Saluton, karaj ☼
Ĉu vi jam planis viajn aprilajn feriojn? Ĉu vi ŝatus plibonigi vian lingvonivelon, ekzameniĝi, kanti, bicikli aŭ bibli-umi en Esperanta etoso? Jen 2 ebloj:
PRINTEMPaS, jam la 14an fojon,
invitas vin al kastelo Greziljono, apud la fama Luar-valo en Francujo
de vendredo, la 17a de aprilo, ĝis dimanĉo, la 26-a de aprilo 2026
★ Famaj instruistoj: Birke Dockhorn, Zsófia Kóródy , Marion Quenut, Paweł Fischer-Kotowski
★ Eblas pasigi KER-ekzamenon (intervjuon)
★ Ekskursoj al lokaj vidindaĵoj, promenado en nia parko, ĝardenumado
★ Vespera programo
Jen pliaj informoj: gresillon.org/p >> Jen aliĝebloj: gresillon.org/al << ⚠ Aliĝu tuj !
Mult-aktivec-tagoj, kiel ĉiujare.
de dimanĉo, la 26a de aprilo, ĝis sabato, la 2-a de majo 2026
✩
Biciklaj promenoj kun Eddy van den Bosch kaj BEMI
✩
Lerni Esperanton, pratiki Biblion kun Benoît Ente, dominikana frato
✩
Ĥora (korusa) kantado kun Bernard Bigonnet
kaj Interkant
✩
Prelegoj de Anne Amblès, Ella Strug, Thomas Bormann
✩
Tibeta gimnastiko, sudamerikaj dancoj
Jen pliaj informoj: gresillon.org/k >> Jen aliĝebloj: gresillon.org/al << ⚠ Aliĝu tuj !
✈ Bonvolu plusendi tiun ĉi mesaĝon al ĉiuj viaj Esperanto-amikoj, kluboj, asocioj
Ĝis baldaŭ en kastelo Greziljono
Kulturdomo de Esperanto / Maison Culturelle de l'Espéranto
1310 route du Lude, FR-49150 Baugé-en-Anjou Telefono/respondilo +33 241 89 10 34
Kara Bert! Dankon pro viaj invitoj! Bedaŭrinde, niaj samideanoj ne povas nun vojaĝi pro altaj vojaĝprezoj kaj necerta ebleco de vizo-obteno. La kurzo de eŭro estas tre alta. Venu vi al ni! Nia landa somera aranĝo RET ( Rusiaj Esperanto - Tagoj ) okazos la 15-25 de julio 2026 en suda Rusio, 400 km for de Moskvo. La informo kaj aliĝilo estas en la paĝaro de REU: reu.ru
Bonvenon!
Fartu bone!
Amike
Svetlana
--
Отправлено из Mail для Android
--
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу "Rusia Esperanto-agado".
Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес rusia-esperanto-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/rusia-esperanto-agado/CAJ7TFkwH_2cSdvHDESu8EoSP%3DDKNCs5f4E%2Bo6qGwFiOEp%3Dhxsg%40mail.gmail.com.