com/sylvanz
(Verkoj en Esperanto kaj en la Angla pri Esperanto)
(To e-mail remove REMOVE from my address. Forigu REMOVE de mia ret-posxta
adreso.)
Kiel dumviva "maldekstremulo" politike, vi povas imagi mian reagon kiam
prezidento Clinton, nia "maldekstremula" prezidento, lastatempe aprobis legxon
kiu ecx pli sufokos la Kuban popolon per malebligi al Usonaj civitanoj viziti
tiun landon turisme.
Ni vere vivas en neperfekta mondo, cxu ne?
Vilcxjo Harmon
Kompreneble, laŭ eŭropaj normoj, ambaŭ estas dekstregaj, kaj mi ne
dubas, ke la venonta prezidanto de Usono murdos amason da homoj en la
tuta mond', same kiel ĉiu el siaj antaŭuloj.
Vi pravas, ke ne gravas, kiu homo venkas. Tamen, estus granda kraĉo en
la vizaĝo de la usona popolo, se venkus tiu, kiu gajnis malpli da
voĉoj, ĉu ne?
Edmundo
Tute ne laux Al Gore. Unu aux du semajnojn antaux la vocxdonado oni supozis ke
Bush gajnos pli da personaj vocxdonoj kaj ke Gore povos gajni pli da elektoraj
vocxdonoj. Gore diris en intervjuo ke la personaj vocxdonoj tute ne gravos
kajnur la elektoraj vocxdonoj gravos. (Eble li nun havas malan opinion.)
<<Kompreneble, laý eýropaj normoj, ambaý estas dekstregaj, kaj mi ne
dubas, ke la venonta prezidanto de Usono murdos amason da homoj en la
tuta mond', same kiel ćiu el siaj antaýuloj.>>
Cxu?
Mi supozis ke la plej grandajn masaktojn en la lastaj jaroj faris afrikanoj de
diversaj landoj. Ekzemple, la araboj de norda Sudano ne nur masakris la
nigrulojn de la suda parto de la lando sed ankaux sklavigis tiujn.
Gxuste, ili ne estas perfektaj, sed cxu ecx "honestaj"? Mi ege dubas
pri la fidindeco de Gore, kiu vicprezidintis sub unu el la plej
malhonestaj prezidintoj. Kaj nedubinde, Bush mensogis pri sia aresto
pro veturado-ebriigixante kiam li plenumis aligxilojn kaj aliajn
oficialajn dokumentojn, kiuj demandas pri pasintaj arestoj. Certe, oni
ne povas postuli perfektecon, kaj nek unu, nek la alia estas "monstro",
sed mi ne volas trompi min pri ilia fidindeco.
Sent via Deja.com http://www.deja.com/
Before you buy.
>(SylvanZ) wrote:
>> Fakte ni ne havas gravan problemon. Aux Bush aux Gore prezidentigxos.
>Ambaux
>> estas inteligentaj, honestaj uloj kiuj ege amas siajn familiojn kaj
>sian
>> nacion.
>> ...
>> Tio ne estas elekto inter monstro kaj senpeka heroo. Tio estas elekto
>inter du
>> neperfektaj homoj kiuj estas tre adekvataj.
>
>
>Gxuste, ili ne estas perfektaj, sed cxu ecx "honestaj"? Mi ege dubas
>pri la fidindeco de Gore, kiu vicprezidintis sub unu el la plej
>malhonestaj prezidintoj. Kaj nedubinde, Bush mensogis pri sia aresto
>pro veturado-ebriigixante kiam li plenumis aligxilojn kaj aliajn
>oficialajn dokumentojn, kiuj demandas pri pasintaj arestoj. Certe, oni
>ne povas postuli perfektecon, kaj nek unu, nek la alia estas "monstro",
>sed mi ne volas trompi min pri ilia fidindeco.
>