Renato
===========================================
ESPERANTO EN AFRIKO
Bulteno de la Afrika Komisiono de UEA
Numero 04 Decembro 2007
===========================================
Karaj legantoj,
Baldaux post la lasta numero aperas nova numero
de nia bulteno. Novajxoj en la afrika Esperantujo
abundas. Bonvolu dauxre informi la Afrikan
OÞcejon de UEA pri la movado en via lando.
La Redaktantaro
**
Ni represas la alvokon el la antauxa numero, cxar gxi dauxre aktualas.
ALVOKO AL NIAJ NEAFRIKAJ AMIKOJ OKAZE DE
LA UNIVERSALA KONGRESO EN 2008 EN ROTERDAMO, PERIFERIA URBO DE AFRIKO
Neniu afrikano partoprenis la cxi-jaran UK en
Japanujo. La malproksimeco inter Afriko kaj
Japanujo kaj la alteco de la flug-kostoj, kiuj
kutime devis antauxvidi transiron de unu aviadilo
en la alian en Euxropo, malkonsilis elspezi tiom
da mono cxi-jare. Tamen en la venonta Universala
Kongreso povos partopreni kelkaj afrikanoj koste
de la Triamonda Kongresa Fondajxo.
Roterdamo ja ne estas tiel malproksima de Afriko,
kaj oni povas konsideri gxin preskaux periferia urbo de nia kontinento.
Tamen por ke la partopreno realigxu la amikoj de
Afriko kaj de afrikaj esperantistoj devos
malavare kontribui al tiu Fondajxo, kies rimedoj
hodiaux ne permesas la vojagxon al multaj afrikaj
esperantistoj, kiuj ja meritas partopreni.
La pagmanieroj estas la kutimaj pagmanieroj al
UEA indikitaj en Jarlibro 2007, p.36. Bv. aldoni
la indikon "Por afrikanoj al UK".
Ni estas tre dankaj al vi, se vi ebligos al ni
partopreni kaj sperti la UK-etoson kaj al la
ceteraj kongresanoj havi kontakton kun la afrika
movado, kiu kreskas kaj solidigxas.
RAPORTO DE LA NOVA MEMBRO DE LA KONSILANTARO DE
LA AFRIKA KOMISIONO GERHARD HIRSCHMANN
Karaj afrikaj geamikoj,
Mi tre gxojas pri la cxijaraj impulsoj, pusxoj
por la evoluigo de nia mondcivitana movado, Esperanto-fako.
Dum auxgusto mi vizitis okcidentan Afrikon,
Beninon cxefe sed ankaux Ganaon, trapasis
Togolandon kaj estis "preskaux" en Nigxerio, sed
la limgardistoj ne permesis mian eniron, domagxe!
Tamen la renkontigxo cxe la landlimo kun Seraphim
Monday Anagovi, nia direktoro por Nigxerio, estis
unuanime frata. Spite al kelkaj provoj atingi la
vizon, ankaux dum plua tago en ambasadejo en
Cotonou, bedauxrinde mi ne sukcesis, kaj la
atendantaj seminarianoj vane atendis min. Sed
telefona kontakto al ili sukcesis.
Mi sentis min en granda familio de esperantistoj
kaj mondcivitanoj, kaj en la urboj Lokossa,
Cotonou, kaj rifugxejo de togolandanoj Codji,
cxiuj en Benino, kaj en Akro kaj en Akim-Oda,
ambaux en Ganao. La kunlaborantaj amikoj F.
Hounsounou, Alfred Arthur, Paul Mensah, oÞcisto
de la Afrika OÞcejo de UEA Francis-K. Agbenou,
J.C. Alofa kaj multaj aliaj preparis kaj
organizis la renkontigxojn, prelegojn kaj seminariojn, kaj akompanis min dume.
Manon en mano la mondcivitanoj kaj/aux samtempe
esperantistoj kontribuis al la sukceso.
Raportoj pri la plej gravaj eventoj jam estas
faritaj, kelkaj ankoraux atendas mian
ellaboradon. Proponoj kaj petoj por subteni
konkretajn projektojn jam estas transdonitaj.
Ebligis mian partoprenon germana studvojagxo
oktobre cxi-jare al Mozambiko kaj Svazilando.
Preskaux tri semajnojn ni agadis sur kelkaj kampoj, ekz.:
- kontaktoj kun junulara organizajxo, kies
respondeculoj esprimis grandan intereson pri
Esperanto, kaj kun kiu kunlabora kontrakto estas nun ellaborata;
- konsultaj kontaktoj kun sociaj organizajxoj
(por klerigado, instruado, informa agado kontraux
HIV/aidoso, kaj liverado de interesaj okup-ebloj
al la junularo) en diversaj urboj;
- personaj kontaktoj kun aktivuloj de projektoj
por prizorgi orfojn kiuj perdis la gepatrojn pro
aidoso kaj nun havas adoptan familion, ktp.
Dankon al cxiuj kunagantoj, al la Centra OÞcejo
de UEA, kaj al la membroj de la Afrika Komisiono
de UEA. Sen ili la sukceso ne eblus.
Gerhard Hirschmann
PASINTAJ AGADOJ EN AFRIKO
RAPORTO PRI KUNVENO DE LA ESTRARO
DE LA LANDA ASOCIO EN BENINO
Karlo Alofa el Cotonou kun gasto el Kongo
(Kinsxaso), nome N'landu - Nialukulu, Rikardo,
esperantisto el la klubo Verda Stelo, Latifou
Gbadamassi (prezidanto de la landa asocio),
Pierre Houenavo (Esperanto-instruisto en Kodji,
kasisto de la landa asocio), Francis Agbenou
Kodjovi (oÞcisto de UEA/AO, prezidanto de la
klubo Verda Familio en la rifugxejo Agame),
Fran¦ois Hounsounou (prezidanto de la klubo Pacaj
Metiistoj en Lokossa, respondeculo pri la
ILEI-sekcio en Benino), André Gokan (gxenerala
sekretario de BOJE), Sonadé Kakpo (organizanto de
BOJE), Amegnihoue Gokan ( kasistino de BOJE), kaj
ceteraj cxefaj respondeculoj de kluboj partoprenis la kunvenon.
La kunveno estis malfermita per la vocxo de sinjoro Gbadamassi. Jen la tagordo:
1. disdono de subvencio al aktivaj kluboj (100 euxroj) sendita de UEA;
2. laboroj antauxvidataj pro la ILEI-konferenco en 2008 en Benino;
3. la evoluo pri la kurso Gerda en Benino;
4. ceterajxoj.
Resume: La subvencio estas disdonitaj al la dek plej aktivaj kluboj.
Jen la kompleta listo de la kluboj:
1. Pacaj Metiistoj (Lokossa) de Fran¦ois Hounsounou;
2. Egaleco (Kodji) de Pierre Houenavo;
3. Nova Mondo (Sedje) de Honorine Azonhouto;
4, EJEA (Adohoun) de Jonas Hounkpe;
5. Rondo Familia (Lokossa) de EugèneTchoume;
6. Monda Familio (Azove) de Appollinaire Sohounme;
7. Sankta Harmonio (Ayahohoue) de Latifou Gbadamassi;
8. Verda Familio (rifugxejo Agame) de Francis Agbenou;
9. La Gefratoj de Zamenhof (Lokossa) de Felicien Yehouessi;
10. Arigbo-klubo (Glazoue) de Mechak Ezin.
Nun post tio okazas profunda interdiskuto pri la
planata ILEI-konferenco en 2008.
Notindas jenaj punktoj: Ni organizu
interrenkontigxon (kongreseton) por diskonigi
tiun gravan konferencon de 2008. Endas semi la
ehxon inter la kluboj pri la utileco de
Gerda-kurso. Ni provu pli varbi aliajn lernantojn
al la movado, enkonduki Esperanton en lernejojn
kaj cxe radio-stacioj, okazigi ago-tagon por
proÞti la okazon disdoni þugfoliojn amase ecx cxe
posxtkestoj cxe la posxtoÞcejoj.
