⭐ Esperantisto de la jaro — 2025! ⭐
Pro multjara aktiveco klube kaj landskale, kultura agado kaj popularigo de Esperanto, precipe pro grava kunlaboro kaj kontribuo en okazigo de RET-2025 la Estraro de REU nomumis sinjorinon Evelina Sokolova Esperantisto de la jaro 2025.
Sincerajn gratulojn, novajn atingojn, longan kaj prosperan Esperanto-vivon, kara Evelina!
~~~
Evelina Aleksandrovna Sokolova naskiĝis la 22-an de decembro 1970. en u. Vilno (Litova SSR). En junaĝa periodo ŝi lernis en Krasnojarsko en speciala lernejo de artoj. En la 1987-a jaro Evelina finis bazan Esperanto-kurson ĉe Krasnojarska urba klubo kaj iĝis aktiva ĝia membro. Dum multaj jaroj ŝi laboras en la urba teatro de opero kaj baleto kiel profesia kantistino.
En la klubo Evelina ĉiam aktivas en kulturamasa laboro kaj ofte partoprenas en organizado de diversaj aranĝoj. Ŝi montras sin kiel konstanta propagandisto de
Esperanto-kulturo en la kantmuzika branĉo. Ekde 1987 kaj ĝis nun Evelina partoprenis pli ol 50 diversajn renkontiĝojn, tendarojn, kongresojn. Ŝi aktive kunkantas en la fama ensemblo «Ekvinokso». Tre grava ŝia kontribuo estas partopreno en la aperigo de la kantokolekto «Oraj kantoj», kiuj ĝis nun tre popularas en Esperantujo. Ŝi iniciatis kaj organizis kune kun K. Arbekova kaj J. Ŝaravina la projekton «Novojarsk». Evelina perfekte kunlaboris, helpis kaj kontribuis per propraj programeroj la okazigon de Rusiaj Esperanto-Tagoj 2025.