> mi petis informojn pri la uzo de Kuraano fare de niaj pakistanaj
> samideanoj.
> Jen la respondo, kiu eble interesas kelkajn el vi.
> [...]
> La vorto "Kuraano" estas arab-lingva vorto.
Ho, Dio! Kia stranga ideo!
--
#####################################################################
Bertilo Wennergren
<http://purl.oclc.org/net/bertilo>
<bert...@hem.passagen.se>
#####################################################################
mi petis informojn pri la uzo de Kuraano fare de niaj pakistanaj
samideanoj.
Jen la respondo, kiu eble interesas kelkajn el vi.
Amike
Renato
KLARIGOJ EL PAKISTANO
LA SANKTA KURAANO
La vorto “Kuraano” estas arab-lingva vorto. Ni vidas
ke kelkaj homoj skribas “Korano”. C'i tiu ne estas
g'usta vorto. La signifo de la vorto “Kuraano”
estas legitaj'o au' la libro kiun legantoj
multe legas. Ni scias ke pli ol 2 miliardoj da islamanoj
legas “Kuraanon” dum c'iu tago kvin-foje en siaj
preg'oj. La vorto “Kuraano” en la araba skribsistemo
estas skribata per arabaj literoj, kiuj en la angla estas
reskribataj per c'i tio Qur'an - Ni uzas la literon K-
(markitan) anstatau' la angla litero Q- En la vorto “Kuran”
la litero A- estas longa vokalo do ni uzas ”AA”
au' A- (markita) kaj skribas “Kuraano” kies
prononco estas “Kur-aa-no”. C'i tiu estas
g'usta prononco de la araba vorto.
Kuraan estas baza kaj fundamenta libro de la religio
“Islamo”. La islamanoj legas g'in kiel sanktan kaj
leg'an libron. Ili pensas kaj kredas ke “Kuraano”
estas kitaab-ullah (libro de Allah) Allah estas la araba
nomo de Dio.
Se ni volas scii pri la religio “islamo” ni devas legi
la libron de islamo t.e. “Kuraano”. Kio estas en
Kuraano, tio estas islamo kaj kio ne estas en g'i
tio ne estas islamo. La diroj kaj la agoj de la sankta
profeto de islamo Muhammad, benata de Allah (B.A)
estas klarigadoj de la Kuraano. Islamanoj kredas
“Kaana g'uluku huu Al Kuraan” (La Kutimoj de la
profeto estas lau' la Kuraano). Li (la profeto)
klarigadis la celojn kaj la signifojn de la Kuraanaj
vortoj kaj terminoj per siaj diroj kaj agoj.
La Esperantigita Kuraano estas eldonita kaj la
klarigadon de Kuraano ni povos prezenti al vi dum
venontaj jaroj. “Ins'aAllah” (se Allah volas).
SANKTA KURAANO:
Ni volas reeldoni la Sanktan Kuraanon. Vi scias ke
g'ia eldonado kaj pos'ta sendado estas
malfacila kaj kostega afero. Ni ne povas sendi
g'in senpage do ni bezonas vian helpon por kovri
sendpos'tkostojn. La kompleta traduko de la sankta
Kuraano (8x5) konsistas 630 pag'oj, kostas 15
usonajn dolarojn. s-ro prof Muztar Abbasi esperantigis,
s-ro Amjad Butt reviziis kaj eldonis g'in. Kosar
Ahmed Memorial Sports & WelfareTrust (bonfara asocio),
monhelpis por g'ia eldonado. La g'en-sek de la
asocio, s-ro M Iqbal Khan, kaj Ikram Lone estas helpemaj
personoj por nia islama E-movado.
VERA LIBRO:
Fakte la “Vera Libro” estas unua volumo de la “Sankta
Kuraano” (92 pag'oj, 8x5), kiu konsistas el la
unuaj 5 partoj el 30 partoj de la “Sankta Kuraano” oni
povas ricevi g'in senpage. Nur bonvolu sendi 5 internaciajn
respond-kuponojn por kovri la pos'tkostojn.
ISLAMA LITERATURO:
Por la klarigado de la malfacilaj versoj el la
“Sankta Kuraano” ni eldonis jenajn libretojn. Oni
povas ricevi ilin senpage. Bonvolu anstatau'e sendi po unu internacia
respond-kupono por sendpos'tkosto.
1- La vivhistorieto de islama profeto s-ro Muhammad
(Benita de Allah).
2- La lasta parolado de la lasta profeto (B.A).
3- Tezoj pri islamo (respondoj de gravaj demandoj de
neislamanoj)
4- Alif Laam Miim (la traduko de la 1-a parto de la
“Sankta Kuraano”).
5- Kuraana Leciono (La klarigadoj de la Kuraanaj
versoj) la leciono konsistas el nau' apartaj libretoj.
Amjad Butt
G'enerala Sekretario de UIEA)
Esperanto Domo,
Murree 47150, Pakistan.
ret-pos'to: amja...@yahoo.com
>> La vorto "Kuraano" estas arab-lingva vorto.
>
>Ho, Dio! Kia stranga ideo!
Nu, efektive, Bertilo, mi ne konsentas kun niaj pakistanaj samideanoj
pri la vorto Kuraano (kun punkteto sub K).
Aliflanke ilia sinteno s'ajnas al mi precize kiel tiu de multaj okcidentanoj,
kiuj insistas ke oni lasu la proprajn nomojn c'iam en neasimilita formo
kaj prononcu ilin lau' la originala lingvo.
Kiu estas la malsameco inter mia skribado de Corsetti (kaj ne Korseti)
kaj ilia skribado de Kuraano?
Mi ne scias, sed Alaho scias pli bone.
Amike
Renato
> Bertilo:
> >> La vorto "Kuraano" estas arab-lingva vorto.
> >Ho, Dio! Kia stranga ideo!
> Nu, efektive, Bertilo, mi ne konsentas kun niaj pakistanaj samideanoj
> pri la vorto Kuraano (kun punkteto sub K).
> Aliflanke ilia sinteno s'ajnas al mi precize kiel tiu de multaj
okcidentanoj,
> kiuj insistas ke oni lasu la proprajn nomojn c'iam en neasimilita formo
> kaj prononcu ilin lau' la originala lingvo.
La diferenco estas, ke tiuj okcidentanoj ne aldonas Esperantan O-finaĵon
al siaj ne-Esperantaj vortoj.
> Kiu estas la malsameco inter mia skribado de Corsetti (kaj ne Korseti)
> kaj ilia skribado de Kuraano?
La O-finaĵo.
Se ili ne volas Esperantigi la nomon, ili skribu "Kuraan" (kun eventualaj
kromsignoj), kaj eble en frazoj aldonu laŭbezone gramatikajn finaĵojn: Ekz.
Mi legis en "Kuraan"(-o).
Mi legis "Kuraan"-on.
Oni ja rajtas lasi proprajn nomojn neasimilitaj. La argumentoj por tiel
agi pri la nomo "Kuraan" estas tute kompreneblaj kaj respektindaj.
Ĝenas min nur la stranga mikso de Esperantigo kaj ne-Esperantigo.
Por mi la formo "Kuraano" similas al ekz. "Shakespiro" anstataŭ
"Ŝekspiro" au "Shakespeare".
>Øenas min nur la stranga mikso de Esperantigo kaj ne-Esperantigo.
>Por mi la formo "Kuraano" similas al ekz. "Shakespiro" anstataı
>"Şekspiro" au "Shakespeare".
Vi pravas. Precize tion mi mals'atis en Bharato. Por eviti novan religian
militon, mi provas konsili ilin almenau' transiri al Kurano (kaj propagandi ke
tiu estas formo pli bona ol Korano, kiun uzas la konataj
okcidentaj imperiistoj Bertilo kaj Renato, kiuj ec' ne mem kredas je g'ia dia
origino)..
Amike
Renato
> La vorto "Kuraano" en la araba skribsistemo
> estas skribata per arabaj literoj, kiuj en la angla estas
> reskribataj per c'i tio Qur'an - Ni uzas la literon K-
> (markitan) anstatau' la angla litero Q- En la vorto "Kuran"
> la litero A- estas longa vokalo do ni uzas "AA"
> au' A- (markita) kaj skribas "Kuraano" kies
> prononco estas "Kur-aa-no". C'i tiu estas
> g'usta prononco de la araba vorto.
Unue ĝi ne estas, ĉar la Q reprezentas alian sonon nur K-similan.
Due "aa" en Esperanto tute ne estas "longa a". Aldone transkribe "a" longa
same kiel "a" mallonga sendistinge iĝas "a" mezlonga en Esperanto.
"Kuraano" prononciĝas en Esperanto "Kura-ano" kaj tute ne Kurāno, kiel la
bonuloj ŝajne tion kredas.
Simono
>"Kuraano" prononcig'as en Esperanto "Kura-ano"
Mi tute samopinias. Min nur prezentis ilian respondon.
Amike
Renato
Kio okazus se ĉiuj nacioj pretendus la ĝustan prononcon de siaj
fonemoj? Do la hungarajn nomojn Aron, Akos, Arpad, Amos, skribitaj per
supresignitaj a literoj, oni devus skribi: Aaron, Aakos, Aarpaad,
Aamos ktp...Koncerne Kuranon la Sicilianoj prononcus Kuraaaano. Nu,
almenaŭ ĉi tiu prononco certe kontentigus niajn piulojn, ĉu ne? {;o)
Eugenio
>
>Simono
>
>
Sed ne temas pri nacioj. Pakistananoj ne estas araboj, nek parolas la
araban lingvon (krom kiam ili legas au recitas religiajn tekstojn
islamajn); la chefaj (sed tute ne solaj) lingvoj en Pakistano estas la
urduo kaj la panghaba. La situacio estas do pli simila al mondo, en kiu
la sichilianoj insistas pri chikanema strangigo de la hungaraj nomoj en
Esperanto. ;-() ol al tiu mondo, kiun Eugenio priskribis.
Al mi estas pli surprize, ke ili shajne opinias eble, ke oni reprezentu
la sanktajn sonojn per malsankta *alfabeto*!
Liland
Islamano lau la maniero de kristana alkoholulo ;-)*
*islamo signifas sinsubmeto al la volo Dia
Sent via Deja.com http://www.deja.com/
Before you buy.
Tre interese.
>Al mi estas pli surprize, ke ili shajne opinias eble, ke oni
reprezentu
>la sanktajn sonojn per malsankta *alfabeto*!
>
Por la musulmanoj ĉi tiu sankta alfabeto estus la araba. Kaj por la
kristanoj? Ĉu la alfabeto de la Dek Ordonoj? Do la hebrea?
>Liland
>Islamano lau la maniero de kristana alkoholulo ;-)*
Mi ne estas certe ĉu mi komprenis bone; ĉu kristana alkoholulo kiam
trinkas, pli bone dirite drinkas, ĉiam pie ripetas post ĉiu glaso:
sangvo de Kristo, sangvo de Kristo....ĉu? {;o)
>
>*islamo signifas sinsubmeto al la volo Dia
>
Nu jes, sed pro ia stranga koincido, Dio volas ĉiam la samon kiel la
aŭtoritatuloj. Ĉu vere? {;o)
>
Eugenio
Liland <lbrn...@hotmail.com>
> Sed ne temas pri nacioj. Pakistananoj ne estas araboj, nek parolas la
> araban lingvon (krom kiam ili legas au recitas religiajn tekstojn
> islamajn); la chefaj (sed tute ne solaj) lingvoj en Pakistano estas la
> urduo kaj la panghaba.
Versxajne la tradukantoj konas la araban lingvon tre bone. Almenaux Kuraano
lauxsxajne estas tre arabeca vorto.
Mi scivolas cxu la unua Kurantradukanto, Italo Chiussi, bone konis araban
lingvon. Ri nomis la tradukon "La Nobla Korano". Eble "La Sankta Kurano"
estas pli gxusta titolo.
> Al mi estas pli surprize, ke ili shajne opinias eble, ke oni reprezentu
> la sanktajn sonojn per malsankta *alfabeto*!
>
La araboj ne bezonas Esperanton. Ili parolas jam la sanktan lingvon.
Ne, la kristana religio ne havas (kaj neniam havis) sanktan lingvon au
sanktan alfabeton; diversaj eklezioj havas siajn -- dum pluraj
jarcentoj, ekzemple, la Romkatolika Eklezio insistis, ke chiuj
nacilingvaj tradukoj de la Biblio bazighu sur la oficiala redaktajho
bazita sur la traduko de s-ta Hieronimo (= Jeromo) [notu ke en la
angla "Hieronymus" preskau devige postportas na "Bosch"; "Geronimo"
estas indiana militestro; kaj la sanktulo estas "Jerome"
elp. "Gheroum'"]. La Greka Ortodoksa Eklezio insistas pri la sankteco
de la greka, inkluzive de Septuaginto (grekjuda versio de la hebrea
Tanahho sed kun pligrandigita enhavo, kiun ankau Hieronimo dubeme
akceptis). Kaj miaj propraj baptismanoj ofte shajnigas, ke ili kredas
ke la anglan version de Regho Jakobo, eld. 1611, rekte diktis Dio mem
el Sia katedro... Tamen, la kristana sinteno al lingvoj estis chiam,
ekde la unua generacio, malpli "religia" ol la islama kaj juda
sintenoj.
> >
> >*islamo signifas sinsubmeto al la volo Dia
> >
> Nu jes, sed pro ia stranga koincido, Dio volas ĉiam la samon kiel la
> aŭtoritatuloj. Ĉu vere? {;o)
Fakte, ne. Tio validas nek pri kristanismo (oni memoru, ke Jesuo mortis
kondamnite pro akuzo pri ribelo, kaj la religio restis kontraulegha dum
preskau 300 jaroj. Post kio, bedaurinde, ghi ektrovis imperian apogon.)
nek pri islamo (chu vi supozas, ke Mahometo devis fughi pro sia akordo
kun la autoritatuloj??). La autoritatuloj chiam klopodas shajnigi sian
volon Dia, sed Dio chiam eskapas ilin kaj inspiras novan Moseon au
Babon au Gandhion au Kingon.
Malkruele,
Liland
FD pri Baptismo
>Malkruele,
>
>Liland
>FD pri Baptismo
>
Kruelege, {;o)
Eugenio