Jen artikolo por via informo. Vi povos krome uzi ghin en
Esperanto-gazetoj au en la informado al la ekstera mondo sendante
ghin en via lingvo al gazetoj, radio, televido au interreta
gazeto. Kiel ekzemplon de tio mi aldonas germanlingvan version
sube. (Tiun mi sendis al novajhagentejoj kaj gazetoj en Berlino.)
Shajnas, ke la grandeco de la Esperanto-vikipedio kontribuas al
la renomo de Esperanto. Interalie sur chiu nacilingva pagho en
vikipedio aperas la ligo al la Esperanto-versio, se tie ekzistas
la koncerna artikolo. Mi jam konatighis kun Esperanto-parolanto,
kiun ghuste la daura apero de tiuj indikoj instigis lerni
Esperanton.
La plua kreskigo de la vikipedio certe helpos en du direktoj -
unuflanke en la informado, aliflanke en la plukonstruado de
Esperanto. Kun chiu aldonita artikolo kaj kun chiu plibonigo de
ekzistanta artikolo la uzebleco kaj la valoro de Esperanto plu
grandighas.
Plezuron en Esperantujo kaj sukceson en via agado
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--
100.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio
Proksimume en la 16a de junio la Esperanto-vikipedio havos
100.000 artikolojn. La internacia lingvo Esperanto per tio
antauvideble estos la 20a lingvo, kiu atingos tiun
grandecon.
Intershangho de la kulturoj de la mondo
Chiutage la Esperanto-Vikipedio http://eo.wikipedia.org/ kreskas
per mezume 40 artikoloj kaj kelkaj cent aldonoj kaj redaktoj de
jam ekzistantaj artikoloj.
La kunlaborantoj venas el pluraj dekoj da landoj kaj tial povas
enmeti la scion el multaj diversaj kulturoj de la mondo en la
Esperanto-vikipedion.
Proksimume 100 librovolumoj de po 300 paghoj
Entute la Esperanto-versio de la interreta enciklopedio entenas
ch. 19 milionojn da vortoj, mezume estas do 190 vortoj por
unu artikolo au 20 linioj da teksto. Metante 600 vortojn sur
unu paghon ebla presita versio havus 30.000 paghojn
au 100 volumojn de po 300 paghoj.
Kelkaj artikoloj entenas nur frazon. Aliaj, kiel la artikoloj pri
"delfenoj" http://eo.wikipedia.org/wiki/Delfenoj au pri la
"Berlina muro" http://eo.wikipedia.org/wiki/Berlina_muro entenas
detalajn prezentojn pri difinita temo.
Esperanto - la "lingva rang-altighanto de la 20a jarcento"
Per la rango 20 atingita en la vikipedio la lingvo Esperanto
konfirmas sian pozicion inter la internacie plej multe uzataj
lingvoj. Esperanto estas unu el la 9 lingvoj, en kiuj la China
Interreta Informa Centro http://esperanto.china.org.cn/
publikigas novajhojn. La serchmashino Google ofertas Esperanton
kiel unu el 42 serchlingvoj
http://www.google.de/preferences?hl=eo .
En la censo en Litovio en 2001 Esperanto atingis rangon 16 inter
la fremdlingvoj, kiujn regas la loghantaro. En samjara censo en
Hungario Esperanto atingis la 18an lokon
http://www.nepszamlalas.hu/eng/volumes/06/00/tabeng/2/load01_13_0.html
.
Kvankam la unua lernolibro de Esperanto estis eldonita en 1887,
do antau nur 121 jaroj, la lingvo estas nun parolata de
homoj en pli ol cent landoj de la mondo.
Ghi hodiau okupas unu el la antauaj lokoj kiel internacie uzata
lingvo kaj oni povas nomi ghin "lingva rang-altighanto de la 20a
jarcento": Neniu alia lingvo povis plibonigi sian pozicion inter
la ch. 6.000 lingvoj de la mondo ene de nur unu jarcento ekde
la lasta loko al unu el la antauaj 50.
--
La stato en jhaudo, 12a de junio, matene, estis 99.756
artikoloj. Chiutage aldonighas 40 ghis 50 artikoloj;
atendeblas do, ke la marko de 100.000 artikoloj estos atingita
chirkau la 16a de junio.
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--
Ein Schritt aufeinander zu
http://www.EsperantoLand.org
Por la kreskigo de Esperantujo
6a SOMERE 2008, 1a ghis 17a de augusto, Kall-Krekel/Eifel
http://www.esperantoland.org/somere/
7a Novjara Renkontigho (NR), 27a de dec. 2008 - 3a de jan. 2009
Frankfurt/Main
http://www.esperantoland.org/nr/
Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj
Libroj, muziko, gazetoj
Forumo ...
--
Pressemitteilung
[dato]
100.000 Artikel in der Esperanto-Wikipedia
Etwa am 16. Juni wird die Esperanto-Wikipedia 100.000 Artikel
umfassen. Die internationale Sprache Esperanto ist damit
voraussichtlich die 20. Sprache, die diesen Größe erreicht.
Austausch der Kulturen der Welt
Täglich wächst die Esperanto-Wikipedia im Schnitt um etwa 40
Artikel sowie um einige hundert Erweiterungen und Redaktionen
bestehender Artikel. Die Mitarbeiter stammen aus mehreren Dutzend
Ländern; sie können daher das Wissen aus vielen verschiedenen
Kulturen der Welt in die Esperanto-Wikipedia einfließen lassen.
Etwa 100 Buchbände zu je 300 Seiten
Insgesamt enthält die Esperanto-Version der Internet-Enzyklopädie
ungefähr 19 Millionen Wörter, im Schnitt also 190 Wörter pro Artikel
oder etwa 20 Zeilen Text. Bei z. B. 600 Wörtern pro Seite würde
eine gedruckte Gesamtausgabe ca. 30.000 Seiten oder 100 Bände zu
je 300 Seiten umfassen.
Manche Artikel umfassen nur einen Satz. Andere enthalten
detaillierte Darstellungen zu einem bestimmten Thema - etwa die
Artikel über "delfenoj" (Delfine) oder über die "Berlina muro"
(Berliner Mauer).
Esperanto: "Sprachen-Aufsteiger des 20. Jahrhunderts"
Mit dem in der Wikipedia erreichten Rang 20 bestätigt Esperanto
seine Position unter den international am meisten genutzten
Sprachen. Esperanto findet sich beispielsweise unter den 9
Sprachen, in denen das Chinesische Internet-Informations-Center
Nachrichten veröffentlicht. Es wird von der Suchmaschine Google
als eine von 42 Suchsprachen angeboten.
Bei der Volkszählung in Litauen 2001 erreichte Esperanto den Rang
16 unter den beherrschten Fremdsprachen. Die im gleichen Jahr
durchgeführte Volkszählung in Ungarn ergab Platz 18 für Esperanto
als Fremdsprache.
Nachdem das erste Esperanto-Lehrbuch 1887, also vor nur 121
Jahren veröffentlicht wurde, wird Esperanto nun von Menschen in
über hundert Ländern der Welt gesprochen.
Es liegt heute als weltweit benutzte Sprache auf einem der
vorderen Ränge und kann als "Sprachen-Aufsteiger des 20.
Jahrhunderts" bezeichnet werden: Keine andere Sprache hat ihre
Position unter den etwa 6.000 Sprachen der Welt in nur einem
Jahrhundert vom letzten Platz auf einen der ersten fünfzig Plätze
verbessern können.
--
Für die Redaktionen: Der Stand am Donnerstag, 12. Juni, morgens
betrug 99.756 Artikel. Täglich kommen 40 - 50 Artikel hinzu,
sodass die Marke von 100.000 Artikeln etwa um den 16. Juni
erreicht wird.
--
Internet:
Aktuelle Zahl der Esperanto-Artikel http://eo.wikipedia.org
Delfine http://eo.wikipedia.org/wiki/Delfenoj
Berliner Mauer http://eo.wikipedia.org/wiki/Berlina_muro
China Internet Information Center (in Esperanto)
http://esperanto.china.org.cn/
Google Einstellungen http://www.google.com/preferences?hl=de
Volkszählung in Ungarn, Esperanto als Fremdsprache
http://www.nepszamlalas.hu/eng/volumes/06/00/tabeng/2/load01_13_0.html
Aliaj artikoloj najbaraj al tiu "magia" numero aperas en
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:La_100_000-a_artikolo
Estas la momento utiligi tiun informon pri tiuj tekstoj en via nacilingvaj
gazetarkomunikoj, lau la modelo proponita de Lu.
Amike,
Toño del Barrio
http://www.delbarrio.eu
----- -----
De: "Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand"