Ahojte/Saluton,
mi plusendas informon pri la ĉi-jara TEK - ĉar ŝajne en tiu ĉi grupo la informo ankoraŭ ne aperis - kaj la evento okazos jam tre baldaŭ - post 2 semajnoj!
Do se iu emus malgraŭ la tempo mallonga aliĝi, faru rapide, por povi rezervi al si ekz. tranokton.
amike Petro
Estimataj,
La Tutslovakia Esperanto-Kongreso (TEK) invitas vin al la urbo Nová Dubnica!
La aranĝo okazos de vendredo la 23-a ĝis dimanĉo la 25-a de Junio 2023 en Nová Dubnica (“Nova Kverkejo”). La ĉeftemo de la evento estos “Esperanto – kiel protekti kaj konservi nian kulturan heredaĵon”
Detaloj kaj aliĝilo finfine pretas:
https://ter.esperanto.sk/(Dankon al KuboF por aperigo!)
Aliĝu rapide, ĉar la tranokt-ebloj en la hotelo estas limigitaj!
Vi estas bonvenaj informi pri la evento viajn amikojn, konatojn... - por ke plejeble multaj eksciu pri la aranĝo kaj povu aliĝi.
Kaj se vi volas enhave kontribui al ĝi, ankaŭ nepre proponu programeron!
amike Petro
Peter Baláž
SKEF-prezidanto