Rimarkoj: Pluraj interrenkontigxoj permesos eÞkan
antauxlaboron pri la konferenco. Man-en-mane la
benina landa asocio tutkune kun AO kaj benina
ILEI-sekcio sxatus dece interkunlabori por ne
Þaske maltraÞ tiun gravan eventon kiu neniam antauxe okazis en Afriko.
Por havigi monon al la kaso de la landa asocio,
membro-karto pri Esperanto estis farita kaj cxiuj
bonaj esperantistoj denaske beninanoj devas
havigi al si tiun karton.Gxi kostas mil kvin cent CFA.
La benina landa asocio ricevis kiel subvencion
tri cent euxrojn, cent por la subvencietoj de la
lokaj kluboj kaj ducent por la landa agado.
Neaktivaj kluboj:
1. Solidareco (Lokossa) de Ferdinand Awoudjenou;
2. Nigra Stelo (Cotonou) de Gildas Zougnon;
3. Verda Stelo (Cotonou) de Edouard Dossou;
4. GeamikojŠ (Cotonou) de Maurice Hounto;
5. Klubo de Aguidahoue (Aguidahoue) de Robert Ayadji;
6. Verda Stelo (Aplahoue) de Edgard Dokui;
7. Verda Flamo (Aplahoue) de Benoit Zinkpe;
8. Nova Generacio de Esperanto (Cotonou) de Clement Gbozo.
Ekzistas kelkaj lernejoj en kiu Esperanto estas
enkondukita. Ili estas: baza lernejo Jules
Verstraeten en Kodji, La Fontaine de Vie, La
Relève en Adohoun, kaj la klubo Sukceso de
Kpadehoue Ouedeme. Ili ne ricevis subvencion.
Raportis Agbenou Kodjovi Francis kaj Pierre Houenavo
***
AGADO PER ESPERANTO KAJ SPORTO
EN RUMONGO, BURUNDIO
La hodiauxa raporto koncernas agadojn en Rumonge.
Informojn pri aliregionaj agadoj mi disponigos en
la venonta numero. En cxi-regiono, Esperanto
estas forta kaj tieaj espe-rantistoj laboras senlace por progresigi la movadon.
Kluboj en Rumonge aktivas. Ecx nokte, homoj kiuj
ne havas tempon tage, renkontigxas por lerni
Esperanton. Instruistoj kaj lernantoj jam
al-kutimigxis al tia horaro.Ni kelkfoje
enkondukas kursojn en hejmoj, kaj tio estas tre
bona metodo cxar dum tiaj kursoj cxiuj hejmanoj
partoprenas la kurson, kaj ili rapide komprenas
kaj progresas cxar post la kurshoro, ili mem
kunparolas kaj praktikas. Oni enkondukas kurson
en pluraj liceoj, organizas konkursojn kaj
prelegojn en diversaj lokoj de Rumonge kaj la
rezultoj estas tre bonaj cxar tio vidigxas en la
altigxo de nombro pri novaj lernantoj. La plej
aktivaj liceoj estas Lycée de Rumonge (kie
cxirkaux 125 lernantoj sekvas kurson kunordigatan
de Gilbert Niyukuri en la klubo 'Elefanto'),
Lycée du Carmel, Lycée Islamique kaj Lycée
d'Iteba. Instruistoj sin ofertas por altigi la
nombron de lernantojn kaj por doni bonan konon al
la novaj. La instruistoj renkontigxas cxiusabate
por lerni kaj legi librojn aux priparoli iun
temon. Tiuj cxi interparoloj kaj kursoj helpas al
junaj instruistoj plibonigi la scipovon kaj spertigas ilin.
