Kongreso en Suda Afriko

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 9, 2006, 7:45:14 AM5/9/06
to amk_h...@yahoogroups.com, esperanto-...@googlegroups.com, tanzanaj-es...@yahoogroups.com, esperanto-e...@yahoogroups.com
Atendante raporton de EASA
---------------------------------------------------------

de: <in...@esperanto-turismo.org>

3 Sudafrika Subkontinenta Esperanto-Kongreso

Dum la 27 de aprilo gxis la 5-a de majo 2006 okazis la 3-a Sudafrika Esperanto Kongreso en Muizenberg apud Kaburbo (Cape Town) en Sudafriko, kiun partoprenis esperantistoj el Sudafriko, Ganao, DR Kongo, Namibio, Zimbabvo kaj Pollando.

La tutan tempon regis tre bona Esperanto-etoso ne nur pro tio, ke gxi estis Esperanto-Kongreso, sed cxefe pro tio, ke la partoprenantoj estis dekkelklingvaj kaj Esperanto bone tie plenumis sian rolon. Valoras substreki, ke en Respubliko de Sudafriko estas 11 oficialaj lingvoj pri kiuj statistiko de 2001 jaro aspektis jene: zulua (23,8%), ksosa (17,6%) afrikansa (13,3%), norda sota (9,4%) angla kaj cvana (po 8,2%), suda sota (7,9%), conga (4,4%), svata (2,7%), venda (2,3%) ndebela (1,6%).

Dum publika diskuto pri plurlingveco Prof. Aleksander Navella el Universiatto de Kaburbo opiniis, ke plurlingveco estas necesa kaj nunan hegemonian pozicion de la angla en la mondo estonte anstatauos alia lingvo - eble cxina (han) lingvo. Okazis ankau Jarkunveno de EASA (Esperanto Asocio de Sudafriko), kurso pri Cseh-metoda instruado, kiun gvidis Oliver Mazodze el Zimbabvo, diskutoj pri uzado de Esperanto en Interneto. Prelegis Andrzej Grzebowski (Pollando) pri Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo kaj Esperanto-Turismo kun filmo pri vojagxoj tra 42 landoj kun „Esperantotur”, Lucyna Sowinska (Pollando) pri Junulara E-Teatro „Studio P” el Torun kun filmo „Ni lernas vivi” kaj Oscar Sher (Sudafriko) pri judaj kutimoj.

La Kongreso okazis en bela kaj komforta kampadejo Zandvlei cxe Falsa Bay en Muizenberg (cxe la monto de Muizen – tre cxarmaj bestetoj similaj al marmotoj, sed indigxenaj).

Cxiutage okazis tre interesaj ekskursoj tra belega Kabduoninsulo. Oni acxetis fisxojn en Kalk Bay kaj poste piknikis inter multaj pingvenoj en Boulders Beach. Ni vojagxis al Kaba Pinto kaj Kabo de Bona Espero por vidi de rokoj samtempe Hindan kaj Atlantikan Oceanojn, ankau observi antilopojn, zebrojn kaj atakemajn simiojn – pavianojn. Ni vizitis Langa malricxajn kvartalojn „townships“ kaj ricxajn Marina de Gama en Muizenberg, ankau faman hospitalon de transplantado. Naturrezervejon Rondevlei kun 230 specoj da birdoj montris al ni botanike kaj ornitologie tre sperta Axel Von Blottnitz. Forta vento timigis hipopotamojn, kiujn ni ne povis vidi , sed ni piknikis tie kun antilopaj, strutaj kaj bovaj viandajxoj. Pluran tagon ni dedicxis al la plej granda afrika Botanika Gxardeno Kirstenbosch, atlantika marhaveno Hout Bay, markurorto Camp’s Bay. Tutan tagon ni dedicxis por vizitado de Kaburbo kaj gxiaj historiajxoj. Ni ekskursis per kabloveturilo al Tablo Monto por spekti belajn vidin
dajxojn, al Paarl-urbo por vidi monumenton de afrikansa lingvo, gustumadis fromagxojn kaj vinojn en Fairview, vizitis Stellenbosch – pitoreskan universitaturbeton kaj cxefurbon de vinejoj. La lastan tagon ni vizitis Waterfront en Kaburbo kun gxia Akvario de du Oceanoj kaj sxipekskursis tra Haveno de Kaburbo renkontante plurajn fokojn. Ni adiauis Kaburbon kaj Atlantikon per vizito en kurortoj Sea Point kaj Clifton.

Dum dek tagoj ni ne nur kongresis kaj multe diskutis, sed dank’al tre bona akcepto kaj Esperanto-gvidado cxefe de Magali, Haro kaj Axel Von Blottnitz ni multon vidids kaj lernis pri tiu fora regiono de Kabduoninsulo en Sud-Afriko.

Andrzej Grzebowski


INTERNACIA KLUBO „ESPERANTOTUR“,
str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094 BYDGOSZCZ, Pollando

Tel./fakso +48,523461151, rete: <mailto:in...@esperanto-turismo.com>in...@esperanto-turismo.com


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@esperanto.org>
-------------------------------------


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages