Gratulo okaze de Naskiĝtago de Esperanto

3 views
Skip to first unread message

Nikolao Gudskov

unread,
Jul 25, 2025, 3:30:50 PMJul 25
to moskvo, rusia-espe...@googlegroups.com


 
 
Klara Ilutoviĉ
Poemetoj dediĉe al Naskiĝtago de Esperanto
 
Verda koloro de Esperanto
Lumo de verda koloro
Stratan trafikon ebligas.
Verda koloro de lingvo
Landojn malfermi instigas.
 
Herbo en verda koloro
Vivon de tero prezentas.
Verda koloro de lingvo
Je esperig’ elokventas.
 
Arboj en verda koloro
Je nutraj sukoj abundas.
Verda koloro de lingvo
Pri mondkunligoj fekundas.
 
Lumas la verda koloro
Pri l’ viv’ espersugestie.
De Esperanto valoro
Venu al ĉiu ĉie!
 
 
Naskiĝtage de Esperanto
Nekalkuleblaj foraj steloj
En la senlima altekstremo.
Sennombraj sunoj sur ĉieloj
De nova kosma spacsistemo.
 
Kaj vivas la aparta stelo –
Ĝi brilas verde, bonespere.
Heligas varme ĝia belo
Ne surĉiele, sed surtere.
 
Lumigis ĝin por la homaro
La Majstro kiel homesencan.
De ĝia naskiĝtag’ deklaro
Heroldas l’ altan vivtendencon.
 
Kaj verda stel’ de Esperanto
Tagnokte lumas premrezista.
Pli laŭte sonu ĝia kanto
Pri kuniĝem’ esperantista!
 
Ne estingiĝu verda lumo
De l’ Esperanto-stel’ amika,
Kontraŭ venene vivofumo
Defendu ĝia fort’ unika!
 
 
Esperanto naskiĝis
Por esper’ de l’ mondo vi alvenis,
Vigle sonu via hela kanto,
Homoj de la bona vol’ vin benis.
Bonan naskiĝtagon, Esperanto!
 
Amikece vi kunigas homojn,
Brilu voke via diamanto
Kaj donacu novajn vivaromojn.
Bonan naskiĝtagon, Esperanto!
 
Via vorto flugu tuthomare,
verdu via admirinda planto
Esperige, verve, malavare!
Bonan naskiĝtagon, Esperanto!


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages