KLERo-2

4 views
Skip to first unread message

Mirinda Strigo

unread,
Sep 11, 2025, 7:08:12 PM (10 days ago) Sep 11
to rusia-espe...@googlegroups.com

KLERo-2 – juna, ĝojplena kaj Esperanta

La 26-30an de aŭgusto en Ĉeboksari (Rusio, Ĉuvaŝa Respubliko) pasis la dua junulara Esperanta renkontiĝo KLERo (Kreriga Lerna Esperanto-Renkontiĝo). La celo de la aranĝo estis kolekti junajn esperantemulojn kaj plibonigi ilian lingvan nivelon, stimulante uzadon de Esperanto dum kuna tempopasigo. 

La propono allogis 15 homojn, 7 el kiuj estis partoprenintoj de KLERo-1 – la Esperanta porjunulara lernejo, okazinta la pasintjaran aŭguston en la sama bazejo “Surskije Zori”, gvidata de Aleksandro Blinov (Ĉeboksaro) kaj Irina Gonĉarova (Moskvo).  Dek el la dek kvin partoprenantoj estas gvidantoj kaj adoleskuloj el la lingva tendaro "Lingvo por Sukceso" (Čeboksaro), kie jam kvin jarojn mi kaj miaj disĉiploj instruas Esperanton kiel la lingvon, elekteblan el kelkaj aliaj. Inter la 15 partoprenantoj 11 estas gejunuloj en la aĝo de 14-27 jaroj. Lingvonivele kvin homoj nur supraĵe konis Esperanton, kvar estis firmaj komencintoj, kvar jam parolantaj kaj du spertaj esperantistoj. Kvin 14-15-jaraj knabinoj estas filinoj de rusiaj esperantistoj.

Por la startuloj estis organizitaj apartaj lecionoj, sed ĉefa akcento dum la lernado estis ĉe la provo praktike uzi instruajn materialojn artefaritajn – por stimuli la gejunulojn mem inventi kaj krei diversspecajn utilaĵojn por popularigo, studado kaj praktika uzado de Esperanto. Abundaj kaj variaj lingvaj ludoj, voĉlegado de beletraĵoj, sketĉoj, tabloludoj kaj, kompreneble, "Homupoj" – la E-movada“Mafio” en Esperanto, surskribo de poŝtkartoj kiel konatiĝo kun  la internacia Esperanto-Poŝtkruciĝo, kreado de grupaj fotoj kaj videofilmetoj, komuna desegnado de komiksoj, aktivaj ludoj kaj promenadoj tra la pitoreska naturo, akompanantaj  de multaj emociaj rememoroj pri la ĵus pasintaj travivaĵoj en la amata infana tendaro – jen kio plenigis tiujn feliĉajn tagojn.

La Organiza Teamo de KLERo-2 dum la preparperiodo spertis multajn perdojn, rezulte ĝin konsistigis, krom mi, Jurij Karcev (Uljanovsko), Anton Rudnev (Sankt-Peterburgo) kaj Grigorij Sencov (Ĉeboksaro). Mi multe dankas al la kolegoj pro la agorda kunlaboro! Koran dankon meritas ankaŭ ĉiuj gepertoprenantoj, la amikemaj kaj ĝojplenaj gejunuloj, vere motivitaj lerni Esperanton.

En la rea buso sur la vojo al Čeboksari post la fino de KLERo okazis spontanea interŝanĝo de impresoj pri la aranĝo, plena je ĝojaj emocioj, novaj spertoj kaj, kompreneble, Esperanto. Ĉiuj menciis sian personan lingvan progreson kaj entuziasmon daŭre lerni Esperanton por veni lingve pli fortaj al KLERo-3.

Do, KLERo-3 okazos! Se vi aĝas malpli ol 35 jaroj kaj volas pli bone koni Esperanton, uzante ĝin en ĉiutaga eventplena vivo – aliĝu al ni venontjare!

Irina Gonĉarova, iniciatinto de KLERo
https://t.me/mirina_esperanto

IMG_5491.JPG
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages