Bonan tageron al ĉiuj listanoj!
Jen kelkaj informoj:
1) ĉi-lernojara malgranda grupo da rusiaj gelernantoj de la baza kurso per Zoom (enkadre de EToSo de ILEI) ĝiris certajn sumojn subtene al la laboro de la vortaro de B.Kondratjev, kion la redaktoro de la projekto A.Osokin konfirmis per la sekvaj vortoj: «...vi grave helpas al nia laboro. Transdonu korajn salutojn al la lernantoj de la vortara teamo!».
2) la organizantoj de la ILEI-Kongreso anoncis, ke en 2026 ĝi okazos en Ĉinio inter la 10-a kaj16-a de julio en Zaozhuang-a Universitato. Certe, ĉiuj scias, ke ekde la 15-a de septembro 2025 civitanoj de Rusio spertas unujaran eksperimenton pri senvizaj vojaĝoj al Ĉinio. kio povas esti alloga por rusiaj geesperantistoj. La organiza komitato de la ILEI-Kongreso okupiĝas nun pri ĉiuj preparlaboroj kaj esploras ankaŭ eblecon pri organizo de Antaŭkongreso k.a.
Bondezire,
T.G.