En ruslingva tagjxurnalo "NEZAVISIMAJA gazeta", № 56 (9467), pagxo 8, vendredo, 03.04.2026, eldonkvanto 40 000, aperis artikolo:
HAMLETO EN LINGVO ESPERANTO
Rememorante al Aleksandr Iovlev - regxisoro, aktoro, komponisto, pedagogo
far Igor' Iosifovicx Mosxcxickij - dramaturgo
" Aleksandr Veniaminovicx Iovlev ne plu restis auxtune de la pasinta jaro [2025], kaj kun li foriris io, farinta vivojn de multaj homoj pli interesaj kaj pli raciaj. Gxuste tiel: pli interesaj kaj pli raciaj..."
"...Paralele kun laboro en radioelsendoj Iovlev elpasxadis kiel regxisoro kaj aktoro en teatro "Esperanto", la 6-a simila teatro en la mondo, kie spektakloj estas ludataj en lingvo Esperanto. Artisto Oleg Popkov, kreinta kune kun Aleksandr Veniaminovicx kaj du junaj kolegoj tiun cxi teatron, rememoradis: "En la repertuaro de teatro "Esperanto" estis ecx "Hamleto", en kiu, vere, estis okupitaj nur 2 aktoroj - Gennadij Rudenko kaj Aleksandr Iovlev. La lastan nian spektaklon "Eksterordinara vojagxo por du fortepianoj kaj fluto" laux fabeloj far Donald Bisset ni ludis en 1995 en Finnlando"..."
"...En la fino de la vespero Oleg Popkov legis en Esperanto fragmenton el monologo de Hamleto..."
P. S. Aleksandr Iovlev vivis kaj laboris plejparte en S-Peterburgo/Leningrado en 1945-2025.
Amike, Vladimir MININ