Muzaiko dum VK

2 views
Skip to first unread message

Poór Veronika

unread,
Jul 13, 2020, 4:45:41 PM7/13/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Kun Rafael ni faris prelegon dum la IJK kaj nun venas alia demando: prelego dum la VK.

Tie la formato estas tiel, ke ni prezentas kaj oni ricevas demandojn tekste.

Sekve mi proponus la samajn du programerojn kiel ni proponis por IJK, unu pri Muzaiko kaj la alia pri kiel Muzaiko utilas por informado kaj eksteraj rilatoj. Mi preferas havi du ĉar la temoj malsamas, kaj por ke tiuj, kiuj ne venas al la prelego ankau havu ideon pri tio ke Muzaiko ja utilas por informado kaj eksteraj rilatoj.

Ni devas la titolojn de la prelegoj kaj la prezentantojn proponi ĝis la 18-a de julio, do bonvolu diri, ĉu vi pretas kune prelegi ĝis la 20-a lau UTC la 17-an de julio - ju pli multe, des pli bone!

Amike:
Veronika

Poór Veronika

unread,
Jul 27, 2020, 2:47:44 PM7/27/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Jen alvenis la programo de VK, kaj ni prelegos la 5-an de augusto de la 13:30 ĝis la 14:00 pri Muzaiko sinprezentas kaj poste de 14:00-14:30 pri kiel Muzaiko utilas por disvastigi Esperanton, vidu ĉe: https://revuoesperanto.org/images/programo_vk.pdf .

Se vi tiam disponeblas kaj emas kunprelegi, bonvolu tion diri ene de 36 horoj por ke ni povu kune pretiĝi.

Amike:
Veronika

Poór Veronika

unread,
Jul 28, 2020, 5:50:30 PM7/28/20
to retradio...@googlegroups.com
Salutojn al ĉiuj!

Estas eĉ pliaĵo: eblos havi ĉambrojn dum la UK por paroli pri Muzaiko en ajna tempo - do iu "deĵoras" kaj homoj povas alveni - estas iusence tia malfermhoro, pri kio ni interskribis. Ĉu vi interesiĝas pri partopreni? Au kunpartopreni?

Amike:
Veronika


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages