Festo "Ivan Kupala"
Festo "Ivan Kupala" estas la plej antikva festo festata en la nunaj tempoj en Rusio. Gxi estis festata antaux la apero de la kristanismo en Rusio. Laux la Julia kalendaro la suda solstico en la norda hemisfero okazis la 7-an de julio kaj estis la plej varma tago dum la tuta jaro. Kaj tial necesis okazigi komunajn reciprokajn priversxadojn per akvo por cxiuj atingeblaj homoj ekster la logxejoj. Kaj nuntempe pri tiu amuza okupo plej volonte okupigxas infanoj kaj junuloj. Sed ne nur tio. Tiu cxi festo komencigxas ekde la nula horo gxis la 24-a. Kaj dum la tuta tiu cxi diurno dauxras pli grandaj diablajxoj kaj huliganajxoj, ol dum la ceteraj tagoj de la jaro. Al gxi similas la okcidenta Halloween. Dum tiu nokto necesus trovi florantan filikon en arbaro por igxi felicxa, kaj plekti florkronojn kaj flosigi ilin laux riveroj, por ke kaptu ilin iuj personoj, kiuj estus tauxgaj por igxi felicxigaj fiancxoj aux fiancxinoj. Ktp.
Ankaux aliaj slavaj popoloj havas similajn morojn, sed ne nur rusoj.
Do bv gxui agrablan kaj gajan kunfestadon morgaux!
Amike, Vladimir Minin