Karaj,
proksimig^as la UK en Finnlando. Dum la UK okazos Kleriga Lundo en lundo la 
22an de julio. En tiu kadro s-ro Sylvain Lelarge kaj mi kune organizos la 
kunsidon “Nekutimaj objektoj el la mondo”. En g^i li kaj mi montros nekutimajn 
aj^ojn, kiujn ni kolektis. Mi esperas, ke ankau vi montros tiajn objektojn el 
via lando, partoprenante en nia kunsido.
   Ni atendas vian partoprenon en nia tre interesa kunsido.