Jubileo de Svetlana Smetanina en la klubo "Lev Tolstoj"

2 views
Skip to first unread message

Nikolao Gudskov

unread,
6:35 AM (9 hours ago) 6:35 AM
to mos...@groups.io, rusia-espe...@googlegroups.com, Rusia Esperantista Unio
 
Jubileo de Svetlana Smetanina en la klubo "Lev Tolstoj"
La 1-an de decembro en la Moskva klubo Lev Tolstoj oni festis 75-jaran jubileon de nia granda aktivulino, prezidanto de REU Svetlana Smetanina. Venis, bedaŭrinde, malmuilte da homoj – nur 8, tamen la festado estis tre solena, kaj sonis gratuloj nur de ĉeestantoj, sed ankaŭ de aliurbanoj, kiuj ne povis persone ĉeesti. Inter diversaj donacoj estis, cetere, speciala nomtorto kun verda stelo. Ĉiuj ĥore plenumis kanton, kiun verkis Ludmila Novikova laŭ melodio de la fama kanto “Espero”, Mikaelo Povorin plenumis du special komponitajn de la kantoj laŭ gratulversoj de Klara Ilutoviĉ kaj Mikaelo Bronŝyejn, Aleksej Nistratov legis gratulpoemeton.
Necesas rimarki, ke la gratulo de esperantistoj estis nur la konkluda gratulfest(en)o honore al Svetlana tiutage: antaŭ tio ŝin gratulis ankaŭ grupoj de ŝiaj lernantoj en diversaj lokoj de Moskvo, kie ŝi instruas la francan, germanan kaj Esperanton – do, ŝia laboro daŭras ne nur en la kampo de nia movado, kie ŝia laboro estas treege aktiva, sed ankaŭ en ŝiaj profesiaj okupoj de instruistino, kie ŝi ankaŭ ricevas grandan laŭmeritan estimon de ĉiuj lernantoj!
 
Al Svetlana Smetanina okaze de ŝia jubileo 01.12.2025
SVETLANA
Laŭ melodio de “Espero” far A. Paĥmutova
 
Brilas tre konata stel’ al ni.
Nomas tiun stelon ni Svetlana.
Ni ne povas vivi plu sen vi –
Kiel sen patrino la infanoj.
Estas vi gvidstel’ de l’ famili’
Kun la glora nom’ Esperantio.
Kaj al tiu stel’ fidelas ni
Kun konfido kaj plensimpatio.
                Svetlana, vi – nia esper’
                Kaj gvidilo laŭ vojo verdstela.
                Deziras al vi kun sincer’
                Ni ĉion plej bonan kaj helan!
Logas vi kun juna energi’
Nin al novaj lokoj, novaj faroj.
Kaj ni tien sekvas tuj post vi,
Kie nin atendas l’ amikaro.
Helan lumon ĉiam portas vi
Kaj la bonetosan atmosferon.
Brilas tre konata stel’ al ni
Kiel personiĝo de l’ Espero.
Ludmila Novikova
 
Por la jubileo de Svetlana Smetanina
Tempo estas ja aĵo banala –
Jaroj kuras sen ĉes’, sen permeso,
Tamen, spite la jarojn, ĉiam strebas ni al la
Aktivado por nia progreso.
Kaj, se verva destino nin dotas
Per bonŝanco dum nia akcel’,
Do, eĉ se la rutino kontraŭ ni ekkomplotas,
Estos ja atingita la cel’.
Refreno:
Se ĝermas jam plendo
Pri l’ aĝ’ en la koro,
La plendon forlavu sen timo:
Pasporton ne kredu,
Spegulon ignoru,
Ĉar floras junec’ en animo.
 
Kun fervoro la kvaran kvaronon
De l’ jarcento ni devas eniri.
Nin timigu neniu malsan’ aŭ malbon’ en
Daŭra vivo kun emo sopiri
Nur al novaj kaj gravaj atingoj,
Nur al novaj deziro kaj tent’,
Kaj disfloros denove la senzorgaj siringoj
Ĉe alveno de nova printemp’.
 
Do, se plu la anim’ restas juna,
Se la vojon lumigas en foro
Verda stel’ – la simbolo de lingvo komuna,
Kiu vivas ĝis nun en la koro,
Levu glasojn kun brua ŝaŭmvino,
Tostu je la feliĉa estont’,
Je la esperantista ĝojplena destino
En fidela amika rond’.
Muziko de Mikaelo Povorin,
teksto de Mikaelo Bronŝtejn
Por jubileo de Svetlana Smetanina
Venis jubilea via festo –
La plej grava, plej solena tag’.
Brilu l’ tuta mond’ en verda vesto
Por vi sen memor’ pri l’ temposag’.
 
Plej festende venis tiu tago
Je l’ komenc’ de nova vivojar’,
Kaj gratulas vin la verda flago
Vorte de la samideanar’.
 
Vi dediĉis vin al Esperanto,
Kaj ĝi dankas vin per sia viv’.
Sonu varme via vivokanto,
Esperigu ĝia efektiv’.
 
Via vivo ĉiam verde lumu,
Vin protektu esperanta vort’.
Grace de l’ favoro vin brakumu
Viaj vivoplen’, ardec’ kaj fort’
 
Via bonfaremo vivu ĝoje,
Por vi zorge brilu la fortun’.
Estu sana hejme kaj survoje,
Ĉiam, ĉie – en estont’ kaj nun.
 
Pasu l’ tempo sen sopir’ kaj veo,
Kaŝu l’ viv’ ĉagrenojn viajn for.
Verve kantu via jubileo
Kune kun homama via kor’.
Via bonfaremo vivu ĝoje,
Por vi zorge brilu la fortun’.
Estu sana hejme kaj survoje,
Ĉiam, ĉie – en estont’ kaj nun.
 
Pasu l’ tempo sen sopir’ kaj veo,
Kaŝu l’ viv’ ĉagrenojn viajn for.
Verve kantu via jubileo
Kune kun homama via kor’.
Muziko de Mikaelo Povorin
teksto de Klara Ilutoviĉ
Svetlana jubileo
 
Hodiaŭ nin kolektis gravideo:
Svetlana kara festas jubileon!
Neniu konjektas vian aĝon nunan,
Ĉar Vi aspektas kaj kondutas june!
 
Vi en "batalo sankta" ne laciĝas
Kaj "bela sonĝo" dank' al Vi efektiviĝas!
Obstino, laboremo, kiel motoroj
Vin movas plu al horizontaj foroj.
 
Nin logas via ora karaktero
Kaj optimisma viva maniero.
Vi tre valoras por samideanoj,
Lernantoj vin estimas, kiel infanoj.
 
Ĉi helan tagon ni al Vi deziru,
Ke ĉiu bon' al Vi memstare iru!
Do brilu-brulu, nia verda stelo
Kaj restu longe ĝoja, sana, bela!
 
Aleksej Nistratov
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages