> Ni bezonas "Ne Krokodilu!" bildo por nia nova Esperanto klubo. Se iu ayn
havas >ghin, bonvolu sendi al mi, mi petas. Mia adreso estas
Cas...@aol.com. Dankon >por via helpo.
Por mi estas tute nekomprenebe: Kial en nia Esterantujo:
< esper...@netcom.com > oni tiom multe parolas en la angla?
Cxu nur por montri al aliaj, ke ili scipovas tiun lingvon kaj tial ili
ignoras Esperanton?
Sed mi tute ne komprenas (kaj ecx ne volas kompreni gxin) tial mi simple
forigas
el la listo cxiujn anglalingvajn dialogojn kaj tekstojn.
GESINJOROJ! Mi petegas vin: Ne krokodilu en nia Esperanta parolejo!
Aw eble mi ne pravas?
Amike kaj kore via samideano
Vladimir <besp...@sochi.ru >
>Por mi estas tute nekomprenebe: Kial en nia Esterantujo:
> < esper...@netcom.com > oni tiom multe parolas en la angla?
>Cxu nur por montri al aliaj, ke ili scipovas tiun lingvon kaj tial ili
>ignoras Esperanton?
>Sed mi tute ne komprenas (kaj ecx ne volas kompreni gxin) tial mi simple
>forigas
>el la listo cxiujn anglalingvajn dialogojn kaj tekstojn.
>
>GESINJOROJ! Mi petegas vin: Ne krokodilu en nia Esperanta parolejo!
>Aw eble mi ne pravas?
>Amike kaj kore via samideano
> Vladimir <besp...@sochi.ru >
Plejbone NE foriru. Restu kaj parolu Esperante! Sed alilingvaj mesag`oj
pri Esperanto ankau` bonvenas. Nu, mi diru: oni rajtas afis`i tiajn
mesag`ojn. Bedau`rinde estas ja multaj senfinaj malutilaj diskutoj
precipe en la angla, sed ni rajtas _ne_ legi ilin.
Amike salutas
Ken
*------------------------*----------------------------------------*
| Ken CAVINESS | ESPERANTO La lingvo internacia |
| cavi...@southern.edu | |
| | A language for More info: |
| Physics at Southern | cross-cultural el...@netcom.com |
| Adventist University | communication (800) 828-5944 |
*------------------------*----------------------------------------*
: Por mi estas tute nekomprenebe: Kial en nia Esterantujo:
: < esper...@netcom.com > oni tiom multe parolas en la angla?
Estas normale pro tio ke oni afisxas al pluraj grupoj samtempe
(malrekomendinda kutimo).
: Cxu nur por montri al aliaj, ke ili scipovas tiun lingvon kaj tial ili
: ignoras Esperanton?
Estas normale repliki en la lingvo de la origina afisxo (rekomendinda
kutimo). Iam ni havis longan diskuton Bulgar-lingve, cetere.
: Sed mi tute ne komprenas (kaj ecx ne volas kompreni gxin) tial mi simple
: forigas el la listo cxiujn anglalingvajn dialogojn kaj tekstojn.
Sagxe.
: GESINJOROJ! Mi petegas vin: Ne krokodilu en nia Esperanta parolejo!
: Aw eble mi ne pravas?
Nu, cxiu ajn povas en- kaj eliri cxi tie, do ne eblas respektigi tion
al homoj kiuj pro iu ajn kauxzo deziras paroli pri Esperanto, sed ne
scias gxin. Sed ekzistas la ebleco de kontrolata aux filtrata
("moderated") novajx-grupo. Nun cxar `oficialigxis' s.c.e., oni povus
ekdiskuti la starigon de nova, apuda novajxgrupo nomota ekz-e
"soc.culture.esperanto.filtrata" kiu aperigos nur la afisxojn
skribitajn en Esperanto. Kredeble ni ecx povas fari filtrad-programon
kiu konstatos cxu la afisxoj enhavas Esperantajxon aux ne, tiel ke la
filtristo ne havos tiom da laboro.
Jens S. Larsen
-------------------==== Posted via Deja News ====-----------------------
http://www.dejanews.com/ Search, Read, Post to Usenet
Anka^u mi pensis, ke tio povas esti la sekva pa^so. Tamen ne estas
klare al mi, kio estu la kriterio por akcepto de mesa^go en
SCEM (soc.culture.esperanto.moderated). Pluraj aliaj SC-nova^jgrupoj
havas similan dukanalan sistemon. Se iu povus esplori pri iliaj
kriterioj kaj raporti ^ci tie, tio estus utila.
A^u eble la veraj interesatoj kontakti^gu private, por eviti
senrezultan diskuta^con en SCE ...
Edmundo