En Rumonge oni starigis esperantistan teamon por
konigi Esperanton en sportaj medioj. La celo de
la teamo estas informadi per sporto, kaj gxin
gvidas Venant Hakizimana. Nia celo estas
informadi per sporto kaj, laux mi, ni jam atingis
cxi-celon cxar nun cxiuj piedpilk-sxatantoj konas
Esperanton kaj aliaj eklernis gxin. Dankon al
membroj de MELS, kiuj jam helpis nin; ni invitas
cxiujn homojn helpi nian teamon sendante
futbalajxojn (ecx malnovaj povas helpi nin). La
teamo nun partoprenas lokan oÞcialan ligon, kaj
ni esperas ke en venontaj jaroj ni farigxos
cxampiona. Multe helpos via subteno. Ni planas
starigi alisportajn teamojn en venontaj jaroj.
Vidigxas ke homoj interesigxas pri Esperanto, kaj
ni ne havas suÞcxe da libroj en nia stoko. Pro
tio ni petas al vi cxiuj kiuj legas cxi-revueton,
helpi nin sendante librojn kaj aliajn instruilojn
al: SABIYUMVA Jérémie, BP 170 Rumonge, Burundio; <jerr...@yahoo.fr>.
Jérémie Sabiyumva
Intervjuo kun la prezidanto de la sporta filio en Rumongo
E.A: Saluton Venant Hakizimana! Vi estas
prezidanto de la sporta filio en Burundio kaj
prezidanto de la piedpilka teamo ESPERANTO FC.
Cxu vi povas diri al ni kial vi starigis cxi filion?
H.V: Saluton! Dum la unua nacia kongreso (Rumonge
2005) naskigxis ideo informadi per sporto, kaj en
la Þno de la kongreso okazis piedpilka ludo inter
rumonganoj kaj eksterrumonganoj. Dum la ludo,
multaj homoj venis rigardi kaj samtempe
esperantistoj proÞtis por varbi homojn, kaj la
rezulto estis tre bona. Post kontakto kun la
prezidanto de MELS (Monda Esperanta Ligo por
Sporto), ni starigis tiun cxi Þlion.Gxi
kunlaboras kun la nacia asocio ANEB. Ni starigis
la Þlion por ke Esperanto atingu sportajn
mediojn, cxar ankaux sportemuloj bezonas Esperanton.
E.A: Cxu vi povas diri al ni la celon de via Þlio?
H.V: La celoj de nia Þlio estas unue informadi
per sporto kaj due, kunigi cxiujn sportemajn esperantistojn.
E.A: Jam unu jaro pasis, cxu vi jam atingis vian celon?
H.V: Ne komplete sed tamen, la rezulto estas
bona. Nun en Rumonge, kie ni forte laboras,
Esperanto estas konata de sportemuloj, precipe
piedpilk-sxatantoj pro la piedpilka teamo
"ESPERANTO FC", kiu nun partoprenas en loka
piedpilka turniro. Tio estas por mi grava atingo
kaj mi kontentigxos kiam ni starigos aliajn
teamojn. Ne nur piedpilksxatantoj bezonas
Esperanton, ankaux alispecaj sportemuloj gxin bezonas.
E.A: Kiajn problemojn vi havas en via agado?
H.V: Niaj problemoj estas Þnancaj kaj materialaj.
Multaj esperantistoj ankoraux ne komprenas ke
sporto estas bona informilo, cxar gxi kunigas
multajn homojn el diversaj regionoj kaj kulturoj.
Pro tio, ni ne havas suÞcxan subtenon kaj tio estas por ni granda malhelpo.
E.A: Kiu Þnancas viajn agadojn?
H.V: La filio estas ligita al MELS (Monda
Esperanta Ligo por Sporto) kaj al ANEB (Nacia
Asocio por Esperanto en Burundio). La filio
ricevas Þnancan helpon el ambaux organizajxoj,
sed vi scias ke MELS kaj ANEB estas novaj
organizoj kaj ke iliaj Þnancaj statoj ne estas
tute bonaj. Ni kelkfoje ricevas helpon el sportemuloj .
E.A: Mi dankas vin pro via informo kaj esperas ke
vi akceptos ion diri al ni kiam ni reinvitos vin.
H.V: Mi ankaux dankas vin.
intervjuis: E.A: Esperanto en Afriko
VENONTAJ AGADOJ EN AFRIKO
PROGRAMO DE LA SEMINARIO DE DKEA
(DEMOKRATA KONGOLANDA ESPERANTO-ASOCIO)
EN MBANZA NGUNGU
Jauxdo la 13-a de decembro 2007
18h00 Solena malfermo
- Bonveniga vorto de loka organiza komitato (Ntoto Zola)
- Vorto de la prezidanto de DKEA (Kiangani Loti)
- Interkonatigxa vespero
20h00 Laborkunsido de la instrua sekcio de DKEA
Vendredo la 14-a de decembro 2007
8h00-12h30 Seminario
Temo 1: Enkonduko al la kono de la Esperanto-movado (Ntoto Zola)
Temo 2: La vivo de Zamenhof (Nsiangani Yuku)
14h00-18h00 Seminario
Temo 3: Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia (Ngangu
Nduantoni Bakidila)
Temo 4: Kial dedicxi tiom da tempo kaj
energio al la afero Esperanto? (Malanda)
21h00 Renkontigxo de la mondcivitanoj
Sabato la 15-a de decembro 2007
8h00-12h00 Seminario
- Gramatikajxoj el la kurso Gerda
malaperis en Kongolando (Ntoto Zola kaj
Nlandu Luyala)
- Lingvaj ekzercoj el la kurso Gerda
malaperis (Ntoto Zola kaj Nlandu Luyala)
15h00-17h30 Prelego al neesperantistoj kaj
ekspozicio de esperantajxoj (libroj, kartoj ktp)
18h00-19h30 Laborkunsido de la junulara sekcio DKEJO
20h00-22h00 Zamenhof-vespero
Dimancxo la 16-a de decembro 2007
8h00-12h00 Gxenerala asembleo de DKEA
12h30 Komuna mangxo sekvata de disigxo de la partoprenantoj
por la loka organiza komitato, Aimé-Florent Ntoto Zola
***
SEMINARIO EN RUMONGO, BURUNDO
dum la Paska semajno en 2008
Jen informoj pri la onta seminario en Rumonge.
La seminario okazos en Rumonge, je 72 km de la
cxefurbo, en Pregxeja Hotelo (Bethel Hotel), kiu
trovigxas apud la sxiphaveno (kiu estas sur lago
Tanganyika) kaj stacidomo de la 22-a gxis la 29-a de marto 2008.
Gxin partoprenos personoj el diversaj afrikaj
landoj, kiuj nun sekvas la preparan kurson Gerda
malaperis. La partoprenontoj devas kotizi po
3USD. Gxin gvidos s-rino Margaretha Symoens el
Belgujo. Por pli da informoj, kontaktu: Jérémie
Sabiyumva, BP 170, Rumonge, Burundio; tel: (+257)
77 733052; retadreso: <jerr...@yahoo.fr>.
Jérémie Sabiyumva
***
ILEI-KONFERENCO EN PORTONOVO, BENINO
Dato de la arangxo - de la 29-a de julio gxis la
5-a de auxgusto 2008 por gxenerala programo kaj
de la 5-a gxis la 8-a de auxgusto 2008 por postkonferenca ekskurso.
Esperantistoj de cxiuj landoj kaj de cxiuj
kontinentoj! - Vi estas invitataj partopreni la
ILEI-konferencon por omagxi kaj kuragxigi la
lokajn samideanojn, doni instigon al pliaj pasxoj
kaj helpi disvastigi nian lingvon en la tuta
mondo. La ILEI-konferenco en Afriko en la jaro
2008 estos grava evento kaj por la E-movado
entute kaj por la historio de ILEI, same kiel por
la Esperanto-movado en Afriko.
Konferencejo kaj tranoktejo: Songhai-centro, BP
597, Tel.: 229 20225092, Fakso: 229 20222050,
Portonovo, Benino. Gxi trovigxas en bone
prizorgata granda park-aspekta tereno de
agrikultura edukcentro proksime al la urbocentro.
Bonvolu skribi al: Aida Cizikaite <aid...@mail.lt>.
LA KURSO GERDA MALAPERIS KAJ LA ALIAJ INSTRUILOJ
UZATAJ DE LA AFRIKA OFICEJO DE UEA
La Afrika Oficejo de UEA sendas al petantoj la jenajn kursolibrojn:
- unugrada en la franca: Cours de langue internationale espéranto.
- unuagrada en la angla: The international language Esperanto: A Course.
- duagrada en la franca: Gerda malaperis kun klarigoj en la franca
- duagrada en la angla: Gerda malaperis kun klarigoj en la angla.
Krome la Afrika Oficejo dissendas diskojn kun la
prononco de Gerda al instruistoj.
Nuntempe sekvas la kurson Gerda malaperis
proksimume 100 homoj en pluraj afrikaj landoj,
cxefe en la franclingvaj. Sekvado de la kurso kaj
resendado de la ekzercoj al la instruisto estas
esenca kondicxo por partopreni la
ILEI-konferencon en Portonovo, Benino venontan jaron.
Post la kurso Gerda la lernantoj devos legi du
librojn, unu pri historio de Esperanto en Afriko kaj unu pri instrumetodoj.
************************************************************************
Viajn komentojn, konsilojn, sugestojn kaj
raportojn pri okazintajxoj en via urbo aux lando
bonvolu sendi al la redakteja adreso:
afrika....@co.uea.org aux aerposxte al:
Afrika Oficejo, BP. 416 Lokossa-Mono, Benin
tel./fakso: +229 224 10 229
************************************************************************
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
> 4. GeamikojS (Cotonou) de Maurice Hounto;
>kial la alia ne povis ricevi?
Se oni legas siajn mesag'ojn en retkafejoj, foje oni ne povas
malfermi aldonaj'ojn. Alia kau'zo estis ke Yahoo sendas la mesag'on
al via pos'tskatolo kun aldonaj'o, se vi havas pos'tskatolo, sed se
vi provas legi en la reto g'i ne mem konservas la aldonaj'ojn.
Amike
Renato
Dankon pro klarigo. Tereza
> Tereza:
>
, Alia kau'zo estis ke Yahoo sendas la mesag'on
> al via pos'tskatolo kun aldonaj'o, se vi havas pos'tskatolo, sed se
> vi provas legi en la reto g'i ne mem konservas la aldonaj'ojn.
>
> Amike
>
> Renato
>
>
>
> ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
> Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
> IT-00036 Palestrina, Italujo,
>
> ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
>
>
>
Ne gardez plus qu'une seule adresse mail ! Copiez vos mails vers Yahoo! Mail
>Mi informas vin ke post la marta seminario (22-29), la Prezidanto de
>MELS(Monda Esperanta Ligo por Sporto) vizitos nian landon.
Tre bone. Se s'i povus almenau' parte partopreni la seminarion,
ankau' tio estus io tre bona.
Amike
Renato
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~
~ ~ ~
Esperanto Koresponda Servo http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm 18an de julio de 1996 (12a jaro) |
|
Listo de
korespondantoj:
Por malhelpi aŭtomatan spamadon, ni metis "spacon $ spacon" anstataŭ "@" en ĉiu ret-adreso. Por sendi mesaĝon, bonvolu kopii la adreson kaj ŝanĝi " $ " al "@" Esperanto Koresponda Servo ne akceptas petojn de viroj pri virinoj, aŭ de virinoj pri viroj. Se vi deziras fotojn de korespondanto, estos pli ĝentile unue sendi vian foton kaj tiam peti fotojn de korespondanto. |
![]() -- Oktobro 2007 Korespond-petoj alvenintaj dum la lastaj 12 monatoj.
|
|
tre bone!
renato
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~