Re: [uea-membroj] La prezidanto de ĈEL laŭdis nian klubon en ĈK

2 views
Skip to first unread message

Vladimir Minin

unread,
Nov 7, 2025, 5:27:05 AMNov 7
to uea-m...@groups.io, 'Валентин СЕГУРУ' via Rusia Esperanto-agado
Dankon, kara s-ro Guojiang Wu!
Ankaux rusiaj esperantistoj opinias, ke LEKK estas la plej aktiva Esperanto-Klubo en Cxinio, almenaux rilate al interamikigxo de cxiniaj kaj rusiaj esperantistoj.
Pliajn sukcesojn al Vi kaj al la Klubo,
Vladimir MININ

On Thursday, November 6, 2025 at 04:34:01 PM GMT+3, Guojiang Wu via groups.io <ghemelurboj=sin...@groups.io> wrote:


Inter la 31-a de oktobro kaj la 2-a de novembro 2025, la 15-a Ĉina Kongreso de Esperanto (ĈK) organizita de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) okazis en Tajyuan, ĉefurbo de la provinco Shanxi.

Ĉar mia edzino, kiu suferis kirurigionbezonas mian prizorgon, mi ne partoprenis en la kongreso. Tamen Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo (LEKK), kiun mi gvidas, sendis kvarpersonan delegacion, unu el la tre malmultaj lokaj Esperantaj organizoj, kiuj aperis en la kongreso per teamo. Tie la delegacio renkontis nemalmultajn eksterprovincajn membrojn kaj kursanojn de la klubo.

 

Krom E-instruado ĉi-jare LEKK sukcese okazigis kelkajn eventojn: la 6-a Liaoning-a Recitado de Esperantaj Poemoj, konstruo de Esperanta Kultura Arbaro kaj Esperanta Prepria Kultufesto, kaj aliaj praktikoj de Esperanto en komerco kaj turismo, probable vi legos pri tiuj eventoj en mia artikolo jam sendita al la revuo Esperanto en oktobo se ĝi estas konsidere publikigota. 

En la malferma ceremonio de la kongreso s-ro Liu Dawei, prezidanto de ĈELlaŭdis nian klubon en sia parolado. La delegacio ankaŭ aŭskultis la videajn gratulojn elsenditajn de Fernando Maia Jr, la UEA-prezidanto,  So Jinsu, UEA-vicprezidanto kaj tiama prezidanto de Korea Esperanto-Asocio,  Ahmad Manduhi,  la ILEI-prezidanto,  Ana Riheiro,  prezidantino de TEJO, kaj Ikuko Kitagawa,  prezidantino de Japana Esperanto-Instituto. La delegacion altiris solena Ekspozicio de Libroj pri Ĉinio, kies malferman ceremonion prezidis Chen Ji, ĝenerala sekretariino de ĈEL kaj nova prezidantino de KAOEM.

La kongreso estis sukcesa kaj fruktedona. La delegacio, membroj kaj kursanoj de la klubo ĉeestis 11 kunvenojn/kunsidojn kaj kundividis 5 temajn prelegojn, i.a. la UEA-strategia plano AKIRI, pri kiu prelegis Prof. Gong Xiaofeng, estraranino de UEA.  

Dume la klubano Shen Ning partoprenis Renkontiĝon de Ĉinaj konkursantoj por Internacia Esperanto-Sumoo iniciatita de s-ro Hori Jasuo el Japanio en 2009. Li estas unika ĉina konkursanto, kiu plej longdaŭre (ekde 2017) partoprenis en la evento kaj akiris la plej multajn diplomojn (41).

Dum la kongreso Wu Guojiang, prezidanto de LEKK, redaktis 10 numerojn de “LEKK en ĈK’ kaj rapide raportis aktivecojn de la delegacio, membroj kaj la kursanoj de la klubo per esperantaj kaj neesperantaj grupoj ĉe Viĉato (WeChat). Ilin povis legi la plej granda parto de ĉinaj esperantistoj, kelkaj eksterlandaj esperantistoj kaj kelkdeko da neesperantaj amikoj ĉiam subtenantaj la klubon.

 

La klubo aparte kunsidos por la 15-a ĈK en la 12-a de novembro 2025.  Informu nin antaŭ la 11-a de novembro se vi havas proponojn al la kunsido aŭ al la laboro de la klubo.

 

 

Wu Guojiang

Komitatano B de UEA

prezidanto de Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo, Ĉinio

 

Retadresoj:

gheme...@sina.cn  ghemel...@sina.com
_._,_._,_

Groups.io Links:

You receive all messages sent to this group.

View/Reply Online (#6739) | Reply to Group | Reply to Sender | Mute This Topic | New Topic


___________________________________________________________
La konversacioj en ĉi tiu listo estas privataj por la komunumo. Bonvolu ne afiŝi retpoŝtojn en vian blogon aŭ plusendi ilin, krom se vi certas, ke ĝi estas en ordo ĉe la verkisto.

: uea-membroj...@groups.io
Your Subscription | Contact Group Owner | Unsubscribe [min...@yahoo.com]
_._,_._,_
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages