La 11-an de junio 2025 en tutrusia tagjxurnalo "NEZAVISIMAJA gazeta", № 106(9271), eldonkvanto 40 000, pagxo 16, aperis artikolo "Sako da mono kaj peco da pano" (Pri hirtigita filologo, granda fakiro kaj ironia posteulo de Rjurikidoj), far Vardvan Varjxapetjan
"[...] Uhxtomskij Dmitrij Dijevicx (1912-1993) - fotokorespondanto. Alta, la vizagxo esprimplena (la ordinara esprimo - ironia), densaj haroj kun blanko, ja Uhxtomskij jam estis pli ol 60-jara, kiam mi unuafoje ekvidis lin en revuo "Ogonjok" (1973), kie mi mem tiam eklaboris. Por ni tiam ne bonsxancis labori kune, kaj pli proksime ni konatigxis, kiam ni ambaux laboris en revuo "Otcxizna" (en la 1970-aj). Kion mi tiam sciis pri li? Nenion. Nu, mi sciis, ke li estas veterano, partopreninto de la Granda Patrolanda Milito, kaj evidentigxis, ke li estas skolto, dum la tuta milito li plenumadis
apatan taskon en Irano. Iam en junagxo li finis teatran lernejon, laboris en 'Teatro Esperanto' (evidentigxis, ke en la 1930-aj estis ankaux tiu), logxis en Turkmenio, kaboris en gazeto"Turkmena fajrero". Kaj post la milito - en Ministerio pri viandlakta industrio (kiel fotisto).
Mi fojfoje vizitadis lian hejmon, ni pridiskutadis la taskojn, komisiitajn al ni. Dmitrij Dijevicx tre afereme esploris cxiujn variantojn. Surprizis min, ke li cxie konis cxiujn: en teatroj, hoteloj, institucioj. Iam mi demandis lin pri lia patronomo.
- Ja ne tiom rara. Jen cxe mia patro ankoraux pli bonsona - Dij Esperovicx, kaj cxe la avo entute - Esper Esperovicx.
- Sed kion ili faris kun tiaj nomoj? - stulte demandis mi.
- Ja nenion. Ili estis princoj. Gxis la revolucio. Nu kaj ankaux post la revolucio, cxu ien eblus retirigxi. Se mi estas blondulo, mi ja post la revolucio ne igxis rufa. Mi sxecas, mia kara, sxercas...
Sed kio estis sxerco, mi ne precizigis. Sed nun mi scias.
Intercetere, princoj Uhxtomskij - el Rjurikidoj, en la nombro de prauloj de Dmitrij Dijevicx - kaj Jurij Dolgorukij, kaj Batyj."
En Esperanton tradukis Vladimir Minin