Tomska Esperanto-Klubo (Rusio) anticipe anoncis, ke ni festos la 227-an naskigxtagon de Aleksandr Sergejevicx Pusxkin (la Suno de la ruslingva poezio) la 7-an de junio kun tomskaj esperantistoj. Li naskigxis la 6-an de junio 1799.
Mi alportis lian libron "Euxgeno Onegin" en Esperanto-traduko far Valentin Melnikov. Ni vocxlegadis kaj recitadis fragmentojn el poeziajxoj de Pusxkin. Intercetere mi rimarkigis, ke Valentin subite kaj neatendite mortis la 23-an de majo 2026, cxar kelkaj tomskajn esperantistoj gxis tiu cxi vespero ankoraux ne auxdis pri tiu malfelicxa evento. Ni ankaux omagxis al Valentin pri lia traduko de la plej fama poezia verko far Pusxkin. En la vespero partoprenis 8 tomskaj esperantistoj kaj du eksaj tomskaj esperantistoj el Stavropolo kaj S-Peterburgo.
En la sama vespero ni ankaux adiauxis unu tomskan esperantiston, kiu decidis translogxigxi el Tomsko al S-Peterburgo.
Amike, Vladimir MININ