Invito por la Tago de Afriko kadre de la MondaFest' 2020 de UEA

1 view
Skip to first unread message

ADJE Adjevi

unread,
Jul 16, 2020, 4:59:24 PM7/16/20
to Afriko
Saluton, karaj gelistanoj,

Pli kaj pli alproksimiĝas la Tago de Afriko (TA), kiu okazos kadre de la MondaFest’ de UEA por kune celebri la kontinentan movadon dimanĉe, la 23-an de aŭgusto 2020.

Temas pri estas 4-6 hora renkontiĝo kun la celo ligi interrete esperantistojn el diversaj mondpartoj, por ke ili povu interkonatiĝi kaj konatiĝi kun diversaj Esperanto-atingoj en Afriko tra viva prezentado de mallongaj agadraportoj far afrikaj landaj asocioj, kluboj kaj organizaĵoj. Estos ankaŭ prelegoj de afrikaj aktivuloj, forumo pri Afriko, afrikaj muziko, filmeto kaj aliaj interesaĵoj.


La organizantoj de la Tago estas la membroj de la Afrika Komisiono de UEA en sinergio kun enkontinentaj aktivuloj kaj landaj asocioj. La aranĝo estas subtenata ankaŭ de la estrarano de UEA pri Afriko.


Tre probable la Tago de Afriko estos la plej granda retrenkontiĝo ĝis nun okazinta en Afriko, ĉar registriĝis jam por partopreni en ĝi kvindeko da esperantistoj de pli ol 20 landoj. Bonvolu ankaŭ aliĝi al TA per https://forms.gle/1LnjCCLDgFDsiPhF9 


Estas dezirindaj, bonvenaj ankaŭ unuopaj prelegproponoj kaj aliaj kontribuaĵoj (ne jam eldonitaj) kiel rakontoj, poemoj, fabeloj, personaj spertoj pri Afriko. Tiuj ĉi tekstoj estos kunigitaj en libreto, memore al la Tago de Afriko.


Kun antaŭĝojo revidi vin

Adjévi


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages