Babilado vespermanĝa morgaŭ je 6:00ptm ĉe Metreon

4 views
Skip to first unread message

Kinen Carvala

unread,
Aug 31, 2025, 10:17:22 AMAug 31
to San Francisca Esperanta Regiona Organizaĵo
Babilu kaj manĝu kun sanfranciskaj esperantistoj ĉe la manĝejaro de Metreon!

Metreon estas ĉe 135 Fourth Street, apud la vojkruco kun Mission Street.

Ni estos proksime al la manĝejo DABAO Singapore (mapa ligilo) en la mezo de la teretaĝo de Metreon. Serĉu la tablon kun Esperanto-flago.

Se vi havas problemojn trovi la lokon, vi povas tekstmesaĝi al organizanto Kinen Carvala per telefona numero (kvar-unu-kvin) tri-kvar-nulo unu-tri-du-sep.

Transportaj ebloj

Trajne

Per trajnoj de BARTMuni Metro oni povas eltrajniĝi ĉe stacio Powell Street, elstaciiĝi per elirejo B4 ĉe stratangulo de Market & 4th Street, kaj marŝi ĉirkaŭ 5 minutoj sudorienten laŭ 4th Street por atingi Metreon-on.

Buse

Krom linioj 14 kaj 14R sur Mission Street, multaj aliaj buslinioj de Muni haltas sur Market Street proksime al Metreon.

De kantono Marin, buslinioj 101, 130, kaj 150 de Golden Gate Transit haltas ĉe vojkruco de Mission & 4th Street. Por uzi la PDF-horaron, la haltejo Mission & 4th Street estas inter la notitaj haltejoj San Francisco Civic Center kaj Salesforce Transit Center. Jen mapo de sanfranciskaj buslinioj de Golden Gate Transit.

Aŭte

Paga aŭtolasejo Fifth & Mission / Yerba Buena Garage ankaŭ estas proksime.

Eventa ligilo ĉe Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/6bbfc6

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages