Pri Esperanto en ruslingva gazetaro

1 view
Skip to first unread message

Vladimir Minin

unread,
Jun 9, 2025, 6:21:57 PMJun 9
to Listo 'nova Uea-membroj, Vladimir Minin' via [esperanto-rus]
La 28-an de majo 2025 en ruslingva tutrusia tagjxurnalo "NEZAVISIMAJA gazeta", № 96(9261), pagxo 12 (eldonkvanto 40 000 ekz.) aperis artikolo "KAPTI 'BOT'-on JE LINGVO" (Neuxroreta plagiato transformigxis en seriozan socialan problemon)

"...Scivole, ke, ekzemple, lingvo Esperanto ne naskas tiajn "lavangojn" da sencoj. Gxi kaj ne estas natura, gxi estas elpensita, konstruita lingvo. Kaj kun tio en Esperanto ekzistas granda literaturo, eldonigxas amasinformiloj, homoj konfesas sian amon per tiu cxi lingvo kaj ecx verkas versojn. Semantika kompliko de Esperanto ne atingas "naturecon" ecx de la plej primitivaj homaj lingvoj..."

Tiu cxi artikolo estas grandega, sed la plej interesa en gxi estas tio, ke gxis 96% de cxiuj tekstoj generitaj far Artefarita Intelekto (AI) estas facile identigeblaj, kiel plagiato. Por kasxi tion oni proponas traduki originan nacilingvan tekston per AI komence en Esperanton. Kaj homo, kiu posedas la originan nacian lingvon devu korekti la E-tradukon. Poste per AI necesas traduki la tekston el E-o en la celitan lingvon, kaj homo posedanta la celitan lingvon korektu tiun cxi tradukon. Kaj la rezulta teksto jam ne povus esti preskaux 100-procente indentigebla, kiel plagiato.
Amike, Vladimir MININ
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages