Saluton! Mi estas esperantisto el Ĉinio, kaj mi skribas al vi por anonci bonan novaĵon: mi kaj miaj amikoj planas alveni al Moskvo la 22an de aŭgusto, kaj ni restos ĝis la 28a de aŭgusto.
Ni tre antaŭĝojas renkonti lokajn esperantistojn dum tiu tempo kaj esperas ĉeesti iujn ajn esperantistajn eventojn, kiuj eble okazos. Se vi scias pri iuj renkontiĝoj aŭ agadoj, bonvolu informi nin!
Krome, ni serĉas moskvan esperantiston, kiu volonte gvidus nin tra via bela urbo. Ni estus tre dankemaj, se iu povus helpi.
Ni antaŭĝojas renkontiĝi kun vi en Moskvo!
Amike salutas,
Fabina Yu <4754...@qq.com>
Kara Ĉielismo!
Dankon pro via gratulo kaj bondeziroj. Mi esperas, ke ni daŭre kunlaboru!
Mi penos helpi al via samideanino kaj montri al ŝi Moskvon.
Mi nur nokte revenis el Krasnojarsko.
Mi esperas, ke Stela kun la grupeto restis kontentaj pri la restado en nia aranĝo!
Ĉion bonan kaj sukcesan!
Amike
Svetlana
--
Отправлено из Mail для Android