Gratulindas la evoluanta kunagado inter rusiaj kaj ĉinaj geesperantistoj. Tamen, oni ne forgesu, ke hodiaŭ estas festata la Nova Jaro (Novruzo/Naŭruzo) en certaj landoj de la Proksima Oriento, inkluzive de Irano. La rusia prezidento V.Putin sendis siajn gratulojn kaj bondeziris, ke la irana popolo supervenku nunajn severajn provojn kaj emfazis, ke Moskvo restas fidela amiko kaj fidinda partnero de Teherano dum ĉi tiu malfacila tempo. Ni aliĝu al la gratuloj, ne forgesante la fakton ke ekde la 2021, kiam fondiĝis EToSo (E-kursaro de Tibor Sekelj surbaze de naciaj lingvoj), kelkaj dekoj da rusiaj (kaj alilandaj) geesperantistoj lernis Esperanton kaj perfektigis ĝin kadre de tiu programo financata de iranaj E-sponsoroj, kiuj disponigis la Zoom-horojn el Teherano, ĉefurbo de Irano, membro de BRICS-landaro. Ĉu nun ne estas nia vico helpi al la Irana E-Asocio? Ĉu pripensindas?
_._,_._,_