retkunveno de Muzaiko

55 views
Skip to first unread message

Poór Veronika

unread,
Dec 1, 2020, 12:28:55 PM12/1/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton!

Mi pensas ke nun endus havi novan kunvenon kaj priparoli diversajn temojn, ekzemple: 
  • Muzaiko ĉe Shoutcast (baldau finiĝos la unujara senpaga membreco tie
    • ĉu ni pagu, ĉu ni translokigu Muzaikon?
    • se la dua: kien?
  • Muziko en Muzaiko
    • nun la muzika repertoaro en Muzaiko ne estas multe prizorgata
    • mi mem (Veronika) ne sentas min sufiĉe memfida por ĝin sole pli bone prizorgi, sed mi ja volonte kunlaborus kun homoj, kuuj interesiĝus
      • la laborkvanto dependas de la celoj, povas esti de unu horo (kelk)semajne ĝis pluraj horoj semajne
Ĉu vi havas aliajn temojn?

Do, por trovi la tempon por la retkunveno, jen la kalendaro: https://docs.google.com/spreadsheets/d/1n37A4jP1P-6AzCyJ1PepmHWGB1PFYeD0frcSMaRUDRg/edit

Por ke la aŭtomata kalkulado farita de Roĉjo funkciu, oni devas meti en la kampojn la taŭgan vorton el "jes" "eble" kaj "ne" (kiam vi emas dormi sed fakte havus retkonekton, vi metu "eble", bv) Apud via nomo bonvolu aldoni: "certe" - mi volas partopreni, "jes" - mi volas partopreni, sed komprenas, se ne eblas trovi taŭgan tempon, "ne gravas" - mi emus partopreni, sed ne gravas, se mi ne povus ĉeesti. Limdato por plenigi ĝin estas vendredo, la 4a de decembro, je la 20a laŭ UTC. La tagoj por nun proponitaj por kunveni estas la 12-13-a de decembro au la 19-20-a de decembro.

Kaj kiuj estu la temoj? Du proponoj jam legeblas supre, kaj por ke ni havu pliajn: proponu, bonvolu!

Se vi havas ajnan demandon, sentu vin libera demandi.

Amike:
Veronika

Poór Veronika

unread,
Dec 11, 2020, 2:10:21 PM12/11/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj!

Eble mi ne devus ekorganizi kunvenon kiam mi havas amason da aliaĵoj por fari... Jen tio kiel mallonga pardonpeto pro la malfruo, kaj jen mia propono por la tempo: la 19-an de decembro je la 11:30 lau UTC. Venu multnombre! 

Kaj pri kio ni parolu? Bonvolu proponi temojn ĝis la 20-a lau UTC la 14-an de decembro!

Amike:
Veronika

Poór Veronika

unread,
Dec 13, 2020, 8:18:20 AM12/13/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Mi ekhavis iun ideon: proponi al homoj, ke ili faru ian defion, ke ili devas dum 30 tagoj paroli pri iu temo dum 2-5 minutoj, kaj ni elsendu ilin en Muzaiko (kaze ke la kvalito sufiĉe altas). Kion vi pensas pri tio? Mi mem ŝatus partopreni ĝin, kaj mi imagas ĝin tiel, ke homoj auskultos la parolojn de unu la alia por kontroli pri la kvalito, antau decido pri elsendo.

Amike:
Veronika


Poór Veronika

unread,
Dec 14, 2020, 1:13:10 PM12/14/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Jen plia mesaĝo de mi pri ideoj pri kion priparoli:
  • prelego dum jarfina evento
  • komputilaĵoj
Se vi ankau havas ideojn, vi havas 2 pliajn horojn por ilin proponi! Kaj proponu, bonvolu!

Amike:
Veronika

Poór Veronika

unread,
Dec 16, 2020, 5:51:49 PM12/16/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Jen eta mesaĝo, ke sabate, la 19-an de decembro, je la 11:30 lau UTC (kaj ĝis maksimume la 13:30 UTC) ni kunvenos! Venu, por priparoli gravajn temojn por Muzaiko! Se vi ne povas veni, sed ŝatus kunhavigi vian opinion, bonvolu tion fari ĝis la 11:30 lau UTC la 18-an de decembro, por ke ni povu legi kaj konsideri vian vidpunkton.

Teknika informo: Tiuj, kiuj emas partopreni la kunvenon, memoru aldoni la skajpokonton "Muzaiko" al siaj kontaktoj, se vi tion ne jam faris antaue. Aldone, bonvolu skribi al tiu konto pri via emo partopreni la kunvenon, por ke vi estu aldonita. Se vi emas partopreni la kunvenon, sed skajpe vi ne povas, bonvolu skribi pri tio por povi trovi eventualan solvon.

Jen la proponita tagordo:
    1. Muzaiko ĉe Shoutcast (baldau finiĝos la unujara senpaga membreco tie
      1. ĉu ni pagu, ĉu ni translokigu Muzaikon?
      2. se la dua: kien?
    2. Muziko en Muzaiko
      1. nun la muzika repertoaro en Muzaiko ne estas multe prizorgata
      2. mi mem (Veronika) ne sentas min sufiĉe memfida por ĝin sole pli bone prizorgi, sed mi ja volonte kunlaborus kun homoj, kuuj interesiĝus
        1. la laborkvanto dependas de la celoj, povas esti de unu horo (kelk)semajne ĝis pluraj horoj semajne
    1. proponi al homoj, ke ili faru ian defion, ke ili devas dum 30 tagoj paroli pri iu temo dum 2-5 minutoj, kaj ni elsendu ilin en Muzaiko (kaze ke la kvalito sufiĉe altas). Kion vi pensas pri tio? Mi mem ŝatus partopreni ĝin, kaj mi imagas ĝin tiel, ke homoj auskultos la parolojn de unu la alia por kontroli pri la kvalito, antau decido pri elsendo.  
    1. prelego dum jarfina evento
      1. pri kio temu la prelego?
      2. Kiu emas prelegi?
    2. komputilaĵoj
      1. la sistemo bone funkcias (dankegon al la kreintoj de la retejo kaj la administra sistemo!), sed estas timige, se io okazas, ĉu ni havos solvon rapidan
    3. aliaj temoj
    4. sekva kunveno
    Bondezire kaj danke:
    Veronika

    Poór Veronika

    unread,
    Dec 19, 2020, 5:33:48 PM12/19/20
    to retradio...@googlegroups.com
    Saluton al ĉiuj!

    Mi sendas etan resumon al vi pri la kunveno, se mi ion forgesis au io ne klaras, sentu vin libera aldoni, demandi.

    La kunvenon partoprenis du homoj, Matt kaj Veronika. 
    1. Muzaiko ĉe Shoutcast (baldau finiĝos la unujara senpaga membreco tie)
      1. ni pagu (temas pri ĉ. 120 EUR/jaro) kaj restu, krom se ene de semajno alvenas pli bona eblo
    2. Muziko en Muzaiko
      1. ni reklamu pri pli la eblo/bezono tion prizorgi ankau FB-e
    1. proponi al homoj, ke ili faru ian defion, ke ili devas dum 30 tagoj paroli pri iu temo dum 2-5 minutoj, kaj ni elsendu ilin en Muzaiko (kaze ke la kvalito sufiĉe altas). Kion vi pensas pri tio? Mi mem ŝatus partopreni ĝin, kaj mi imagas ĝin tiel, ke homoj auskultos la parolojn de unu la alia por kontroli pri la kvalito, antau decido pri elsendo.  
      1. la defio estas malfacila kaj malfacile eblos trovi homojn verŝajne
      2. Veronika demandos al kelkaj homoj, pri kiuj ŝi pensas ke ili povus interesiĝi por sondi opinion kaj poste pluiri
      3. ni demandu al Hori Jasuo pri ligi ĝin kun Esperanto-Sumoo kiel Sumoo+: ne nur legu, sed ankau lautlegu libron dum 15 tagoj ĉiutage!
    1. prelego dum jarfina evento
      1. ni pensis pri fari kvizon. Post la kunveno mi demandis pri tio la organizantojn, kaj ili diris ke: "Vi havu kelkajn enketformajn demandojn, kiuj servas al enkonduko al temoj/rubrikoj de via prezento, kune eble 20-25 minutoj. Poste estas tempo por demandoj. Vi sendu tiajn demandojn al ni anticipe, tiel ke ni povas enmeti ilin en Zoom"
    2. komputilaĵoj
      1. ni ne sukcesis trovi solvon, la sistemo nun bone funkcias, la problemo estas, ke se ni havos paneon, ni havos problemon
    3. aliaj temoj
      1. Muzaiko dek-jariĝos la 10-an de aprilo! Ni festu ĝin! Kaj antauplanu ĝin
        1. estas ideo krei kunvenon por homoj, sen kies laboro Muzaiko ne estus, kio ĝi estas
        2. kaj kunvenon kunkreantoj de Muzaiko + auskultantoj de Muzaiko
        3. ankau krei elsendojn kun nunaj kaj iamaj aktivuloj de Muzaiko: "Muzaiko povas danki multon por sia ekzisto al vi - ĉu vi ŝatus pri io diri dankon al Muzaiko?"
        4. estu ankau eventoj ĉirkaue por klarigi pri kiel aktivi en Muzaiko pri diversaj temoj
    4. sekva kunveno
      1. okazu en la dua duono de januaro 2021, ligilo por trovi la kunventempon estas: https://docs.google.com/spreadsheets/d/1uWsdH-APjQ4zXYqI6v17_N7y2jN1UrOkj3uKBFpJy_E/edit?usp=sharing . Bonvolu plenigi ĝin plej malfrue ĝis la 12-a de januaro 2021 je la 20-a lau UTC.
    Danke kaj bondezire:
    Veronika

    Elmer D. Escoto R.

    unread,
    Dec 19, 2020, 5:56:07 PM12/19/20
    to retradio...@googlegroups.com, Poór Veronika

    Saluton, ĉiuj!

    Mi ĵus plenigis la kalendaron.

    Mi estas nun mem-dungito, do povas iom helpi laŭ bezono dum la sekvaj kvar, ses semajnoj.

    Espereble mi partoprenos la venontan kunvenon kaj prenos mia(j)n tasko(j)n!

    Ĝis baldaŭ!

    Elmer

    --
    You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Retradio-Projekto" group.
    To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to retradio-proje...@googlegroups.com.
    To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/retradio-projekto/CACvpH0UJsiNTYA7N9%3D%3DDXh2LH8n1U2EKxmcgUG%3DJMkdge2EK6w%40mail.gmail.com.
    --
    .... Elmer D. Escoto R.

    Poór Veronika

    unread,
    Dec 20, 2020, 7:51:12 AM12/20/20
    to Elmer D. Escoto R., retradio...@googlegroups.com
    Saluton Elmer,

    Dankon pro la plenigo de la kalendaro kaj pro via preteco kunkrei Muzaikon!

    Ĉu en la resumo de la kunveno au ĉi-tie estas io, kio aparte allogus vin? http://muzaiko.info/partoprenu/necesaj-lertoj

    Aldone, en mia kapo alvenis du rapidaj ideoj, kiuj ne estas tie menciataj sed nun utilus ilin fari:
    • rigardi, ĉu estas pli bona eblo, ol resti ĉe Shoutcast
      • la nuna situacio estas: ni havas bone funkciantan planilon, sen devo enmeti reklamon, sed Shoutcast ne zorgas pri la leĝaj, kopirajtaj aferoj, tial Muzaiko nur povas elsendi muzikon liberan
    • arigi pli da liberaj kvalitaj muzikoj por Muzaiko
      • tio resume signifas: trovi la muzikpecon, demandi la artiston, ĉu la muziko vere estas libere ludebla, se jes, peti la muzikiston alŝuti la muzikpecon al la servilo de Muzaiko
    Mi nun rapide ideumis kaj sentu vin libera ankau ideumi pri kion vi emas fari kaj kiel vi emas kontribui. Ah, kaj se mi miskomprenis kaj vi ne povas nun, sed nur poste kontribui, sentu vin libera ankau tion diri.

    Bondezire kaj danke:
    Veronika

    Poór Veronika

    unread,
    Jan 3, 2021, 10:25:17 AM1/3/21
    to retradio...@googlegroups.com
    Saluton karaj,

    Ni havos skajpkunvenon ĉi-monate! Kiam? Depende de via disponeblo! Bonvolu plenigi la kalendaron ĉe:  https://docs.google.com/spreadsheets/d/1uWsdH-APjQ4zXYqI6v17_N7y2jN1UrOkj3uKBFpJy_E/edit?usp=sharing plej malfrue ĝis la 12-a de januaro 2021 je la 20-a lau UTC.

    Danke kaj bonan ĉionfaradon dezirante,
    Veronika

    HIDEG Sandor

    unread,
    Jan 4, 2021, 4:51:34 PM1/4/21
    to retradio...@googlegroups.com

    Saluton,

    On 2021. 01. 03. 16:24, Poór Veronika wrote:
    Jen la proponita tagordo:
    1. Muzaiko ĉe Shoutcast (baldau finiĝos la unujara senpaga membreco tie
      1. ĉu ni pagu, ĉu ni translokigu Muzaikon?
      2. se la dua: kien?
    2. Muziko en Muzaiko
      1. nun la muzika repertoaro en Muzaiko ne estas multe prizorgata
    Ĉu nun la sinsekvo de muzikaj numeroj estas laŭhazadra aŭ iu aranĝas iel?
    Ĉu ne eblus aranĝi iom en diversaj horoj laŭ samaj tipoj? Eble tio estus granda laboro, se ne jam iu ĉiukaze faras tion. Ne ĉiuj aŭskultantoj estas ĉionmanĝantoj kaj eble tial multaj ne aŭskultas ĝin. Eble indas priparoli tion ĉe tiu tagordero.

    Amike: ŝ.h.

    Poór Veronika

    unread,
    Jan 5, 2021, 1:05:11 PM1/5/21
    to retradio...@googlegroups.com
    Saluton!

    Lau mia scio la sinsekvo estas lauhazarda kaj nun pripensante, ne nepre estus granda laboro, se oni farus tiel:
    • divido de la kantoj en 2-3 kategorioj lau "tipo" de auskultantoj (tio estus por mi iom malfacila fari)
    • kreo de malneto de taga programo kun 3 horaj malsimilaj muzikaj blokoj (tio eblas kaj dauros verŝajne ĉ. horon maksimume)
    • poste uzi tiun malneton anstatau la antaua malneto - estas sammulta taga tasko
    Mi tre ŝatas la ideon kaj antauĝojas priparoli ĝin dum la kunveno!

    Amike:
    Veronika

    --
    You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Retradio-Projekto" group.
    To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to retradio-proje...@googlegroups.com.

    Poór Veronika

    unread,
    Jan 11, 2021, 11:50:20 AM1/11/21
    to retradio...@googlegroups.com
    Saluton karaj,

    Restas nur unu tago!!!

    Ni havos skajpkunvenon ĉi-monate! Kiam? Depende de via disponeblo! Bonvolu plenigi la kalendaron ĉe:  https://docs.google.com/spreadsheets/d/1uWsdH-APjQ4zXYqI6v17_N7y2jN1UrOkj3uKBFpJy_E/edit?usp=sharing plej malfrue ĝis la 12-a de januaro 2021 je la 20-a lau UTC.

    Danke kaj bonan ĉionfaradon dezirante,
    Veronika

    Poór Veronika

    unread,
    Jan 13, 2021, 2:18:39 PM1/13/21
    to retradio...@googlegroups.com
    Saluton karaj!

    Dankon pro la amasa plenigo de la kalendaro, kaj eĉ estas tempo, kiu taugas por ĉiuj, kiuj plenigis! Temas pri la 23-a de januaro je la 19:30 UTC. Tiam ni havos nian kunvenon.

    Kaj... kiuj estu la temoj? Proponu ĝis la 19-a de januaro ĝis la 19:30 lau UTC!

    Jam estas unu propono:
    1. Aranĝo de la muzikaj numeroj
      1. Instiga demando: Ĉu nun la sinsekvo de muzikaj numeroj estas laŭhazadra aŭ iu aranĝas iel?

      1. Ĉu ne eblus aranĝi iom en diversaj horoj laŭ samaj tipoj? [Eble tio estus granda laboro, se ne jam iu ĉiukaze faras tion.] Ne ĉiuj aŭskultantoj estas ĉionmanĝantoj kaj eble tial multaj ne aŭskultas ĝin.  
      1. Respondo retliste: la laboro konsistas el:
        • divido de la kantoj en 2-3 kategorioj lau "tipo" de auskultantoj (tio estus por mi iom malfacila fari)
        • kreo de malneto de taga programo kun 3 horaj malsimilaj muzikaj blokoj (tio eblas kaj dauros verŝajne ĉ. horon maksimume)
        • poste uzi tiun malneton anstatau la antaua malneto - estas sammulta taga tasko
      1. Demando por la kunveno:
        • kiel ni povas aranĝi la kantojn en tipojn? (ekzemple Ralph Glomp kun Gianfranco kaj Marĉela; La Perdita Generacio kun Persone kaj Martin kaj la Tajpoj kaj Inicialoj dc kaj Jonny M kaj Roger Borges?) 
    Kiujn aliajn temojn ni priparolu?  Proponu ĝis la 19-a de januaro ĝis la 19:30 lau UTC!

    Amike kaj danke:
    Veronika

    Elmer D. Escoto R.

    unread,
    Jan 13, 2021, 5:24:22 PM1/13/21
    to retradio...@googlegroups.com
    Saluton al chiuj!
    Bedaurinde mi ne povos partopreni la kunvenojn... almenau mi ne certas kiam mi povos... La viruso atakis min kaj mian familion kaj nun ni devas ripozi. Mi restas en lito kaj ne multe parolas pro tio, ke mankas al mi aero por spiri, do mi dormas multege.

    Mi esperas ke chirkau la fino de la monato chio estos en ordo che mi... mi sciigos al vi chiuj, char mi vere deziras kunlabori.

    Ghis baldau! Havu bonegan jaron 2021!
     

    --
    You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Retradio-Projekto" group.
    To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to retradio-proje...@googlegroups.com.


    --
    _______________________________
    ¡Gracias! / Thanks! / Dankon! / Merci! / !תודה
    Elmer D. Escoto R.

    Poór Veronika

    unread,
    Jan 18, 2021, 3:21:03 PM1/18/21
    to retradio...@googlegroups.com
    Saluton kara Elmer,

    Kaj: sanon kaj saniĝon, kaj dume bonan ripozon. Dankon pro via sciigo kaj mi esperas ke baldau vi kaj via tuta familio bonfartos.

    Senpacience atendante vian sciigon pri via bonfarto, espereble plej baldau,
    Veronika

    Poór Veronika

    unread,
    Jan 19, 2021, 8:15:34 AM1/19/21
    to retradio...@googlegroups.com
    Saluton karaj,

    Eta memorigo, ke sendu viajn proponojn por kion priparoli dum nia skajpkunveno ene de ses horoj, ĝis la 19:30 lau UTC, la 19-an de januaro 2021!

    Jam estas unu propono: 
    • Aranĝo de la muzikaj numeroj
    1. Instiga demando: Ĉu nun la sinsekvo de muzikaj numeroj estas laŭhazadra aŭ iu aranĝas iel?
      Ĉu ne eblus aranĝi iom en diversaj horoj laŭ samaj tipoj? [Eble tio estus granda laboro, se ne jam iu ĉiukaze faras tion.] Ne ĉiuj aŭskultantoj estas ĉionmanĝantoj kaj eble tial multaj ne aŭskultas ĝin.  
    2. Respondo retliste: la laboro konsistas el:
      • divido de la kantoj en 2-3 kategorioj lau "tipo" de auskultantoj (tio estus por mi iom malfacila fari)
      • kreo de malneto de taga programo kun 3 horaj malsimilaj muzikaj blokoj (tio eblas kaj dauros verŝajne ĉ. horon maksimume)
      • poste uzi tiun malneton anstatau la antaua malneto - estas sammulta taga tasko
    3. Demando por la kunveno:
      • kiel ni povas aranĝi la kantojn en tipojn? (ekzemple Ralph Glomp kun Gianfranco kaj Marĉela; La Perdita Generacio kun Persone kaj Martin kaj la Tajpoj kaj Inicialoj dc kaj Jonny M kaj Roger Borges?) 
    Amike:
    Veronika

    Betti Maul(-Propadovic)

    unread,
    Jan 19, 2021, 10:11:47 AM1/19/21
    to retradio...@googlegroups.com
    Kara Veronika,
    kial vi ne anoncas la kunvenon en eventaservo.org?
    Mi povas bone imagi, ke aldoniĝos homoj kiuj interesiĝas :)
    (Kaj pli facilus scii kiam ĉe oni mem estos ;) )

    Kore
    Betti




    --
    Betti Maul

    TELEFONNUMMER / telefonnumero / broj telefona: +49 15733135922

    Poór Veronika

    unread,
    Jan 19, 2021, 10:57:54 AM1/19/21
    to retradio...@googlegroups.com
    Kara Betti,

    Dankon pro via propono! Mi aldonos ĝin al la tagordo por priparoli ĝin por la ontaj fojoj.

    Mi intertempe ankau pripensis pri kio paroli dum la kunveno, kaj jen kelkaj aferoj: 
    1. Trarigardo de la plenumo de la eroj priparolitaj dum la pasinta kunveno, kaj eventuala modifo de ili
    2. Pretiĝo por la 10-a naskiĝtago de Muzaiko
    Ĉu vi au aliaj havas plian rekomendon? Se jes, estus tre bonvena!

    Amike:
    Veronika

    Poór Veronika

    unread,
    Jan 20, 2021, 3:11:29 PM1/20/21
    to retradio...@googlegroups.com
    Karaj ĉiuj!

    Ni havas tagordon por la kunveno, kiu okazos la 23-an de januaro je la 19:30 UTC ! Jen ĝi:
      1.  Trarigardo de la plenumo de la eroj priparolitaj dum la pasinta kunveno, kaj eventuala modifo de ili 
      1.  Aranĝo de la muzikaj numeroj
        1. Instiga demando: Ĉu nun la sinsekvo de muzikaj numeroj estas laŭhazadra aŭ iu aranĝas iel?
          Ĉu ne eblus aranĝi iom en diversaj horoj laŭ samaj tipoj? [Eble tio estus granda laboro, se ne jam iu ĉiukaze faras tion.] Ne ĉiuj aŭskultantoj estas ĉionmanĝantoj kaj eble tial multaj ne aŭskultas ĝin.  
        2. Respondo retliste: la laboro konsistas el:
          • divido de la kantoj en 2-3 kategorioj lau "tipo" de auskultantoj (tio estus por mi iom malfacila fari)
          • kreo de malneto de taga programo kun 3 horaj malsimilaj muzikaj blokoj (tio eblas kaj dauros verŝajne ĉ. horon maksimume)
          • poste uzi tiun malneton anstatau la antaua malneto - estas sammulta taga tasko
        3. Demando por la kunveno:
          • kiel ni povas aranĝi la kantojn en tipojn? (ekzemple Ralph Glomp kun Gianfranco kaj Marĉela; La Perdita Generacio kun Persone kaj Martin kaj la Tajpoj kaj Inicialoj dc kaj Jonny M kaj Roger Borges?) 
      1. Ĉu ni aldonu la kunvenojn de Muzaiko al Eventa Servo onte?
      1. Pretiĝo por la 10-a naskiĝtago de Muzaiko  
      1. Ceteraĵoj
      2. Sendo de resumo al la retlisto
      3. Sekva kunveno
      Se vi ne povas partopreni sed pretas opinii, bonvolu tion fari ĝis almenau 24 horojn antau la kunveno, por ke ni havu la tempon legi kaj konsideri vian kontribuon.

      Amike kaj bondezire:
      Veronika

      Poór Veronika

      unread,
      Jan 23, 2021, 2:11:17 PM1/23/21
      to retradio...@googlegroups.com
      Saluton al ĉiuj!

      Mi forgesis kopii ĉi-tiun informon: "Teknika informo: Tiuj, kiuj emas partopreni la kunvenon, memoru aldoni la skajpokonton "Muzaiko" al siaj kontaktoj, se vi tion ne jam faris antaue. Aldone, bonvolu skribi al tiu konto pri via emo partopreni la kunvenon, por ke vi estu aldonita."

      Danke pro la afablaj atentigoj kaj ĝis baldau,

      Amike:
      Veronika

      Karlo Germanujo

      unread,
      Jan 23, 2021, 2:48:01 PM1/23/21
      to Retradio-Projekto
      Mi voloas partopreni kaj mia skajpokontan nomon estas karlomanio

      Poór Veronika

      unread,
      Jan 23, 2021, 4:31:23 PM1/23/21
      to retradio...@googlegroups.com
      Saluton karaj,

      Elkoran dankon al la ĉeestintoj pro la kunveno, mi klopodis fari mian plej bonon por la suba resumo, sed mi iom lacas - do sentu vin libera aldoni, korekti, demandi, lau via emo. :)

        1.  Trarigardo de la plenumo de la eroj priparolitaj dum la pasinta kunveno, kaj eventuala modifo de ili 
          • la punktoj 1,4,7 estas plenumitaj, pri la aliaj temoj ni ankau parolis dum la kunveno, krom pri punkto 3 (kontakti homojn por fari defion de krei elsendojn por Muzaiko, pri kiu punkto Veronika diris ke ŝi iom priparolis kun homoj sed ne antaueniris)
        1. Aranĝo de la muzikaj numeroj
          • dum la sekva semajno estos 3 afiŝoj pri tio kaj ĝenerale pri helpopeto rilate al muziko en Muzaiko en Facebook
        1. Ĉu ni aldonu la kunvenojn de Muzaiko al Eventa Servo onte?
          • jes, ni aldonu la sekvan kunvenon, kaj lau la sperto decidu ĉu ni daurigu
        1. Pretiĝo por la 10-a naskiĝtago de Muzaiko 
          • estu ankau elsendo de la malnovaj programeroj kaj ankau festa elsendo
          • ni ankau komencu kontakti la intajn kunlaborantojn antau la sekva kunveno 
        1. Ceteraĵoj
          • ni parolis pri komputilaĵoj
        2. Sendo de resumo al la retlisto:
          • Veronika faras (jen nun farata!)
        3. Sekva kunveno:  
        Jen mallonga resumo, sentu vin libera demandi pri ĝi au komenti ĝin - kaj dankon al la ĉeestintoj!

        Amike:
        Veronika

        Mariana Evlogieva

        unread,
        Jan 23, 2021, 6:27:12 PM1/23/21
        to retradio...@googlegroups.com

        Karaj,

        dankon al Veronika pro la resumo.

        Mi ŝatus atentigi pri la tria punkto, ke eĉ se la unua provo anonci ĉe eventaservo.org ne havos sukceson, tamen indas reprovi kelkfoje, antaŭ ol rezigni.

        Mi ne certas, ke la anonco tuj venigos novajn partoprenantojn al la kunvenoj de Muzaiko. Sed EventaServo estas jam populara, kaj la anoncoj tie estas ebleco regule informi pri la vigla agado de Muzaiko-teamo al vasta publiko.

        P.S. Mi bedaŭras, ke pro mia okupateco mi ne povas pli aktive kontribui al via admirinda laboro. Sed mi regule legas ĉiujn afiŝojn en tiu ĉi listo kaj mi amas vin ĉiujn! :-)

        Amike,

        Mariana Evlogieva

        Poór Veronika

        unread,
        Feb 5, 2021, 8:59:03 AM2/5/21
        to retradio...@googlegroups.com
        Saluton karaj,

        Eta atentigo ke la sekva kunveno okazos en la dua duono de februaro 2021, ligilo por trovi la kunventempon estas: https://docs.google.com/spreadsheets/d/1ZYOXOpf7B8zY5j9PfWP6OeqKw7ZXgQZbdubtq4ma8iE/edit?usp=sharing .  Bonvolu plenigi ĝin plej malfrue ĝis la 10-a de februaro 2021 je la 20-a lau UTC.

        Kaj por nun: belan semajnfinon al ĉiuj!
        Amike:
        Veronika

        --
        You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Retradio-Projekto" group.
        To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to retradio-proje...@googlegroups.com.

        Poór Veronika

        unread,
        Feb 9, 2021, 2:05:41 PM2/9/21
        to retradio...@googlegroups.com
        Saluton karaj,

        Eta atentigo ke la sekva kunveno okazos en la dua duono de februaro 2021, ligilo por trovi la kunventempon estas: https://docs.google.com/spreadsheets/d/1ZYOXOpf7B8zY5j9PfWP6OeqKw7ZXgQZbdubtq4ma8iE/edit?usp=sharing .  Bonvolu plenigi ĝin plej malfrue ĝis la 10-a de februaro 2021 je la 20-a lau UTC.

        Kaj por nun: belan semajnfinon al ĉiuj!
        Amike:
        Veronika

        Poór Veronika

        unread,
        Mar 1, 2021, 5:01:35 AM3/1/21
        to retradio...@googlegroups.com
        Saluton al ĉiuj,

        Nu, fine ne okazis la kunveno, ĉar ne alvenis aliaj homoj kun indiko pri tempodispono. Ĉar aliloke ja estas aktiveco pri Muzaiko, mi pensas ke la problemo estas kiel kaj kie mi reklamis la kunvenon. Se vi havas rekomendon kiel pli tauge organizi sekvontfoje, konsiloj bonvenas! (kaj ankau, se vi ŝatus mem organizi, estas tia eblo :) )

        Belan semajnon al ĉiuj!

        Amike:
        Veronika

        Rafael Henrique Zerbetto

        unread,
        Mar 2, 2021, 7:09:37 AM3/2/21
        to retradio...@googlegroups.com
        Ĉu ni okazigu la kunvenon ĉi-monate?

        Poór Veronika

        unread,
        Mar 4, 2021, 4:08:19 PM3/4/21
        to retradio...@googlegroups.com
        Saluton karaj,

        Mi dirus, ke jesja! Ĉu estas alia opinio? Au entuziasmo por fari? ambau helpas por scii kiel ni antaueniru. :)

        Kaj intertempe: bonan esperantumadon al ĉiuj!
        Veronika

        Poór Veronika

        unread,
        Mar 9, 2021, 4:49:25 PM3/9/21
        to retradio...@googlegroups.com
        Saluton karaj,

        Ĉu por kunveno inter la 11-a kaj 13-a lau UTC la 20-an de marto taugas por vi?

        Se jes, kaj vi emas veni, bonvolu respondi al ĉi-retmesaĝo ĝis la 13-a de marto je la 11-a lau UTC.

        Se ne, kaj vi emas veni, bonvolu respondi al ĉi-retmesaĝo ĝis la 13-a de marto je la 11-a lau UTC kun via disponeblo la 20-21-27-28-an de marto.

        Mi decidis ŝanĝi la manieron interkonsenti pri la dato, ĉar ŝajnis ke estas intereso pri partopreni la kunvenon, sed ne tiom por plenigi la tabelon ;)

        Amike kaj bondezire:
        Veronika

        Poór Veronika

        unread,
        Mar 13, 2021, 2:40:26 AM3/13/21
        to retradio...@googlegroups.com
        Saluton karaj,

        Eta memorigo, ke bv skribi pri via disponeblo por kunveno inter la 11-a kaj 13-a lau UTC la 20-an de marto. Estus bone havi kunvenon antau la naskiĝago de Muzaiko por ke ni povu kune festi!! :)

        Amike kaj dezirante belan semajnfinon:
        Veronika


        Rafael Henrique Zerbetto

        unread,
        Mar 13, 2021, 9:33:35 AM3/13/21
        to retradio...@googlegroups.com

        Poór Veronika

        unread,
        Mar 13, 2021, 5:14:52 PM3/13/21
        to retradio...@googlegroups.com
        Bonege, do mi diru ke ni certe havu kunvenon kaj kiel ni planis, ni afiŝu pri ĝi en Eventa servo kaj aldone en la Facebook-paĝo de Muzaiko.

        J. Grasso

        unread,
        Mar 15, 2021, 6:32:11 AM3/15/21
        to retradio...@googlegroups.com
        Saluton,

        Mi plej verŝajne ne estos disponebla tiam.

        Cetere mi tre malbonas pri partopreno en la kunsidoj lastatempe - mi tamen klopodas legi la rezultojn poste.

        Amike,

        Jessica

        Julia Noe

        unread,
        Mar 15, 2021, 6:01:52 PM3/15/21
        to Muzaiko Projekto
        Saluton,

        mi planas cxeesti, depende kiom temporabaj estas miaj devoj dum la mateno. Cxiukaze mi legos la rezulton poste.

        Kore, Julia.



        --

        -- 

        Julia Noe
        Wildtalstraße 20
        79108 Freiburg
        0049 (0) 761-47095377

        ---------------------------------------------------------------------------------------------------------


        PS Bitte denken Sie an die Umwelt, bevor Sie diese E-Mail drucken / Pripensu medion antaux ol presi tiun retposxton. / Please think about our Environment before printing this e-mail.

          .---------.
         / _        |\______________________
        | (_)       | _PGP_Key-ID:_3A4296C6_)
         \           |/                       |  | |_| |  |
          `---------'                         |_|      |_|                
        CE7E 67D5 A898 6A24 0983 58B0 308B 39D0 3A42 96C6

        Poór Veronika

        unread,
        Mar 16, 2021, 2:56:37 PM3/16/21
        to retradio...@googlegroups.com
        Salutojn al ĉiuj!

        Dankon pro la multaj respondoj! Kaj intertempe ni ankau parolu pri la temoj. Jen kelkaj temoj el la pasinta kunveno por inspiriĝo:
        1. Aranĝo de la muzikaj numeroj
          1. dum la sekva semajno estos 3 afiŝoj pri tio kaj ĝenerale pri helpopeto rilate al muziko en Muzaiko en Facebook
        2. Ĉu ni aldonu la kunvenojn de Muzaiko al Eventa Servo onte?
          1. jes, ni aldonu la sekvan kunvenon, kaj lau la sperto decidu ĉu ni daurigu
        3. Pretiĝo por la 10-a naskiĝtago de Muzaiko 
          1. estu ankau elsendo de la malnovaj programeroj kaj ankau festa elsendo
          2. ni ankau komencu kontakti la intajn kunlaborantojn antau la sekva kunveno 
        Sentu vin libera demandi, proponi, pripensi! Mi diru ke bonvolu tion fari laueble tuj, kaj ĝis la 20a horo lau UTC plej malfrue la 18-an de marto.

        Amike kaj danke:
        Veronika

        Poór Veronika

        unread,
        Mar 18, 2021, 3:23:33 PM3/18/21
        to retradio...@googlegroups.com
        Saluton al ĉiuj!

        Mi iom hezitas pri la temoj, ĉu proponi pli, au ni simple priparolu kiu kion faros por festi la naskiĝtagon de Muzaiko. Ja tio estas nia celo! Do, mi ne proponas plian temon, sed se vi emas proponi, bonvolu tion fari.

        Amike kaj bondezire:
        Veronika

        Mariana Evlogieva

        unread,
        Mar 19, 2021, 2:08:45 AM3/19/21
        to retradio...@googlegroups.com

        Karaj,

        mi havas proponon pri temo: Kiel ĝuste voĉlegi nomojn kaj specialajn karaktrojn en Esperanto. Fakte mi ne celas teorian diskuton, sed mi ŝatus aŭdi opiniojn pri diversaj ebloj por kolekti kaj listigi tiajn erojn kun indikoj pri la ĝusta prononcmaniero.

        Mi voĉlegas E-revuojn kaj konstatis, ke pri voĉlegado de nomoj kaj simboloj kiel ":", "/" ktp. regas plena kaoso. Mi trovis iujn solvoproponojn, sed ili estas partaj kaj ofte arbitraj. Tial mi kontaktis aktivulojn de Vikimedio, kaj kelkaj pretas helpi por krei apartan Vikivortaron kaj aldoni indikojn en artikolojn.

        Sed eble ankaŭ vi jam pensis pri tio kaj havas iun gviddokumenton? Mi ne volus reinventi la radon.

        P.S. Tiun ĉi temon mi proponas ne nepre por la sekva kunveno.

        Amike,

        Mariana Evlogieva

        Poór Veronika

        unread,
        Mar 19, 2021, 4:02:05 AM3/19/21
        to retradio...@googlegroups.com
        Saluton al ĉiuj!

        Ni kunvenos post 27 horoj! Por partopreni: Se vi ne jam faris, aldonu la skajpokonton de Muzaiko  (Muzaiko - Muzaiko Info) al viaj kontaktoj. Se vi ŝatus partopreni la kunvenon diru "saluton" al la skajpokonto de Muzaiko (Muzaiko - Muzaiko Info) ĝis la 10:30 UTC la 20-an de marto 2021.

        @Mariana: dankon! Mi pripensas, kiu povus respondi vian demandon, kaj mia unua ideo estis iu grupo pri lingvo ĝenerale. Por la unua mi trovis tion en PIV: https://vortaro.net/#dupunkto_kdc . Estus tre bona verki ion gvidlinion pri tio.

        Bondezire al ĉiuj:
        Veronika





        Poór Veronika

        unread,
        Mar 20, 2021, 6:54:22 AM3/20/21
        to retradio...@googlegroups.com
        Saluton karaj,

        Post 7 minutoj ni komencos nian kunvenon, se vi ne jam estas aldonita al la kunvena grupo, sed ŝatus partopreni, diru saluton al la konto de Muzaiko.

        Amike:
        Veronika

        Mariana Evlogieva

        unread,
        Mar 21, 2021, 8:00:06 AM3/21/21
        to retradio...@googlegroups.com

        Kara Veronika,

        se vi ekhavos ankaŭ aliajn ideojn, bv. informi min.

        Tiu ĉi artikolo en PIV estas bona elirpunkto. Mi serĉos pri aliaj.

        Mariana


        Poór Veronika skribis:

        Poór Veronika

        unread,
        Apr 7, 2021, 4:13:30 PM4/7/21
        to retradio...@googlegroups.com
        Saluton karaj,

        De mia flanko mi ne multe sukcesis postsekvi la kunvenon - kiu donis multajn ideojn kaj entuziasmon, tion mi memoras, dankon! :) - pro teknikaj problemoj rilate al mia komputilo. 

        La festo pri la ekideo de Muzaiko okazos sabate. Mi antauvidas ke ni povos dissendi erojn el la unua provelsendo, ktp. kaj festi Facebook-e kaj ekpretigi pli grandan feston por la 1-a de julio, kiam okazis la unua provelsendo. 

        Se vi emas ion por nun fari, kion mi forgesis mencii, nepre diru - kaj se vi emas, faru! :)

        Amike:
        Veronika



        --
        You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Retradio-Projekto" group.
        To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to retradio-proje...@googlegroups.com.
        Reply all
        Reply to author
        Forward
        0 new messages