Fwd:

4 views
Skip to first unread message

Nikolao Gudskov

unread,
Feb 25, 2026, 11:59:17 AM (7 days ago) Feb 25
to rusia-espe...@googlegroups.com, mos...@groups.io



-------- Пересылаемое сообщение --------
Кому: "nik...@yandex.ru" <nik...@yandex.ru>;
Тема: (Без темы);
18:32, 25 февраля 2026 г., Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>:

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1286
2026-02-25


#KALOCSAY50 – 50 JAROJ MEMORE AL KÁLMÁN KALOCSAY

2026 markas respektive 50 kaj 20 jarojn post la forpasoj de Kálmán Kalocsay (1891–1976) kaj William Auld (1924–2006), du el la plej influaj poetoj, tradukistoj kaj kulturaj organizantoj en la historio de Esperanto. Okaze de tiu memordatreveno Universala Esperanto-Asocio (UEA) lanĉas la iniciatojn #Kalocsay50 kaj #Auld20 por instigi la realigon de serio de kulturaj agadoj tra la jaro omaĝe al la poetoj kaj iliaj verkaroj kaj heredaĵoj.

#Kalocsay50

Kalocsay estis ne nur elstara poeto, sed ankaŭ stilnormiganto kaj kunredaktoro de la revuo Literatura Mondo, kiu markis epokon en la evoluo de la Esperanta literaturo. Per siaj tradukoj de mondliteraturaj klasikuloj kaj per sia propra poezio li montris la esprimkapablon de Esperanto je plej alta arta nivelo. Samtempe li aktive laboris por videbligi aliajn verkistojn kaj por konstrui ampleksan panoramon de la kultura vivo en nia lingvo (kion simile faris ankaŭ Auld).

La 27-an de februaro 2026 ni atingas la 50 jarojn sen la verkanta plumo de Kalocsay. Kiel unua simbola ago la Libroservo de UEA proponis kiel specialan oferton de februaro la libron Izolo, poemaron eldonitan en 1977, unu jaron post la morto de la aŭtoro, sed mem preparita por eldono en 1939, kio ne okazis pro la Dua Mondmilito. Kontribuis por la finfina eldono Auld mem, pro kio tiu leginda libro bone simbolas la daton. Ĝis la fino de februaro la Libroservo ofertas Izolo kontraŭ nur 2,67 €.

Jam la 20-an de februaro la Prezidanto de UEA faris specialan kulturan intervenon en la 10-a Kuba Esperanto-Renkontiĝo, en Havano, kie li persone partoprenis kiel honora gasto kaj festpreleganto. Maia prezentis kaj deklamis ne nur el Izolo, sed ankaŭ el la libroj Rimportretoj kaj Rimleteroj (ankaŭ lige kun Auld). La 21-an de februaro, Tago de la Gepatra Lingvo, la Esperanto-klubo de Debrecen renkontiĝis ĉe la Biblioteko Méliusz por paroli pri Kalocsay kaj lia verkaro. Kaj mem la 27-an de februaro, en Budapeŝto, reprezentantoj de hungaraj Esperanto-organizaĵoj kaj UEA omaĝos Kalocsay per publika florkronado ĉe la memortabulo sur lia iama loĝdomo: je 15:00 ĉe strato Nyúl n-ro 4. La organizadon de tiu ago UEA dankas al Szilvási László, kunlabore kun la Komisiono de UEA pri ZEO-j kaj la Estrarano de UEA pri Kulturo, Zdravka Boytcheva.

Kadre de #Kalocsay50 UEA kuraĝigas asociojn kaj ĉiujn Esperanto-grupojn kaj individuojn entrepreni tra la jaro renkontiĝojn kaj diverstipajn okazojn por omaĝi, memori kaj ĉefe studi la vivon kaj verkojn de Kalocsay, kio mem estas valora heredaĵo de nia lingvo. “Kalocsay estas konata kiel poeto kaj tradukisto, sed lia talento estis pli vasta: li ankaŭ interesiĝis pri muziko kaj eĉ komponis por kelkaj el siaj poemoj kaj tradukaĵoj. En 2026 ni volas montri Kaloĉajon ne nur kiel gravan historian figuron, sed kiel vivan inspirfonton por kreado kaj kleriĝo, por plu sonigi la esperantan kulturon al la nunaj kaj novaj generacioj”, komentis Boytcheva. “El la laboro de Ada Csiszár, proksima persona kunlaboranto de Kalocsay kaj parta heredanto de liaj aŭtoraj rajtoj, eblas scii, ke la muzikemon li heredis de sia patro, kiu elstare bone ludis violonon, kaj ke en siaj studentaj jaroj Kalocsay lernis ludi pianon kaj lerte ludis fluton”, komplementas Szilvási. Danke al la laboro de Csiszár kaj hungaraj esperantistoj, estas retejo de kie oni povas senpage legi preskaŭ ĉiujn verkojn de kaj pri Kalocsay.

Antaŭviditaj pri #Kalocsay50 kaj #Auld20 estas programeroj en la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graco, Aŭstrio, kaj en la Virtuala Kongreso, kunlabore kun Akademio Literatura de Esperanto (aliĝi al la UK eblas per https://uk.esperanto.net). Aldone menciindas, ke la revuo Literatura Vivo, kun kiu UEA kunlaboras, lanĉis la specialan literaturan konkurson Kalocsay.

Krom organizi agadojn, gravas raporti pri ili, pro kio utilas la kradvorto #Kalocsay50 kaj #Auld20 apud #Esperanto ĉefe en sociaj retoj. Pri #Auld20 UEA baldaŭ komunikos, samkiel pliaj informoj pri la programoj tra la jaro estos publikigataj en la retejo de la Asocio kaj ĝiaj komunikkanaloj, pro kio ĉiuj bonvenas diskonigi kaj senpage aboni la gazetarajn komunikojn de UEA.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1286


La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, unikoda kodigo.

Premu por malaboni la liston


-------- Конец пересылаемого сообщения --------


--
Отправлено из мобильного приложения Яндекс Почты
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages