Bv. kontribui por la Internacia Tago de Afriko

0 views
Skip to first unread message

ADJE Adjevi

unread,
May 23, 2020, 8:10:41 AM5/23/20
to Togo e-istoj

Saluton al ĉiuj, 


La 25-an de majo 2020 la mondo festos la Afrikan Tagon. Ĉi tiu tago estas memorfestata ĉiujare en Afriko kaj en la afrika diasporo por sproni la alproksimiĝon inter la afrikaj kaj afrikdevenaj popoloj por kune agi pri plifortigo de la afrika unueco, antaŭenigi la pacon kaj stabilecon cele al la disvolviĝo kaj progreso soci-ekonomiaj de la kontinento.


La Internacia Tago de Afriko estas por ĉiuj personoj, kiuj havas zorgon pri Afriko kaj ĝia estonteco. Temas pri bona okazo por ni ne nur pripensi kaj debati inter ni, sed ankaŭ por esprimi ion pri la kontinento. 


Jen tio, al kio mi volas inviti vin: partopreni en la vikia projekto: “Afrika monato 2020” per https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Afrika_monato_2020 aŭ priskribi unu el la sekvaj temoj:

(1) “Kiel fartas Afriko nuntempe?”, (2) “Ĉu krom la naturaj katastrofoj kaj zorgigaj problemoj rilate al homoj, Afriko estas kontinento de riĉaĵoj kaj beleco por malkovr(ig)i?” kaj (3) “Ĉu estas estonteco por Afriko?”, ekzemple.


Pliaj informoj rilate al la projekto “Afrika monato 2020” riceveblas ĉe s-ano Javier Ramos Nistal per: co2mm.e...@gmail.com, dum la kontribuaĵo pri la ĉi-supraj temoj oni bv. rekte sendi al: adj...@gmail.com. La plej interesaj kontribuaĵoj aperos en la venonta numero de la afrika periodaĵo “Esperanto en Afriko”, kies ekzempleroj estas senpage elŝuteblaj per: https://www.esperanto-afriko.org/bultenoj.htm


Amike,


Adjévi Adjé
Respondeco en la Afrika Komisiono de UEA:
Revuo "Esperanto en Afriko"


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages