Lastatempd la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis rezolucion, kiu postulas Israelon, konforme al la internacia juro, tuj ĉesigi sian kontraŭleĝan ĉeeston en la Okupita Palestina Teritorio kaj retiri siajn militajn fortojn de tie. Tio memorigas pri la neceso, ke pro siaj oficialaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj UEA devas sekvi la politikon de UN pri ŝtatoj kaj iliaj limoj. Eble la plej konata ekzemplo pri tio estas, ke UEA sekvas la politikon de unu Ĉinio, ne akceptante Tajvanon kiel suverenan ŝtaton sed kiel parton de Ĉinio.
La starpunkto de UN signifas, ke Esperanto-Ligo de Israelo kiel landa asocio de UEA ne rajtas aktivi en la okupita teritorio. Laŭ mia scio tio ankaŭ ne okazas, sed por eviti ajnan malklarecon necesas, ke ELI liveru al UEA formalan deklaron pri la afero. Unuopajn membrojn ELI rajtas havi ankaŭ en tiu teritorio same kiel kie ajn en la mondo.
Alia kazo estas la kontraŭleĝa okupado de granda parto de Ukrainio fare de Rusio. La landa asocio de UEA, Rusia Esperantista Unio, rajtas aktivi nur ene de la internacie agnoskitaj limoj de Rusio sed ne en Ukrainio. Mi ne sufiĉe konas la nunan situacion, sed UEA devas postuli de REU tian deklaron, se REU ne jam donis ĝin. Se REU ne liveras tian deklaron, ĝia statuso kiel landa asocio de UEA devas esti frostigita kaj sekve ankaŭ ĝia reprezentiĝo en la Komitato de UEA.
Mi petas, ke la Estraro de UEA tuj aktiviĝu pri tiuj du kazoj.
Osmo Buller
Dumviva Membro
-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
Groups.io Links: You receive all messages sent to this group.
View/Reply Online (#6005): https://groups.io/g/uea-membroj/message/6005
Mute This Topic: https://groups.io/mt/109710994/2685647
-=-=-
___________________________________________________________
La konversacioj en ĉi tiu listo estas privataj por la komunumo. Bonvolu ne afiŝi retpoŝtojn en vian blogon aŭ plusendi ilin, krom se vi certas, ke ĝi estas en ordo ĉe la verkisto.
: uea-membroj...@groups.io
-=-=-
Group Owner: uea-memb...@groups.io
Unsubscribe: https://groups.io/g/uea-membroj/leave/7975477/2685647/540695413/xyzzy [vm...@yandex.ru]
-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
21.11.2024, 21:34, <rusia-espe...@googlegroups.com>
--
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу "Rusia Esperanto-agado".
Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес rusia-esperanto-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/rusia-esperanto-agado/353241732220632%40mail.yandex.ru.
--
Saluton al ĉiuj!
Pravas s-ro V. Melnikov kaj bravo al nia kara prezidanto Aleksandro Lebedev! Neniu ajn eksterrusia organizo , same kiel unuopaj eksaj "aktivuloj" de UEA rajtas ordoni aŭ postuli al REU, kie kaj kiel ĝi agu. Des pli postuli de ni iujn deklarojn. REU firme staru sur siaj decidoj kaj pozicioj. UEA- Estraro ekneglektis REUn ekde 2014, kiam ni tute oficiale akceptis Krimean E- Asocion al niaj vicoj. Vere, estas tre bedaŭrinde, ke nun la agado en Krimeo ne estas...
Bonan semajnfinon al ĉiuj!
Samideane kaj amike
Sv. Smetanina
--
Отправлено из Mail для Android
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/rusia-esperanto-agado/160111732229292%40mail.yandex.ru.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/rusia-esperanto-agado/160111732229292%40mail.yandex.ru.
22.11.2024, 00:20, <rusia-espe...@googlegroups.com>
>> Ŝajne en Kazanj estis akceptita unuanima decido pri haltigo de pagoj de REU al UEA, aŭ ne?
En Kazanj estis diskutataj akuzoj kontraŭ Svetlana Smetanina, kaj estis akceptita, kvankam ne tute unuanime, tamen per signifa plimulto (34 "por", 6 "sindetenis", neniu "kontraŭ"), decido, kea) la Konferenco kredas al Svetlana Smetanina kaj, defendante ŝian honestan nomon, postulas de UEA konfirmi, ke UEA ne havas ajajn pretendojn al Svetlana kaj ke UEA daŭre agnoskas Svetlana-n kiel sian Ĉefdelegiton por Rusio; ĝis kiam REU ricevos de UEA tian konfirmon, ajna monpagado de REU al UEA kaj kunlaboro kun UEA estas hatigata;b) La Estraro (konkreta komisiito por la tasko — M. Abramoviĉ) en labora ordo bone vortumu tion, verku akuratan leteron prie kaj sendu al UEA.La Estraro efektive en labora ordo verkis leteron, en kiu transdonis al UEA tiun ĉi pozicion de la Konferenco.La letero estia sendita al UEA la 8-an de septembro 2023. Samtage de la ĝenerala sekretario de UEA venis reeĥa mesaĝo, kie li konfirmis la ricevon de la letero.Respondo al nia letero de UEA ne venis.Konforme al la decito de la Konferenco, ekde la 2023-a jaro ne okazas iuj ajn pagoj de REU al UEA.>> O. Buller via groups.io: <...> La landa asocio de UEA, Rusia Esperantista Unio, rajtas aktivi nur ene de la internacie agnoskitaj limoj de Rusio sed ne en Ukrainio. <...> UEA devas postuli de REU tian deklaron, se REU ne jam donis ĝin.Memkompreneble, REU ne donos tian deklaron.Eĉ se iu el gvidorganoj de REU freneziĝus kaj akceptus tiaspecan deklaron, ĝi estus jure nuleca kaj neglektenda kiel kontraŭanta al nia Konstitucio kaj leĝaro.Rusia Esperantista Unio kiel organizo, funkcianta en rusia jura spaco, agas laŭ leĝaro de Rusio kaj laŭ agnoskata en Rusio hierarĥio/subordigo de leĝoj kaj aliaj juraj normoj (niaj kaj eksterlandaj). Laŭ tiu hierarĥio, la plejan superecon en rusia leĝa spaco havas Konstitucio de Rusio. Ajnaj aliaj leĝoj, internaciaj paktoj, kontraktoj kaj interkonsentoj, ceteraj juraj aktoj kaj des pli diversaj statutoj kaj regularoj de iuj ajn organizoj, ĉu niaj rusiaj, ĉu eksterlandaj, validas nur tiuparte, kiuparte ili ne kontraŭas al la rusia Konstitucio. La kontraŭantaj al la Konstitucio tezoj estas jure nulecaj, ignorendaj kaj neglektendaj.Sur sekva ŝtupo staras rusiaj ŝtataj leĝoj, kiel, ekzemple, plej tuŝantaj funkciadon de REU Civila kodo, Leĝo pri nekomercaj organizoj kaj Leĝo pri sociaj unuiĝoj. Ili superas ajnajn statutojn kaj regularojn de organizoj, ĉu rusiaj, ĉu eksterlandaj. Ajnaj regularoj, statutoj, ceteraj aktoj kaj decidoj de gvidorganoj de organizoj, ĉu niaj, ĉu eksterlandaj, estas validaj nur tiom, kiom ili ne kontaŭas rusiajn leĝojn.Laŭ la Konstitucio de Rusio, Respubliko Krimeo, Donecka Popola Respubliko, Luganska Popola Respubliko, Zaporoĵja provinco, Ĥersona provinco estas regionoj de Rusio.Rusia Esperantista Unio estas tutrusia socia organizo kaj, laŭ la Leĝo pri cociaj unuiĝoj, ĝi rajtas havi siajn fakojn kaj efektivigi sian agadon en ajna regiono de Rusio. Inkluzive, kompreneble, la supre menciitajn novajn regionojn.Aktoj de UN, UEA, iliaj statutoj, regularoj, des pli pozicioj de iliaj gvidorganoj, kaj des pli privataj opinioj de senpostenaj emerituloj estas agnoskataj kaj konsiderataj de REU nur en tiuj okazoj, kiam ili ne kontraŭas al rusia Konstitucio kaj leĝaro. Memkompreneble, ni agnoskas priskribitajn en rusia Konstitucio teritorion de Rusio kaj malagnoskas kontraŭantajn al rusia Konstitucio poziciojn de UN, UEA kaj ceteruloj pri tiu ĉi demando kaj pri ajnaj aliaj aferoj.Konklude, de aperos iuj ideoj pri agado de REU en novaj rusiaj regionoj kaj, plej grave, homoj, pretaj tie aktivi — tia agado estos volonte efektivigata. Ekzemple, sola kaŭzo, pro kiu ne okazas agado en Krimeo — foresto de vere organizita loka aktivularo. Ve, post tragika pereo de la krimea Esperanto-stelulo Jefim Zajdman, Espernto-agado en Krimeo ĉesis. Krimea regiona fako de REU, kvankam ĝi daŭre estas, troviĝas, bedaŭrinde, en plene endormiĝinta stato. Tio estas eterna kaj doloriga problemo de nia nesufiĉa aktiveco kiel organizo. Kaj tute ne estas iu jura problemo.
--Aleksandr Lebedev.
----------------21.11.2024, 23:26, "Valentin Melnikov" <vm...@yandex.ru>:
--
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу "Rusia Esperanto-agado".
Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес rusia-esperanto-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/rusia-esperanto-agado/353241732220632%40mail.yandex.ru.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/rusia-esperanto-agado/413831732264989%40mail.yandex.ru.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/rusia-esperanto-agado/6221732275637%40mail.yandex.ru.
Atenti ne endas, tamen scii ĝustatempe pri similaj leteraĉoj ni devas.
Svetlana
--
Отправлено из Mail для Android
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/rusia-esperanto-agado/7741732277569%40mail.yandex.ru.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/rusia-esperanto-agado/1732288434.39027563%40f382.i.mail.ru.
Dankon, Andreo!
Tute juste kaj guste!
Amike
Svetlana
--
Отправлено из Mail для Android
Saluton,aldone al la temo:Osmo Buller asertis:"UEA devas sekvi la politikon de UN pri ŝtatoj kaj iliaj limoj."La politiko de UN estas bazita sur ĝia statuto, kiu (same kiel pri ĉiuj gravaj principoj) estas ambigua. Unuflanke ĝi deklaras la limojn de ŝtatoj netuŝeblaj, de alia flanko ĝi agnoskas la rajton de popoloj al sendependiĝo (kaj libera aliĝo al aliaj ŝtatoj).Tiu ambigueco ne estas hazarda, sed eliras el la naturo de UN, kiu ne estas planeda registaro, sed diskutejo, kiu permesas iom mildigi kontraŭstarojn kaj en multaj kazoj solvi konfliktojn diplomatie.Tiu sistemo pli-malpli funkciis, kiam estis stabila mondo (kontraŭstaro de USA kaj USSR estis stabila, absoluta dominado de Usono estis parte stabila), sed ne plu helpas nun, kiam la globaliĝo disfalas kaj la usona dominado ne plu estas absoluta.Amike,Andrej
пт, 22 нояб. 2024г. в 18:14, Svetlana Smetanina <svsme...@yandex.ru>:
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/rusia-esperanto-agado/CADTXW3VA5t-n1fkYjBMXHSWJvVYQ7b4FezbYEXnCNkdZo37XiQ%40mail.gmail.com.