EKSCIU No: 23 LA 15-a/ NOVEMBRO,2008 BURUNDIO/BUĴUMBURA KUNLABORE KUN ANEB IMFORMILO POR BURUNDIO TEL:+257 79 930 558 """"""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""”””””””””””””””””””””””””””””””””” KIAL IGHI LIBERPENSULO? Karaj Estimataj gesinjoroj, en chi artikolo mi traktis chefajn demandojn pri grandaj religioj interalie : Kristianismo, Islamo, Judaismo, Hinduismo, Budaismo, char konkrete, la religioj estas la centra punkto de la kulturo por chiuj popoloj tra la tuta mondo. Poste, vi kun mi klonkludos chu necesas alighi en diversaj religioj au ne. Intertempe, vi bonvolus permesi al mi enkonduki viajn atentojn je la suba analizo el mia freshdata enketo, kiun mi jhus faris pri afrikaj religiecoj kaj filozofioj tradiciaj. La nuntempaj religioj estas nefindindegaj, kaj vere ili konfuzigas homojn. Same kiel la kredo je rapidagaj intervenoj de la Majstro Chiosupera ankau estas tre ege dubinda, chu vere Dio intervenas kiam problemoj okazas al ni ? chu Dio reale punos nepiulojn kiel priskribas la Biblio, la korano, kaj sanktaj konataj libroj el diversaj religioj, chi-lastaj ankau elvokas plurajn demandojn kaj konfuzigas homojn. Chiu popolo havas sian pensmanieron kaj kompreneble devas havi sian propran religion char ni scias, ke religioj estas la rezulto de chefaj demandoj, al kiuj homoj ne sukcesis trovi la kontentigan respondon. Pro tio, chiu popolo ne komprenas la mondon je la sama grado, tiam ech religioj devas esti malsamaj inkluzive la preghmaniero de chiu popolo devus esti aparta sed bedaurinde la fakto ne estas tiamaniere. En la mondo, oni nun agnoskas chefe kvin grandajn religiojn, kiuj aparte havas la propran sanktan libron, la kredindan profeton kaj plurajn adeptojn dum longtempe. Sekve, la emo inter tiuj religioj estas sinkntraui. Precipe la preblemo estighas kiam temas pri defini tiun vorton « religio » chiu emas ghin klarigi lau siaj kredoj Kiel ilustrita en la supre menciita enketo. Verdire, nuntempaj religianoj estas terorantoj, ili asertas ke chiuj malsamideanoj sendube finos iliajn vivojn en la ardejo, kaj chiu bone klarigas sian vidpunkton. Kiu estas gxusta? Kiu estas vera ? kiu reale havas la bonan doktrinon ? Certe, al tiuj demandoj chiu estas libera diri ion pri chi-temo, kiu nun estas je la dispono de chiu persono despli-ke neniu ne havas religion. Lau la ghusta defino de ghi. Persone, mi provis pripensi post la enketo kaj finfine malkovris, ke chiuj nuntempaj religioj ne havas la fundon char en kelkaj societoj interalie afrikaj, chiuj novaj religioj venis en la malbonaj vojoj kun malbonaj strategioj, plie ili ne adaptighis al lokaj kulturoj sed, ili perforte adaptis la lokajn kulturojn je ties strangaj dogmoj. En afriko, mi tre ege bedauras pro lokaj pastroj, afrikanoj denaske, kiuj jam farighis aliaj personoj, certe ili jam perdis la afrikan identecon. chi-lasta kategorio komprenas kaj interpretas la Biblion lauvorte ghuste lau literoj. Lau mia konstato post la enketo, la Biblio estas la libro kiu translokas konsilojn lau la mito kaj la kutimo de iu popolo, do ni devis inspirighi al ghi kaj adapti la inspirojn al niaj kutimoj por estis je bonaj rilatoj kun la Majstro, kaj aliaj naturanoj socia vidpunkto. Konkrete ni devas obei al Chiopova, kiun ni preghas sen vidi aŭ aŭdi la vochon. Mi konfesas al vi, ke neniam Dio benos la homojn kiuj ne agnoskas sian personecon kiel ofte strange agas afrikanoj. Mi ne komprenas kial afrikaj pastroj kredas entute je la biblio kaj klarigas ghin kiel la sankta libro kiu devas vishi la tradiciajn praktojn de afrikaj popoloj, chu antau ghi, niaj prapatroj ne preghis ? Chu ili ne trovis solvojn je la problemoj, kiuj agresis ilin ? Aŭ konkrete kio estas sankta kaj kio ne estas sankta ? La Biblio estas sankta raporte al kio aŭ kiu? Mi certas, ke vere kia ajn estis la preghmaniero niaj antauuloj estis je perfekta rilato kun Dio, la Majstro de mastroj. La grava problemo aperis kiam fremduloj komencis komprenigi al ni , ke ni ne konas preghi kaj tion ili faris perforte, nenigante niajn sanktejojn kaj niajn sanktajn simbolojn. Ili diris, ke niaj religioj estas tradiciaj, por senvalorigi nin kaj nian kredon. Bedaurinde, la fakto jam enregistrighis en la kapoj de afrikaj nuntempaj piuloj, tiel kiam iu preghas en la maniero de niaj prapatroj, aliaj ne komprenas lin char preskau chiuj religianoj jam estis tranchitaj je iliaj radikoj. Ĉu vere Dio aŭdas la personojn, kiuj ne respektas la kulturon de iliaj antauuloj ? Certe ne, tute ne mi al vi konfesas. Krome Kristianismo kaj Islamo kiuj estas konataj kiel grandaj religioj en Afriko, ekzistas ankau aliaj tre grandaj religioj, kiuj aperis jen antau jen post tiuj menciitaj religioj despl., ke ili ne estas multnombre en la homaro-lula kontinento interalie ni menciu : Judismon Ghi estas la plej malnova religio, kiu ekzistis longe antau la Kristianismo kaj la Islamo, kaj chi-lastaj inspirighis al ghi. Tiu religio ne agnoskas Jesuon kiel la savinto, ties adeptoj plu atendas la alian mesion (savonton). Sekve, ili ne ech agnoskas mahometon kiel la mesio, ili daure preghas lau la normoj de siaj kutimoj, tiel testamentite de ABRAHAMO, kaj chio glate iras. En tiu religio la sankta libro ne estas la Biblio entute, nur la malnovan testamenton ili agnoskas char en ghi estas skribitaj iliaj tradiciaj praktikoj kaj tabuoj. La Hinduismon La malnova religio kiu ghis nun bazighas sur la kulturo kaj la historio de Hindujo. Tiu ismo ech uzas nek la Biblion nek la koranon kiel sanktaj libroj char jam je 1500 jaroj antau Jesuo Kristo ekzestis ties sanktaj tekstoj interalie la « vedas » elpensitaj de iuj legendaj personoj nome « ARYENS ». Tiu religio estas tre ege speciala char oni ne precize konas ghian fondinton, ghi ne havas la precizajn ekleziojn, ghi ne havas la pastraron, ghi ech ne havas la konatan doktrinon. En tiu religio Dio estas konata lau la konsideroj de diversaj personoj, mi signifas ke chiu komprenas kaj preghas Dion je sia maniero. Kelkaj dioj estas bonaj por iuj personoj kaj malbonaj por aliaj, chiu persono estas libera elekti kiajn tekstojn el la VEDAS estos sanktaj por li. La Budaismon La nomo de tiu religio estas ligita al tiu de ghia fondinto, kies la ghusta nomo estas « SIDDATA GAUTAMA », ghi alsimilas al la Hinduismo sed reale ghi estas tre ege malsama al chi-lasta. En tiu religio ne estas zorgoj pri dioj kaj chiuj demandoj kiuj rilatas diojn. Nur en tiu ismo, la adeptoj sindonas por solvi la problemojn kauzitajn de la malbono kaj la suferado. Unuvorte, ili ne kredas je Dio. Por ili, necesas solvi la nuntempajn kaj palpeblajn problemojn, kiuj agresas la homaron, do chiu persono estas majstro de si mem, neniu estas supera ol la alia. Kristianismo La anoj de chi-supre menciita religio agnoskas nur Jesuon Kriston kiel la ghusta kaj la sola savinto, kiu meritas laudojn. Ili ne hezitas diri, ke chiuj personoj kiuj ne agnoskas Jesuon kiel la ghusta solvo al chiuj problemoj pereos, vere kiel mi supre menciis religiajho rilatas al la teroro. Sed antau la alveno de chi ismoj religiaj en afriko, ni preghis kiam okazis ne kompreneblaj problemoj kaj Dio nin audis tre facile kaj respondis pozitive al niaj petoj senprokraste, char ni tion faris per la kulturo : kiu identigas nin inter aliaj homoj. Ekzemple la burundia prapatra kulto. Mirinde, nuntempaj kristanoj asertas, ke la personoj kiuj preghas en la maniero kies niaj prauloj preghis estas sorchistoj. Imagu !!! Por ili, nur bone preghas la personoj kiuj preghas lau la normoj de la Biblio laŭvorte. Do ili emas sinidentigi al chefaj roluloj de la Biblio, kiam ili ne havas samajn prapatrojn au kulturojn: koruptitaj homoj ili estas, kaj iliavice emkoruptadas alijan Ili forgesas au ignoras, ke tiu libro konstitighis el tri chefaj partoj : la legharo de Israelo, La profetaro kaj kutimoj de tiu popolo. Kial tiuj pastroj studis? Chu por komplete sorchrigardi siajn kutimojn? Bone estus por tiaj pastroj ne studi, tiel mi ilin komprenus? Kiu ghis nun ignoras, ke la Biblio en la malnova testamento nur priskribas la hebreajn (judajn) kulturojn, tabuojn, tradiciajn praktikojn kaj kelkfoje la militon inter tiu popolo kaj aliaj. De tie, mi ne signifas, ke chi-libro ne estas necesa nur ghi estas la fonto kiu laubezone povas gvidi nin pensi pri la vivmanieron de aliaj popoloj, kaj ghuste helpas nin kiam temas pri almezuri chu plibonigi niajn vivmanierojn, niajn kredojn char ech la kulturo evoluas. sed mi pluinsistas, ke la priskribitaj eventoj ne povas komplete anstataui niajn tradiciajn kutimojn. Tiuj erarantoj ne eĉ konas kiel kaj kial niaj antauuloj elpensis tiujn kutimojn sed malfeliche, ili blinde kontribuas viŝi ilin kunule kun fremduloj. Tial, nuntempaj religioj nenion helpas en afriko char ili estas kiel la arbo kiu estis tranchita je ties radikoj, kaj estas nun pogita de grandaj apogiloj. Vi mem komprenas, ke balbau folioj sekos ech se oni lauregule metas sufichan akvon sur ghi, char ne plu estas radikoj. Certe, tiel afrikanoj ni estas nun. Ni komprenas tion, kion intruas pastroj sed post iom da tempoj, ni forlas au ni forgesas char ni lernas novajn kulturojn, kiuj ne efikas al niaj spiritoj. La Islamo En tiu religio nur Mahometo estas agnoskita kiel la savinto kaj la lasta profeto de Dio, do li alportis la lastan mesaghon de Dio. Lau la dogmoj de tiu religio : chiuj personoj kiuj ne kredas je la mesagho de la Korano meritas la morton. Vi komprenas, ke religioj estas dangheraj kaj baldau okazos la neeskapebla milito inter religioj. Ech se oni ofte diras, ke la monda milito estas terura, chi-lasta estos duoble terura char chiuj partoprenos senescepto. Ech vi karaj, ne estos shparitaj je tiu baldaua katastrofo. Laste, karaj gelengantoj vi komprenas ke estas tre malfacila scii en kiu religio alighas Dio, pro tio mi ighis liberpensulo. AMIKE KAJ SAMIDEANE Eric NSABIYUMVA ĈEFREDAKTORO DE EKSCIU EL BURUNDIO/BUĴUMBURA +257 79 930 558 VIVU ESPERANTO!! DANKON UEA PRO VIAJ HELPOJ AL NI PLI KAJ PLI NI PROGRESU!! |