ordigante mian arkivon, mi hazarde trovis la gratul-poemon dediĉitan al vi. Mi tute ne memoras, kiam mi ĝin verkis, kaj certe neniu ĝin konis.
Mi treege hontas kaj bedaŭras, ke ne retrovis ĝin monaton pli frue, al via jubileo. Tamen - prefere malfrue ol neniam.
Al Viktoro Aroloviĉ
De Viktoro Aroloviĉ naskiĝtag’
estas festo por la klubo kaj movado.
Malfacile eĉ kapteblas por imag’ –
kiom multe faras li sur verda pado.
Pri etoso lingva zorgas en tendar’,
organizas, kaj instruas, kaj konsilas,
historion gardas... ĉiu lia far’
Vere gravas, kaj sufiĉe malfacilas.
Intelektaj ludoj, la saĝula rond’ –
tre sukcesa estas li partoprenanto.
Al demand’ komplika venas tuj respond’...
Jen sentruda fam’ pri lingvo Esperanto.
De aferoj gravaj plenas ĉiu hor’.
Laboremas li, kaj ĉiam viglas june.
Kiel oni diras – vivu do, Viktor’,
Ĝis cent dudek jaroj! Ni gratulas kune!