APERo-19. Informletero

1 view
Skip to first unread message

Nikolao Gudskov

unread,
Mar 1, 2026, 6:26:07 AM (3 days ago) Mar 1
to rusia-espe...@googlegroups.com
APERo-19. Informletero
APERo: KIO ĜI ESTAS?  Ĝeneralaj informoj

AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo (APERo) estas aranĝo de Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI). Ĝi pasas unufoje ĉiujare kaj tradicie estis ligita al la naskiĝo de la Esperanto-Klubo MASI (EK MASI, nun MEA MASI), kiu okazis la 24-an de februaro 1995.
La naskiĝdaton ŝanĝi ni ne povas, sed la tempon de la aranĝo – jes, tial ĉi-jara APERo okazos dum la unuaj majaj festoj. Permesu al ni ne renomi la aranĝon al ASERo!
J
APERo ne estas kursaro de Esperanto aŭ trejnejo de movadanoj! APERo nur kreas klerig-distran medion por nature kaj libervole paroli en Esperanto en la amikema medio.

CELOJ:
- kreo de medio por natura ĉiukiala uzado de Esperanto,
- paroligo de novuloj kaj adapto de ili al Esperanto-medio,
- firm
ado de Esperanto-komunumo per alloga interagado,
- aktivado kaj ripozo en tolerema kaj ĝojiga E-etoso.
LINGVA DISCIPLINO
Tio estas sininstigo paroli dum la aranĝo kun APERo-partoprenantoj ĉie kaj ĉiam nur en Esperanto. Homoj, kiuj ne parolas en Esperanto, traktu la aranĝon kiel trejnadon pri vivo de mutuloj, kiuj kapablas eldiri nur tion, kion ili povas vortumi en la lingvo, uzata en la medio.
APERo-19 okazos la 30an de aprilo - 3an de majo 2026 en Apudmoskvo, vilaĝo Poluŝkino de Ramenskij distrikto (ne konfuzu kun la samnoma setlejo en Odincova distrikto!).
TEMO 

Temo de la 19-a APERo estas “Komencoj”.

La determina temo ĉi-foje estas laŭkutime abstrakta kaj vasta. Ĝi celas inspiri la kunvenontojn krei programerojn en la senlime vasta kampo – de Isaak Neŭtono kun lia verko “Matematikaj Principoj de Natura Filozofio”, konata en la rusa kiel “Начала”, kiu startigis la epokon de la klerismo, ĝis komenceroj el la Esperanto-historio aŭ eĉ el la privata biografio. La temo estas nur la preteksto por niaj kreaj kapabloj! Ĝin eblas malkovri diversmaniere (aŭ eĉ tute ignori ĝin en sia programero).
 
PROGRAMO
La programo estas farata de ĉiuj venintaj aliĝintoj, kiuj ekdeziros ĝin kontribui. Certe, restos niaj ŝatataj tradiciaj programeroj kiel Konkurso de tradukistoj, Horo de Poezio, psikologiaj skeĉoj, priliteraturaj kaj primovadaj prelegoj, koncertoj, tablaj ludoj kaj multo alia...

Ni invitas kontribui al la programo ankaŭ virtuale. Se nia temo inspiras vin rakonti aŭ diskuti pri komencoj de io ajn, vi estas bonvena!

Laŭ via emo vi povus pridiskuti viajn programproponojn aŭ programmendojn en la grupo de APERo-19 en Telegramo aŭ tuj sendu ilin al Mirina
https://t.me/mirina_esperanto.
ADRESO
Moskva regiono, Ramenska distrikto, Poluŝkino vilaĝo, teritorio “Ogonjok”, Saniga komplekso "Poluŝkino"  https://okpolushkino.ru/ 
 
ATINGEBLOJ
Per publika transporto
De la Kurskij stacidomo per elektrotrajno ĝis la stacio Ĵeleznodoroĵnaja, poste per la buseto (маршрутное такси) aŭ buso N 65 ĝis la Saniga komplekso "Poluŝkino".
De la Kazanskij stacidomo per elektrotrajno ĝis la stacio Udelnaja, poste per la buseto N 78 ĝis la Saniga komplekso "Poluŝkino".
Per aŭto
Sekvu la navigilon ĝis la vilaĝo Poluŝkino, Ramenskij distrikto:
laŭ la Nosoviĥinskoje ŝoseo, turno al Koĵuĥovo;
laŭ la Rjazana ŝoseo tra u. Ljuberci ĝis la Jegorjevskoje ŝoseo, turno al Zjuzino.

KONDIĈOJ KAJ PREZOJ
Detalaj informoj pri la kondiĉoj kaj la prezoj troveblas en la Aliĝilo:

https://forms.gle/vFBWaUoJf1igmZ5z8

ALIĜO
Por aliĝi al APERo-19 bezonatas plenigi la Aliĝilon kaj antaŭpagi 50-100% de la tuto.
Pri nealiĝintoj kaj neantaŭpagintoj la organozantoj ne zorgos.

PAGADO
Tuttempa partopreno kun 3-foja manĝado, loĝado en 4-lita ĉambro kaj aliĝkotizo - 8100 rub, el kiuj 500 rbl. ne estas redoneblaj ĉe neveno.
Por (antaŭ)pagi bonvolu ĝiri la monon per SRP (СБП) al Rajffajzen banko laŭ la telefonnumero de Karter (Александр Б.) +7 901 584 9604 kun la mencio, por kiu persono estas la pago.
Atenton! Surloka pagado eblas nur per monbiletoj.
Limdato por aliĝi kaj antaŭpagi estas la 13-a de aprilo.

 
Eblas veni por ajna kvanto da tagoj, sed preferindas – por la tuta periodo.
 
PREZOJ
Aliĝkotizo: 500 rbl/diurne.
Por infanoj, lernejanoj kaj studentoj – forestas.
Por gastoj (sen manĝado kaj loĝado) – 400 rbl/tage.
Loĝado: 1 loko en la 4-lita ĉambro – 1000 rbl/diurne.
Manĝado: 1200 rbl/diurne. Pliajn detalojn pri manĝado vidu en la Aliĝilo.
Atenton! Mendi kaj pripagi manĝadon endas ĝis la 22-a de aprilo, poste eblos nek mendi, nek rifuzi!
 
La sendo de la Aliĝilo signifas konfirmon pri kono kaj konsento pri la prezoj kaj reguloj de APERo-19.

Koran dankon pro via disciplinemo!

Aperu la esperantemaj, gajaj kaj bonhumoraj! Preparu interesajn programerojn! Persvadu partopreni la novulojn! Aliurbanoj ĝustatempe zorgu pri la la biletoj!
BONVENON!!!
Sekvi la novaĵojn eblas en la VK-grupo de APERo: https://vk.com/apero_ek_masi
Pridiskuti ion ajn rilate APERon-19 indas en la Telegram-grupo “APERo-19 Temo: Komencoj”: https://t.me/+lmSG01B6AX9mNmVi
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages