La rezultoj de la konkurso «Tiu Tag' de l' Venko» omaĝe al la 80-a jubileo de la Granda Venko

1 view
Skip to first unread message

Александр Лебедев

unread,
May 14, 2025, 6:24:40 PMMay 14
to rusia-espe...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj!
En diversaj dissendolistoj jam aperis la mesaĝo pri rezultoj de la literatura konkurso «Tiu Tag' de l' Venko»,
sed ial ne aperis en ĉi tiu dissendilisto, do mi plusendas ĝin ankaŭ ĉi tien.
Gratulojn al la venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj!
-- 
Amike, Aleksandr Lebedev.
 
 
Estimataj samideanoj, karaj geamikoj!
 
La literatura konkurso omaĝe al la 80-a jubileo de la Granda Venko sukcese pasis kaj jen estas la rezultoj.
Entute venis 20 kontribuaĵoj de 11 personoj el 10 loĝlokoj de Rusio.
 
La branĉo «Prozo»
 
La unua loko estas aljuĝita al Lidija Jerofejeva (u. Niĵnij Tagil), pro la rakonto «Kolja» pro kapablo profunde esprimi ideon de la verko en mallonga literatura formo.
 
La dua loko estas aljuĝita al Tamara Andrejeva (u. Sankt-Peterburgo) pro la rakonto «Tiu Tag'!» — verko de alta literatura nivelo.
 
La tria loko estas aljuĝita al Raja Kudrjavceva (u. Jekaterinburgo) pro la eseo «Milito estas...» — bonkvalita profunda rakonto pri la komplika vivo de granda artisto.
 
La branĉo «Poezio»
 
Originalaj verkoj en la branĉo «Poezio» ne estis, ĉefe venis tradukoj de konataj kantotekstoj.
La ĵurio decidis atribui du unuajn lokojn kaj unu duan.
 
La unua loko estas aljuĝita al Viktoro Aroloviĉ (u. Staraja Kupavna) pro la altnivela traduko de la fama kanto (vortoj de J. Drunina) «Sur Kurgano».
 
La unuan lokon (disdividinte ĝin kun V. Aroloviĉ) ricevas Vladimir Opletajev (u. Surguto) pro la bona sukceso sur la kampo de poezia tradukado, versaĵo de de V. Ŝefner «La 22-a de junio».
 
La dua loko estas aljuĝita al Ludmila Novikova (u. Moskvo) pro alta nivelo de poezia tradukado al Esperanto de famaj kantoj: kantotekstoj de M. Isakovskij «Sur la sennoma domin-alto», «Faŝistoj forbruligis ĥaton»; de J. Dolmatovskij «Rememoro pri la eskadro „Normandio — Nemano“», «Hazarda valso»; de J. Jevtuŝenko «Ĉu l'rusoj strebas al milit'?».
 
Speciala premio
 
Laŭ decido de la ĵurio, specialan premion pro interesa kaj neordinara esploro el historio de Esperanto «Esperantistoj en la alia flanko de fronto» ricevas Anatolo Sidorov (u. Sankt-Peterburgo).
 
Korajn gratulojn al ĉiuj gajnintoj!
Grandan dankon al ĉiuj partoprenintoj kaj multajn sukcesojn al vi ĉiuj!
Premiitaj verkoj aperas en la maja numero de «Cerbe kaj Kore», la aliaj indaj por publikigo aperos iom poste. Diplomoj kaj monpremioj por la gajnintoj sekvos!
 
Svetlana Smetanina
iniciatinto de la konkurso
membro de ĵurio.
 
 
 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages