Galina Terentjeva
unread,Nov 7, 2025, 5:27:30 AMNov 7Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to rusia-espe...@googlegroups.com
Saluton, geamikoj!
La 25an de oktobro estis 85-jara jubileo de Viktor Viktorovicx Laptev
- veterano kaj unu el la kunfondintoj de nia Cxelabinska E-klubo!
Okaze de tiu grava datreveno ni, liaj malnovaj geamikoj, kunvenis en
lia gastama hejmo por gratuli lin kaj kunfesti - kaj lian
naskigxtagon, kaj ankaux la cxi-jaran 55-jarigxon de nia klubo.
Ni do festis sepope: Viktoro kun la edzino Valentina, Galina kaj
Nikolao Terentjev, Valentina Maslova, Zilija Artjuhxona
(Najxmetdinova) kaj Nadejxda Kolesnikova.
Tatjana Glaznica verkis kaj sendis por Viktoro nome de la klubo vocxan
versgratulon, ankaux Vjacxeslav Rojxdestvenskij sendis sian jam
ruslingvan versajxon por la jubileanto. Viktoro ricevis donacojn de la
klubo, ni festenetis, spektis fotojn en la klubaj albumoj de la 70aj
jaroj, kun nostalgio rememoradis nian E-vivon kaj kantis.
Certe, al Viktoro estis transdonitaj gratuloj ankaux de la aliurbaj
geamikoj, kiujn li akceptis danke!
Sxajne, kaj la Viktoro mem, kaj cxiuj kunvenintoj restis ege kontentaj
pri la renkontigxo. Viktoro varme dankegis cxiujn pro la gratulo kaj
la organizita por li festo kaj donacis al cxiu memfaritan libreton de
siaj ruslingvaj versajxoj!
Sur la fotoj vi povas vidi:
La tutan kompanion de la kunfestantoj, Viktoron kun la edzino
Valentina kaj Viktoron en Liro-80 en Cxelabinsko.
Amike,
Galina