prelego pri Muzaiko dum VEKI

2 views
Skip to first unread message

Poór Veronika

unread,
Jul 15, 2020, 4:03:58 PM7/15/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj!

Mi esperas ke vi bone ĝuas nun la retan IJK-n au kion ajn vi faradas nun.

Ni intertempe havis ian rapidan insterskribon kun la organizantoj de VEKI, kaj la prelego de Muzaiko okazos lunde, la 27-an de julio je la 13-a horo lau UTC (do 15-a horo lau UTC+2). Ĉu vi tiam disponeblas kaj emas kunprelegi? Se jes, bonvolu diri tion ene de 72 horoj por ke ni povu kune pretiĝi.

Bondezire,
Veronika

Rafael Henrique Zerbetto

unread,
Jul 16, 2020, 10:36:50 AM7/16/20
to retradio...@googlegroups.com
Mi hieraŭ aliĝis al VEKI kaj pretas prelegi. Ĝis la 19-a de julio eblas senpage aliĝi al VEKI, do se iu alia emas, kaptu la ŝancon tuj kaj sciigu nin.

Amike,

Rafael

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Retradio-Projekto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to retradio-proje...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/retradio-projekto/CACvpH0XXU6ThH454uBHFBw2R8NOr4hAVktxQsVX%3D5W4HBb2atg%40mail.gmail.com.

Poór Veronika

unread,
Jul 27, 2020, 2:51:59 PM7/27/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Ni ĵus prelegis kun Rafael dum VEKI, kaj mi ege ĝuis la sperton, estis pluraj interesaj demandoj. Mi pensas ke post la kongreso la prelego alireblos al ĉiuj kaj tiam vi mem povos spekti.

Amike:
Veronika

Poór Veronika

unread,
Jul 28, 2020, 5:58:44 PM7/28/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Mi ĵus nun povis legi la babilejon kaj la demandojn de la prelego, jen elĉerpaĵo de ili:

"Salutojn al la mojosa teamo de Muzaiko!" "Saluton al la tuta teamo de Muzaiko, kun kiu mi tre ŝatas kunlabori, kiam mi havas tempon....." "Kiel oni povas finance subteni Muzaikon?" "Kiel fari por aŭskulti- vidi pasintajn prelegojn aŭ diskutojn" "Kiuj temoj estas la plej bonvenaj kaj sxatataj por la auxskultantaro?" "Mi dankas pro la informoj" "Gratulon!" "Dankon... Bona programo!"

Do, ŝajne la publiko ŝatis la laboron por Muzaiko - gratulojn al ni ĉiuj! 💓

Amike:
Veronika

Rafael Henrique Zerbetto

unread,
Jul 29, 2020, 10:03:45 AM7/29/20
to retradio...@googlegroups.com
Ankau mi ricevis reagojn private per mia persona konto en Facebook: "mi spektis vian prezentadon hieraŭ okaze de VEKI. Mi tre ŝatis ĝin. Gratulon pro via laboro !"

Amike,

Rafael

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages