demando

23 views
Skip to first unread message

Grosjean Mireille

unread,
Jul 13, 2025, 7:25:01 AMJul 13
to MUZAIKO, Koufionou Koffitche, Thierry Grandjean EO
Saluton!

Mi estas Mireille Grosjean el Svislando.

Mi kunlaboras kun Koffitche Koufionou el Togolando kaj Thierry Grandjean el Svislando pri

Internacia Retradio. IRo

Mi siatempe multe kontribuis al la elsendoj de Muzaiko kaj havas diversajn elsendaĵojn en mia komputilo. Mia demando estas: ĉu mi povus sendi ilin al Koffitche por elsendado nun per IRo?  Ĉu mi rajtas? Koffitche certe povus anonci, ke tiu elsendaĵo venas de Muzaiko.

Cetere: kiel fartas Muzaiko nun, ĉu iu akiras novajn intervjuojn, elsendojn...

Elkore

Mirejo

Rafael Henrique Zerbetto

unread,
Jul 13, 2025, 10:12:06 AMJul 13
to retradio...@googlegroups.com
Saluton Mirejo!

Ĉiuj eĵsendaĵoj de Muzaiko estas sub permesilo cc-by-sa. Tio signifas, ke vi povas libere reelsendi materialojn de Muziko, kondiĉe ke por senprofita celo.

Amike,

Rafael


--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Retradio-Projekto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to retradio-proje...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/retradio-projekto/CAOwkZ0kz0bwy3OTFKVBSDTqXrYo7j9r1Y_x0qY_WgWxuNGJVWw%40mail.gmail.com.

Kim Ribeiro

unread,
Jul 13, 2025, 10:27:07 AMJul 13
to retradio...@googlegroups.com

Saluton!

Mi havis intervjuojn al Muzaiko kaj - krom la permesoj jam donitaj - mi volonte permesus la novan publikiĝon.

Amike,

Kim

https://audio.com/kim-ribeiro-1

Johannes Mueller

unread,
Jul 13, 2025, 12:20:29 PMJul 13
to Retradio-Projekto
Saluton al ĉiuj,

pardonu, sed tio simple ne ĝustas. Oni tute bone rajtas uzi, disvastigi verkojn laŭ permeso CC-BY-SA, enplekti ilin en proprajn verkojn kaj disvastigi tiujn eĉ profitcele.

Oni nur devas mencii al la ricevanto la originan fonton de la materialo (BY) kaj oni devas doni la materialon al la ricevanto laŭ la sama permeso (SA).

Ankaŭ ekzistas CC permeso kiu malpermesas profitcelan uzon, tio estas CC-BY-NC.

Eblas informiĝi pli detale pri la premesoj de Krea Komunaĵo en la retpaĝo


Amike,

Johannes

P.S. Se vi serĉas ankoraŭ esperantlingvan parolmaterialon por disvastigi ankaŭ 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages