Saluton,
S-ro Trezoro Huang Yinbao, vicprezidanto de UEA pri financoj kaj Unesko, dum la Tago de Afriko informis pri sia ĵus eldonita libro de Unesko kaj aparte bonvenigas ĝian tradukadon al la naciaj lingvoj, precipe al la afrikaj lingvoj. Laŭ li, ĉiu tradukinto de la libro al nacia lingvo ricevos honorarion kaj vidos krome sian nomon en la libro sub la eldono de Unesko.
Espereblas, ke el tiu anonco naskiĝos reto de afrikaj tradukemuloj por plua diskonigo de afrikaj lingvoj kaj celkonscia informado pri Esperanto al Unesko.
Por pliaj informoj oni bv. skribi al Trezoro per:
tre...@qq.comAmike
Adjévi