La 23-an de majo 2025 lolektigxis 8 tomskaj esperantistoj en luksa restoracio por festi la 46-an naskigxtagon de Tomska Esperanto-Klubo (Rusio) kaj kune festeni. Bedauxrinde kelkaj klubanoj ne povis veni, cxar ili devis labori aux studi en tiu labora tago (vendredo). Ni interese pasigis la tempon: bonguste mangxis kaj drinketis, rememoradis interesajn eventojn el la pli ol 40-jara kluba historio, telefonis al eksaj klubanoj, kiuj nun logxas en aliaj rusiaj lokoj aux ecx en alilandaj, ekzemple en Brazilo, Norvegio... Ekzemple, ni telefonis al Mikaelo Sxlafer, kiu logxas nun cxe rivero Volga kaj proponis al li renovigi kaj aktualigi la libreton de lia opero, kiun li verkis en 1981 kaj surscenigis en la sama jaro, por ke niaj klubanoj denove povu aktori en gxi. Ktp. Ktp.
Amike, Vladimir MININ