[esper=brit] Ĉu UEA fermas sian Centran Oficejon ?

9 views
Skip to first unread message

Валентин СЕГУРУ

unread,
Aug 22, 2021, 8:06:22 AM8/22/21
to rusia-espe...@googlegroups.com


 
Воскресенье, 22 августа 2021, 15:03 +03:00 от Валентин СЕГУРУ <seg...@mail.ru>:
 

 

Karaj amikoj !

 

1)

Britaj esperantistoj jam vendis sian domon en LONDONO kaj kio rezultis ?

Nenio bona …

2)

Sekvu la ekzemplon de japanaj esperantistoj,

kiuj ludonas la superfluan spcon en ilia domo en TOKIO !!!

Simile agu nun UEA kaj ni vidu kio rezultos !!!

3)

Se la rezulto estos malbona UEA poste translokighu al Pollando a`u Litovio,

la du el tri naskighlandoj (krom Rusio) de Esperanto,

kie kaj prezoj malplialtas ol el ROTTERDAMO, kaj

apogo de amba`u shtatoj reale ekzistas.

 

Sed komence oni ludonu liberigitan spaco en ROTTERDAMO:

tion oni povas fari tuj !!!

Kaj, sekve, tuj gajni monon !!!

Tia estus prudenta kaj efika politiko !!!

 

Amike,

Valentin SEGURU

 

!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!

 

 

 

Суббота, 21 августа 2021, 14:01 +03:00 от Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

laŭ mi, francesco pravas,

 

amike

 

renato

 

--

~~~
renato corsetti

22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo

renato....@gmail.com

 

 
Суббота, 21 августа 2021, 8:03 +03:00 от Francesco Maurelli <fran...@gmail.com>:
 
Saluton Ian,
mi volas iom kompletigi la informojn kiujn vi donis, aparte pri la unua frazo: "La suba raporto pri la vendo de la domo en Roterdamo venas ne kiel kulmino de ĝenerala diskuto inter la membroj de UEA, sed kiel subita anonco".
Unue, la vendo estas unu el la opcioj, sed ankoraŭ ne estas decidoj. Ĝi estas konkreta ĉar ni ricevis konkretan oferton, kvankam aliaj vojoj estas ankaŭ esplorataj. Tamen, tio ne venas kiel subita fulmo. Tio estas la sekvo de sufiĉe longa procezo, kies ĝermoj venas el antaŭ dudeko da jaroj, kiam Renato iĝis prezidanto de UEA, responde al la demando: "ĉu ni povas havi samkvalitajn servojn - aŭ eĉ pli kvalitajn - elspezante malpli da mono?", kio estas efektive ĝenerale valida demando por ĉio.
La libroservisto emeritiĝos baldaŭ: ĉu havas sencon entute okupi lokon en centra Roterdamo por vendejo kiu estas neniel uzata (kaj sur kies grandaj fenestroj aperas pluraj afiŝoj en la angla kaj nederlanda kun admono ne parki biciklojn tie), ĉu daŭre havas sencon pagi nederlandan salajron, se la laboro povas esti farita aliloke, same aŭ pli bone, malpli koste?
Simile pri kongresoj. Trovi ekvilibran buĝeton en kongresoj estas ofte malfacila, sen paroli pri la koncepto de la kongresoj mem. Se tiuj laboroj povas esti faritaj sambone (kaj verŝajne eĉ pli bone) per teamo aliloke malpli kosta, kial oni devas resti en Roterdamo?
Al tio aldoniĝas la financa situacio de UEA. Por la ĝenerala vartado de la organizaĵo, simple pli da mono eliras ol eniras. Neniu diris iam ajn ke UEA estas rande de pereo. Ĝi estas sufiĉe forta, kaj bonstata. Sed la deficitoj jaraj atingis 6 ciferojn. Fari nenion estus simple signo de malbona administrado. Tial la Komitato de UEA dum la UK en Lisbono 2018 mandatis klare kaj nete (kaj grandplimulte) al la estraro kaj Ĝenerala Direktoro agadi por forigi la deficiton ene de kelkaj jaroj, laŭ specifa tabelo laŭ ŝtupoj. La komisiono pri financo elektita en 2019 prezentis raporton al la Estraro kaj al la Komitato dum la VK 2020, kun klaraj indikoj kaj sugestoj. Tiuj raportoj estis vaste diskutataj dum pluraj kunsidoj de la Komitato (ĉiuj estis rete elsenditaj plene publike), kiuj decidis klare la direkton por la Estraro kaj por la Ĝenerala Direktoro. La membroj de UEA povas kaj partopreni en / spekti la komitatkunsidojn de UEA, kaj paroli kun komitatanoj B kiuj reprezentas la membraron, kaj interveni dum la pluraj okazoj tra la jaro por paroli kaj engaĝiĝi kun estraranoj, ekzemple dum plej diversaj programeroj dum la du lastaj Virtualaj Kongresoj.
Fine, eĉ la ĉefa kontraŭanto pri la movo de servoj el Roterdamo, Osmo Buller, en sia mesaĝo nur substrekis ke la Asocio estas deficita, sen konsideri eksterordinarajn enspezojn kiel heredaĵojn (kvankam lia celo estis malsama, sed nu... :-) )
 
Mi esperas ke mi helpis klarigi la padon kiu kondukis al la nuna debato. Mi partoprenis en la tutamerika kongreso en Kubo kaj en la tutafrika kongreso en Burundo. Estas ege malfacile klarigi kial la homoj tie devas membriĝi kaj pagi al UEA, por subteni ne daŭripovan strukturon, altajn salajrojn por laboroj kiuj povas esti aranĝitaj tute kaj eĉ pli bone en aliaj lokoj malpli koste. Mi opinias ke tiu ĉi movo aranĝi laborfakojn en alia pli moderna, pli malmultekosta, kaj pli kvalita maniero estas tute bona movo por UEA kaj por la E-movado.
 
amike,
Francesco
 
Il giorno ven 20 ago 2021 alle ore 16:57 Ian Fantom <i...@fantom.org.uk> ha scritto:

La suba raporto pri la vendo de la domo en Roterdamo venas ne kiel kulmino de ĝenerala diskuto inter la membroj de UEA, sed kiel subita anonco.

Evidente la Komitatanoj de UEA ne reprezentas la membrojn kiuj teorie elektis ilin, sed regas absolute. La ĝenerala membraro ne estas bone informita, kaj estas traktataj kiel nuraj abonantoj. Ni ne vidis ian grandan iniciaton de UEA provi savi la situacion. Ni vidis nenion pri organiziĝo por popularigi Esperanton inter la publiko - aŭ almenaŭ la Esperantan ideon. Ni ricevis nur impreson, ke la gvidantaro ĝenerale estas tute kontenta lasi la situacion iom post iom degeneri.

Dum multaj jaroj mi havis nenian dubon, ke ekzistas en la centro de UEA sinmortiga tendenco. Malgraŭ la mokoj de la homoj, mi faris tiujn prezentojn dum la jaroj surbaze de bone esploritaj faktoj, kaj mi konstante prezentis la fontojn de tio. Ekde 1943 ekzistis plano de British Council por antaŭenigi la hegemonion de la angla lingvo, lanĉita de Winston Churchill ĉe Harvard. Mi prelegis pri tio ĉe Keep Talking la 5an de julio 2021. Temis ne nur pri la transpreno de la angla lingvo fare de la propagandistoj, por transpreni la mensojn de la homoj. Ili enkondukis ĵargonesprimojn kiuj forprenas de la homoj la kapablon plu pensi racio, kiel ekzemple 'conspiracy theory', kiu kaptis la mensojn de la homoj kiuj ne volas konsideri la eblecon, ke la registaroj kapablas fari mabonajn aferojn. Bedaŭrinde mi malsanis antaŭ ol mi povis pluverki surbaze de tio.

Poste British Council renkontiĝis kun USIA (nun parto de CIA) kaj deklaris, ke la celo estas forigi la ne-anglajn lingvojn de la mondo, anstataŭigante ilin per la angla.

Kvankam la signoj en Britio estis evidentaj, necesis detale esplori por eltrovi ĝuste kio okazas. Mi eltrovis, ke dum la Estraro de Esperanto-Asocio de Britio persiste insistis al la membraro, ke la kapitalo estas foruzata ĝi en la vero akcele kreskegis, dum ili evitis uzi ĝin. Fine la Estrarano pri Financo konfesis, ke miaj ciferoj estas ĝustaj. Ŝi daŭrigis per falsaj pretekstoj, kiujn la homoj ignoris, kaj mi ne rajtis reagi al tio pro cenzurado. Mi jam bezonis kvin jarojn por tion aperigi, kaj miaj solaj rimedoj atingi la homojn estis ekstere de la asocio. Mi estis daŭre ostracita en UEA kiam ajn mi provis levi la aferon.

Kaj dum jardekoj UEA suferis skismon, kiun ĝi provis ignori. Neniu diris en 1907, ke la Ido-skismo estas 'franca afero', same kiel ili nun diras, ke la afrika skismo estas 'afrika afero', aŭ ke la brita skismo estas 'brita afero'. Por veraj Esperantistoj skismo en la Esperanto-movado estas skismo por la tuta movado. La afrikan skismon generis entute homoj en la centro de UEA. Kiam Gbeglo Koffi estis Estrarano de UEA pri Afriko li supozis, ke li, kun sia eŭropa kolego Hans Bakker, povus fari multon por antaŭenigi UEA en Afriko. Tamen li estis celita de Osmo Buller en la Centra Oficejo de UEA, kiu insistis, ke Gbeglo Koffi ne havu lokon en la Esperanto-movado. KIAL?! Kaj kial aliaj ne venis al la helpo de Koffi?

En 2018-2019 mi sugestis al Duncan Charters, ke li kandidatiĝu kiel nova Prezidanto de UEA en 2019. Tio estis eraro. Laŭ liaj reagoj al miaj novaĵleteroj mi supozis, ke li havas sufiĉe bonan komprenon pri la vera situacio, ke li povu fari pozitivan kontribuon por provi savi la situacion. Li ĉeestis la saman studentan Esperanto-Rondon ĉe la Universitato de Kembriĝo kiel John Wells kaj Humphrey Tonkin, kaj evidente konis ĉiujn aliajn, same kiel ankaŭ mi mem. Tamen post miaj raportoj pri la personaj atakoj de John Wells kontraŭ min, reage al mia konfidenca financa raporto pri EAB, kiun mi sendis al li, li ne povus ne miskompreni la aferon. Malkiel Wells kaj Tonkin li mem ĉeestis ŝtatan gimnazion, kaj do mi povus supozi, ke li havus iom alian edukiĝon rilate al klasa lojaleco. Mallonge antaŭ la UK de 2019 mi komencis maltrankviliĝi, kiam mi aŭdis, ke aliaj kiuj subtenis lin estas Osmo Buller kaj Humphrey Tonkin.

En la Fermo de tiu kongreso la sola enhavo de lia prelego, krom anonci maldungojn ĉe la Centra Oficejo, estis insisto ke la membroj ne kritiku, sed kunlaboru. Tio evidente estas stultaĵo, ĉar interŝanĝo de ideoj, informoj kaj kritikoj estas fundamenta elemento de ĉiu kunlaboro.

Dum tiu kongreso mi provis fari aranĝon kiu kondukus al fino de la afrika skismo de UEA. La Estrarano pri Afriko (Jeremie), konsentis kunlabori. La Komitatano A por Britio kaj ĉefa influo en la UEA-komitato pri Afriko (Renato Corsetti) konsentis kunlabori, kaj la Prezidanto de UEA (Duncan Charters) konsentis kunlabori. Mi plejofte en miaj monataj vizitoj al Londono renkontiĝis kun Renato por interŝanĝi informojn, kaj konstante evidentiĝis ke nenio en UEA sub la nova Prezidanto progresas, kaj ke nenio okazas rilate al la plano por ĉesigi la afrikan skismon en UEA. Kial? Ekzistis nenia bona kialo. Fariĝis evidente, ke neniu el ili volas, ke io okazu. Estis tute evidente, ke ilia konstanta plendado pri lia rilato kun Giorgio Silfer kaj la Esperanta Civito estis nur blago. La unuaj vortoj kiujn diris al mi Hans Bakker pri tiu afero en 2006 estis "Estas misfamigo". Pripensu, ke en Lille Humphrey Tonkin eĉ invitis al Giorgio Silfer prelegi ĉe la UK! La libron de Silfer kaj Minnaja la tiutempa Prezidanto donacis kiel emeritiĝan donacon al Osmo Buller (laŭdire plej forta malamiko de Silfer). Ĉu tiel povus okazi, se vere la situacio estus kia ili prezentis ĝin? La fieco de Gbeglo Koffi estis falsita de la aristokratoj de la Esperanto-movado. Petu de Gbeglo Koffi lian libron 'Sub la Verda Ĉemizo'.

La situacio en UEA komencis degeneri post la Puĉo de 1974, gvidata de Humphrey Tonkin, en kiu laŭ John Wells en sia ferma parolado kiel Prezidanto de UEA de 1995 estis 'mensogoj kaj kalumnioj'. Humphrey Tonkin estis la ĉeffiguro en UEA ĉiam deposte. Pasintjare li eĉ fariĝis Honorofica Prezidanto de UEA. Tion mi sentis kiel frapon en la vizaĝon. Legu la libron de Ivo Lapenna 'Hamburgo en Retrospektivo' (dua eldono). Kvankam povas en ia ajn tia verko estis eraroj, mi fariĝis konvinkita, ke li esence pravis - eĉ kiam li asertis, ke temas pri 'Komunisma Puĉo'; li eraris pensante ke temas pri la komunismo de Sovetunio, ĉar la Komunista Partio de Granda Britio estis plene penetrita de la britaj sekurecservo MI5, pli-malpli kiel ĉio alternativa en Britio (aŭ de aliaj branĉoj de la ŝtata sekureco).

Estas tempo, ke Esperantistoj komencu vekiĝi al la vera situacio en la mondo, kaj ekinteresiĝu pri la fundamentaj aferoj kiuj motivigis Zamenhof. Alie ili perdos entute la Esperanto-movadon dum la venontaj kelkaj jaroj.

Ian

-------- Forwarded Message -------

Subject:[uea-membroj] UEA vendos sian domon kaj transdonos siajn servojn
Date:Fri, 20 Aug 2021 12:44:53 +0200
From:La Ondo de Esperanto <laondode...@gmail.com>
Reply-To:uea-m...@groups.io
To:uea-m...@groups.io, esperanto-...@groups.io, Esperanto-historio <eh...@yahoogroups.com>


La Estraro de UEA vendos la kvaretaĝan domon de CO en Roterdamo al neesperantista firmao, transdonos la kongresan organizadon kaj la libroservon al la asocio E@I en Slovakio, kaj transportos la arkivon kaj la bibliotekon Hector Hodler al Aŭstria Nacia Biblioteko.
Legu pli en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/uea-87/



-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
Groups.io Links: You receive all messages sent to this group.
View/Reply Online (#2026): https://groups.io/g/uea-membroj/message/2026
Mute This Topic: https://groups.io/mt/85018152/4432279
-=-=-
___________________________________________________________
malaboni: uea-membroj...@groups.io
-=-=-
Group Owner: uea-memb...@groups.io
Unsubscribe: https://groups.io/g/uea-membroj/leave/7986564/4432279/449691078/xyzzy [i...@fantom.org.uk]
-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-

 

 

--
--
Arkivo de tiu ĉi grupo => http://groups.google.com/group/esper-brit/topics
Por aliĝi oni sendu mesaĝon al esper-brit...@googlegroups.com

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "esper-brit" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to esper-brit+...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/esper-brit/ecd15118-0489-009f-d6ea-4a85683ccb27%40fantom.org.uk.
 
 
--
Francesco Maurelli
----------------------------------------------

"Amikoj, ne timu konstante pri tio, kion diros la sensence kritikanta kaj
grimacanta rutina mondo, sed agu ĉiam tiel, kiel diktas al vi via
konscienco kaj koro.", LLZ

 

--
--
Arkivo de tiu ĉi grupo => http://groups.google.com/group/esper-brit/topics
Por aliĝi oni sendu mesaĝon al esper-brit...@googlegroups.com

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "esper-brit" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to esper-brit+...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/esper-brit/CALDkAwd4exSNw4eYAVJjYA_yW1Fhumgo%2Bem%2BQCR-%3D%2Bf%2Bn1oonw%40mail.gmail.com.
 
 
Валентин Ионович СЕГУРУ - МОСКВА, Россия
Valentin SEGURU - MOSKVO, Rusio
Tel.: +7-968/505-44-00, +7-916/355-94-07
http://www.regnum.ru/news/polit/1817869.html
http://zavtra.ru/content/view/rumyiniya
http://news.ibox.bg/interview/id_380306714 
 
 
 
Валентин Ионович СЕГУРУ - МОСКВА, Россия
Valentin SEGURU - MOSKVO, Rusio
Tel.: +7-968/505-44-00, +7-916/355-94-07
http://www.regnum.ru/news/polit/1817869.html
http://zavtra.ru/content/view/rumyiniya
http://news.ibox.bg/interview/id_380306714 
 

Berto Ŝuman

unread,
Aug 25, 2021, 5:27:22 PM8/25/21
to rusa
22. Aug. 2021 tajpis Валентин СЕГУРУ

2) Sekvu la ekzemplon de japanaj esperantistoj, kiuj ludonas la superfluan spacon en sia domo en TOKIO !!! Simile agu nun UEA kaj ni vidu kio rezultos !!!


Greziljono simile agas. E-aranĝoj okazas prioritate, precipe dum la lernejaj ferioj. En la resta tempo la kastelon kaj bienon luas privataj grupoj. Per tiu lu-enspezo ni riparas, ekzemple la tegmentojn.

Bert Ŝuman


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages