Muzaiko kiel podkasto en TuneIn

19 views
Skip to first unread message

Poór Veronika

unread,
Aug 11, 2019, 5:02:39 PM8/11/19
to retradio...@googlegroups.com
Saluton!

Kion vi pensas pri la sugesto ricevita tra in...@muzaiko.info, ke oni aldonu Muzaikon al TuneIn? Eblas aldoni la podkastan parton al la podkastoj (kaj rekomendi al aliaj tion fari) ĉe: https://help.tunein.com/contact/add-podcast-S19TR3Sdf .

Amike:
Veronika

Joop Kiefte

unread,
Aug 12, 2019, 1:09:42 PM8/12/19
to retradio...@googlegroups.com
Mi pensas ke ĝi iam enestis eĉ... Mi ege poras, ĉar tiel mi povas ekz. aŭskulti per mia Google Spionilo ;).

Op zo 11 aug. 2019 om 23:02 schreef Poór Veronika <poorve...@gmail.com>:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Retradio-Projekto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to retradio-proje...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/retradio-projekto/CACvpH0XJAOX5TmpgAe0uvod5Zfx%3DW60dH7w%3D%3DPZDLnfJYXJXJw%40mail.gmail.com.


--
Joop Kiefte

Poór Veronika

unread,
Jan 26, 2020, 1:11:35 PM1/26/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton Joop,

Ups, kun malfruo mi revenas: ĉu vi eble scias, kion fari por aldoni Muzaikon? Ĉe Shoutcast mi legis ke ne plu eblas aldoni radiostaciojn. 

Belan semajnkomencon dezirante,
Veronika

Joop Kiefte

unread,
Sep 11, 2020, 9:43:39 AM9/11/20
to retradio...@googlegroups.com
Mi vidas ke ankoraŭ neniel aldoniĝis, kaj iel mia nova retpoŝtkliento revenigis ĉi tiun mesaĝon al mi... eble indus plu rigardi kaj eltrovi kiel fari tion -- mi kredas ke Radionomy mem havis liston kiu konigis al lokoj kiel TuneIn, do indus demandi/eltrovi ie de kiuj (aliaj) fontoj TuneIn prenas siajn radiojn...

Poór Veronika

unread,
Sep 11, 2020, 9:54:24 AM9/11/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton Joop,

Dankon pro la memorigo.

Kion mi memoras ke la problemo estis, ke ne eblas aldoni novajn tie, sed eble mi miskomprenis. Ĉu eblas aldoni novajn Shoutcast-radiojn tie?

Amike:
Veronika

Joop Kiefte

unread,
Sep 11, 2020, 9:56:21 AM9/11/20
to retradio...@googlegroups.com
se TuneIn ricevas rekte de Radionomy, ŝajnas al mi ke ili havas plurajn fontojn -- aggregator. Tio signifas ke se ni sukcesas trovi unu el tiuj listoj kiujn ili kopias, kaj aldonas tie, ĝi devus aldoniĝi ankaŭ al TuneIn. Verŝajne jam helpas simple trovi esence ajnan listigon da radioj kie eblas aldoni, kaj aldoni tie...

oh9qw

Poór Veronika

unread,
Sep 11, 2020, 10:03:36 AM9/11/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton Joop,

Ah, do eble estas solvo? Se jes, estus bonega! Mi mem ne multe konas pri tiaĵoj, do eble mi ne multon povas helpi krom hurai, estus bonege se eblus aldoni tien Muzaikon iel, mi tre ĝojus kaj mi certas ke tio helpus konigi kaj la radion kaj mi pensas ke ankau Esperanton.

Amike:
Veronika

Joop Kiefte

unread,
Sep 11, 2020, 10:18:27 AM9/11/20
to retradio...@googlegroups.com
Mi iom plu esploris -- kaj ŝajnas nun al mi ke fakte ili ja mem kolektas, tial sencus ke ili rifuzus Shoutcast ĉar estas neniu kontrolo pri rajtoj ktp, kaj tion ĝuste aranĝis Radionomy... ili provas aranĝi ĉion ĝuste leĝe ja... Ĉu vi povas mallonge resumi kio ekzakte okazis pri la Radionomy-aferoj kaj la plufunkciigado post tio? Tio verŝajne helpus por trovi solvon, eble ekzemple per reelsendado tra alia fonto ktp... kion vi jam provis kaj ĉu vi havas retpoŝtan reagon pri tio ktp?

Alia solvo do estus esence havi Muzaikon leĝe en iu nacia radiosistemo, ĉar tiel TuneIn certas pri kiuj leĝoj sekviĝas kaj aplikeblas...

oharp

Poór Veronika

unread,
Sep 11, 2020, 12:12:32 PM9/11/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton!

Radionomy anoncis ke ili iĝis parto de Shoutcast kaj ekde komenco de 2020 ili ne plu funkcios, sed eblos migri al la ĝisnunaj radioj al Shoutcast kaj dum unu jaro senpage plufunkcii tie.

Pri la muzikaj rajtoj: ĝuste pro tiu malsimileco inter Radionomy kaj Shoutcast Muzaiko ne plu povas ludigi multajn kvalitajn Esperantajn muzikerojn. Por tiuj, kiuj estas novaj al la temo: la problemo ne estas, ke Muzaiko ne volis havi ian rektan interkonsenton (kaj pagi) por kopirajta asocio. La problemo estas, ke iliaj interkonsentoj taugas por pli-malpli ĉiuj, krom por Esperanto. Baze estas tio, ke ĉiuj landoj havas sian kopirajtan asocion, al kiu se vi pagas, vi povas elsendi al tiu lando au de tiu lando. Vi elsendas en iu lingvo? Trovu al kiu lando la lingvo plej apartenas, pagu por tiu, kaj estas en ordo. Kaze de Esperanto ĉiuj, kiujn ni demandis (estis eble 6-8) diris, ke oni pagu al ili. (mia takso estas, ke ni elspezis por la pria esplorado ĉ. 500 horojn entute) Tio estis antau preskau jardeko, do eble estis intertempe evoluoj, kiujn mi ne sekvis. Se iu konas iun solvon, nepre diru! Estus mirinde povi ludi ĉiajn muzikojn kaj tiel pli bone montri la buntecon kaj kvaliton de la Esperanta kulturo!

Shoutcast ne estas tre reagema, mi demandis ilin pri io rilate al statistikoj komence de la jaro (estis memkontraudiraj ciferoj) kaj tiam ni ricevis automatan respondon kaj poste, antau ĉ. 1 monato refoje ian automatan ke ĉu ĉio bonas... Mi reagis ke ne kaj ke la scivolemo daure aktualas. Ni atendas.

Havi Muzaikon leĝe en iu nacia sistemo: iel tion provizis Radionomy. Ĉu vi eble konas alian similan sistemon?

Amike:
Veronika

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages