Muzaiko komenciĝis antaŭ 14 jaroj - feliĉan naskiĝtagon

23 views
Skip to first unread message

Poór Veronika

unread,
Apr 10, 2025, 1:04:07 PMApr 10
to retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Dankon al ĉiuj, kiuj legas ĉi-tiun mesaĝon, ja tio signifas ke iam vi iel kontribuis por ke homoj el la tuta mondo povu ion mojosan kune krei.

Por mi la eblo kunlabori en Muzaiko donis nekredeble multajn bonajn spertojn, la eblojn aŭskulti elstarajn homojn, videbligi la Esperantan komunumon, ridi multe, dum ke ni kune lernis kaj kreis ion. Dankegon pro la multaj belegaj spertoj.

Mi esperas ke ankaŭ vi havas similajn spertojn - se jes, jen tago, la naskiĝtago de Muzaiko, por rememori ilin. 🎂

ĝuu multe!
Veronika


PS: ja estas homoj, kiuj daŭre laboras por konservi la informojn kaj ebligi restarigon de la servilo, de la elsendoj, do se vi emas pri tio kontribui (ekzemplaj taskoj: teknikisto/programisto/servilesto/hejmpaĝkreanto, elsendprizorgado, elsendkreado), nepre signalu, ĉi-tie aŭ en privata mesaĝo (vi povas ankaŭ uzi mian privatan adreson, de kiu mi sendas ĉi-tiun mesaĝon) - kiel pli komfortas - kaj en ajna kazo: dankon 🤗

Neil Roberts

unread,
Apr 11, 2025, 8:53:09 AMApr 11
to retradio...@googlegroups.com
Saluton Veronika kaj ĉiuj!

Mi ĝojas aŭdi de vi kaj aparte lerni ke Mukaziko ne estas tiel mortanta
kiel mi kredis :)

La domajnnomo de Muzaiko bezonos renovigon en majo. Mi intencis simple
lasi ĝin malaperi ĉar ne plu estas servilo malantaŭ la domajnnomo. Tamen
se ja revenas homforto por revivigi la retejon mi do ja renovigos la
domajnnomon por ne lasi ĝin al la nompiratoj.

Tamen se iu alia volas respondeci pri la nomo mi povas fordoni ĝin. Aŭ
se ne, mi volonte mem daŭre faros tiun taskon.

Amike,
– Neil
> --
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Retradio-Projekto" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to retradio-proje...@googlegroups.com.
> To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/retradio-projekto/CACvpH0VyfcR461Nv4sG078EUGndA8-NkC3hC9-ka57Rqosy%3Dqg%40mail.gmail.com.

Andy Hernández

unread,
Apr 11, 2025, 9:00:46 AMApr 11
to retradio...@googlegroups.com

Saluton! Mi iam efemere kontribuis sed kial ne helpi por revivigi ĝin! Despli kun kun novaj teknologioj je nia dispono. Kalkulu je mi.

Amike,
Andy


Poór Veronika

unread,
Apr 11, 2025, 3:04:44 PMApr 11
to retradio...@googlegroups.com
Saluton Neil kaj ĉiuj!

Oh, bonsentigas legi viajn vortojn. 

Kaj imagu: ĝuste estis demando pri la domajnnomo aliloke, do mirinde ke jen jen respondo - dankon! Dankon pro tiom klare priskribi la detalojn, tio faciligos ajnan decidon.

Amike,
Veronika

2025. ápr. 11. dátummal, 14:53 időpontban 'Neil Roberts' via Retradio-Projekto <retradio...@googlegroups.com> írta:

Saluton Veronika kaj ĉiuj!

Poór Veronika

unread,
Apr 11, 2025, 3:24:55 PMApr 11
to retradio...@googlegroups.com
Saluton Andy kaj ĉiuj,

Elkoran dankon pro la respondo kaj engaĝiĝpreteco! 🤗

Ĉu eble iam dum la semajnfino de la 25-26-27-a de aprilo taŭgus kunveno pri la eblaj sekvaj paŝoj?

Amike,
Veronika

Rafael Henrique Zerbetto

unread,
Apr 12, 2025, 9:29:46 AMApr 12
to retradio...@googlegroups.com
Feliĉan naskiĝtagon al Muzikon! Mi tre ĝojas legi la mesaĝojn ĉi tie kaj rememori la florajn tagojn de Muzaiko. Revivigi la projekton certe indas, kaj mi emas aliĝi al la kunveno.

Via,

Rafael 

Matt Peperell

unread,
Apr 12, 2025, 5:53:00 PMApr 12
to retradio...@googlegroups.com
Mi pretas ion fari. Ekz servilomastrumado kaj depende je kvanto da datumo mi eĉ povas gastigi la retejon mem ĉe jam ekzistante servilo. Tiu semajnfino estas iom plene ĉe mi, sed mi partoprenos se mi liberas je la elektita horo.

Mariana Evlogieva

unread,
Apr 13, 2025, 5:13:55 AMApr 13
to retradio...@googlegroups.com

Karaj,

unue, gratulojn pro la datreveno.

Pro diversaj malagrablaj cirkonstancoj mi apenaŭ havis tempon por esperantumi en la lastaj monatoj, kaj la situacio ankoraŭ ne bonas. Do mi apenaŭ povus ion grandan fari.

Mi aliĝos al la kunveno, se mi liberos tiuhore.

Mi pretus eventuale gastigi la retejon, depende de ĝia grandeco kaj teknikaj bezonoj.

Kaj eble mi povus kontribui ankaŭ alimaniere post kelka tempo.

Amike,

Mariana Evlogieva

Zsófia Kóródy

unread,
Apr 15, 2025, 12:34:46 AMApr 15
to retradio...@googlegroups.com
Karaj, 
unue, gratulon pro la naskiĝtago de Muzaiko, 
due, kun ĝojo mi legas pri helpemuloj kaj ebla revivigo de la programo.
Kun daŭra morala subteno, bondeziroj,
amike,
Zsófia



--
Esperanto-instruado, kursoj, ekzamenoj
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz
Grubenhagenstr. 6
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages